ESP-NOVAJxOJ
CxINIO
- La 4-5an de sept. 1998, la Esperanta grupo "Bona Amiko" de
Pekino okazigis en la Pekina Filma Instituto koncerton inkl. Esperantajn kantojn, dancojn,
deklamadon kaj segil-muzikon , dume okazis ekspozicio pri posxtmarkoj de Esperanto.
- Memore al la 170-a datreveno de la naskigxo de L.Tolstoj (1828-1910),
fama rusa verkisto kaj subtenanto de Esperanto, la cxina societo "Amikoj de
Esperanto" emisiis memorkoverton la 9-an de sept. (Qin Kaiji)
POLLANDO
- Lodzo de Pollando kaj Tianjin de Cxinio estas gxemelaj urboj. Memore al
la 90-a datreveno de Esperanto-movado en Lodzo, tri personoj de la Tianjin-a
Esperanto-Asocio laux invito de la Lodza Esperanto-Asocio vizitis Lodzon de la 22-a de
auxg. gxis la 3-a de sept, dume ili ankaux partoprenis la 29-an Tutpollandan
Esperanto-Kongreson.
BRAZILO
- Zamenhof-piedestalo en la parko de varmaj akvoj de Barra do Garcas estis
inauxgurita en la 22-a de aprilo 1995, okaze de la solenajxoj omagxe al la tutmonda Tago
de la Tero. S-ano Ciro Gomes de Freitas lerte ellaboris skizon por ke la piedestalo
farigxu monumento en la sama parko. Por pli forte entuziasmigi ilian urbestron bonvolu
leterumi aux sendi pk-on al li: Dr. Wanderley Farias, Prefeitura Municipal,
78600-000-Barra do Garcas MT, Brazilo. (Amarilio Carvalho)
DANIO
- En la kadroj de Martinus-Instituto, DK-2000 Kopenhago, okazis du Esperanto-semajnoj en
urbeto Klint inter la 9a kaj la 22a de auxgusto 1998, kaj cxeestis 40 personoj el Danio,
Svedio, Rusio, Cxehxio, Hungario, Rumanio, Argentino kaj Usono. La duono (pli ol 20)
sekvis la instruadon pri la kosmologio kaj la alia duono studis la lingvon Esperanto. En
1999 estos du Esperanto-semajnoj en Martinus-Centro, Klint, inter la 8a kaj 21a de
auxgusto, tuj post la UK en Berlino. Oni povos cxeesti unu aux du semajnojn lauxplacxe.
(Ole Therkelsen)
KUBO
- La Tria Nacia Kongreso de Kuba Esperanto-Asocio okazos inter la 11a kaj 13a de marto
1999 en Havano. Sojle al la tria jarmilo la kongresa programo enhavos kernajn temojn, kiuj
certe altiros cxies atenton per klerigaj eroj, prelegoj, rondaj tabloj, turismado kaj
artaj vesperoj, kiuj prezentos al la kongresanoj maturan kaj samtempe junan movadon. Kuba
Esperanto-Asocio invitas vin partopreni la kongreson kaj organizos por eksterlandaj
kongresanoj antaux- aux postkongresan restadon por turismi, viziti interesajn lokojn,
ekspresajn kursojn kaj aliajn laux mendoj. Informu vin pere de iliaj: Telefono:
+53-7-404484, 401364 kaj 338729; Fakso: + 53-7-338729; Retposxto:
kubesp@mail.infocom.etecsa.cu.
(Kuba Esperanto-Asocio)
UKRAINIO
- En urbo Odeso, sude de Ukrainio, inter la 18a kaj 25a de julio 1998
okazis vica 71-a Kongreso de SAT. Gxin partoprenis pli ol 200 personoj el 22 landoj de la
mondo. Krom kutimaj laborkunsidoj kaj artaj vesperaj programeroj, oni arangxis ankaux
plurajn ekskursojn tra la urbo kaj vizitis apudajn regionojn kaj monumenton L. Zamenhof en
korto de la centra strato Deribasovskaja.
(Dmitrij Cibulevskij)