"Cxina princino" revenis

de LI LIANG

LA opero "Turandot", ludata en Pekino septembre de 1998, eble havas la plej profundan signifon inter la pli ol 100 versioj ne nur pro sia majstro-direktisto Zubin Mehta, sia fama regxisoro Zhang Yimou, cxina 5a-generacia regxisoro, sia Festa Orkestro de Florenco de Italujo, siaj invititaj mondfamaj operaj artistoj, sed cxefe pro tio, ke la artistoj realigis la revon: cxina princino Turandot revenu hejmen.

La klasika opero rakontas belan rakonton: kun amo la bela cxina princino Turandot prezentis tri enigmojn al tiuj alilandaj princoj, kiuj petis sxian manon, kaj decidis edzinigxi al tiu, kiu povas solvi la enigmojn. La malsukcesintoj devas ricevi mortpunon. Finfine Calaf, princo de Tatarujo, malaperigis la malamon de la princino per sagxo kaj amo. Fakte spektantoj sxatas la misteran orientan kulturon pli ol tion, kion priskribas la opero.

TEATRO DE REVO

La opero "Turandot" de fama itala komponisto Giacomo Puccini estis verkita en la 20-aj jaroj de tiu cxi jarcento, kaj en la lastaj 70 jaroj gxi ofte aperis sur scenejo kiel okcidenta klasika opero. La rakonto pri cxina princino revigas entuziasmajn kaj ludemajn italojn pri la antikva orienta Cxinio. Cxi-foje ili volis realigi la revon de Puccini kaj ankaux de si mem. La italaj artistoj konstruis la scenejon en la Imperiestra Palaco. Por tio ili longe planis. En 1993 kaj 1994 la Pekin-opera Teatro estis dufoje invitita al Italujo por prezenti la pekinan operon "Turandot". En la somero de 1997 du mastroj, Zubin Mehta kaj Zhang Yimou, renkontigxis en Florenco por kunlaboro.

Nur kiam la opero venas al la hejmloko de la princino, la ludistoj povas ludi signifoplene.

Zhang Yimou neniam rigardis la okcidentan operon antauxe, kiel filma regxisoro li sentis premon, tamen li konis la vojon al sukceso. Li diris: "Ni devas respekti scenejan efekton de la opero kaj emfazi rigardindecon, por ke oni ne nur auxskultu muzikon, sed ankaux komprenu la enhavon."

SENDORMA NOKTO

Zhang Yimou diris: "La opero estas verkita de italo, Cxinio estas nur fono..."

Malsame kiel la itala "Turandot", la cxina "Turandot" sur fono de Ming-dinastio (1368-1644) havas pli multe da cxinaj karakteroj, ekz. tamburo kaj gongo. Zhang anstatauxigis timigan koloron per romantika situacio kun amo kaj malamo. Tial Turandot farigxis virino plena de amo. En la antikva palaco la ama opero ludata de la okcidentanoj elspiras antikvan orientan romantikecon.

En la 2-hora prezentado auxdigxis cxina popola kanto "Jasmena Floro".

De la dua akto la opero eniris en kulminon. Turandot elmetis tri enigmojn, la lauxta kantado de princo Calaf sonoris tra la palaco. Kiam levigxis la klasika melodio "Sendorma nokto", venis kulmino. Antaux tagigxo la princino deklaris ke la princo nomigxas "Amo". Malamo malaperis. Je la fino la spektantoj tondre aplauxdis. La silentema Zubin Mehta diris, ke prezenti la operon en la Imperiestra Palaco estas lia plej granda honoro.

WEI MINGLUN KAJ LIA CxINA PRINCINO

Zhang Yimou kun bedauxro diris: "Kiom ajn ni donis cxinajn ecojn al la opero, gxi restas okcidenta." Tamen fama cxina dramisto Wei Minglun forpelis la bedauxron.

Kiam "Turandot" de Zhang Yimou estis prezentata, "Cxina princino Turandot" de Wei Minglun surscenigxis. En 1993 Wei adaptis gxin al pekina opero, cxi-foje gxi aperis en formo de Sichuan-a opero.

La versio de Wei havas pli da cxinaj karakteroj. Li opinias, ke ju pli gxi estas tia, des pli gxi estas viva. Tial lia "Turandot" pli atentas cxinismon. Lia adapto pli konformas al la estetiko de cxinoj, pli emfazas la rakonton mem. Tio igis la operon pli cxinstila, pli teatra kaj pli Sichuan-stila. Kompare kun la okcidenta opero, Wei diris: "La okcidenta emfazas kanton, dum la Sichuan-a ?rakonton, la okcidenta estas grandioza, dum la Sichuan-a ?legxera kaj elvokiva." Wei donis al la opero pli profundan temon: postulata amo estas cxe vi.

Septembre de 1998 la du operoj samtempe surscenigxis, tio gxojigis la spektantojn. Kvankam multekostas la bileto, tamen "Turandot" de Zhang allogas ne nur alilandanojn, sed ankaux cxinojn; ankaux tiu de Wei havas multajn spektantojn. Iutage oni forvendis 7?00 biletojn je pli ol unu monato antaux la prezentado.

La spektantoj de du operoj diris: "Bonvenon, cxina princino!" Cxar la du princinoj estas cxin-devenaj. Ili donas al cxinoj sxancon koni la mondon kaj al la mondo koni Cxinion.