SUR NIA LIBROBRETO

Helpanto por koni Japanion

de WANG HANPING

Raportoj el Japanio, HORI Jasuo (Japanio). Libroteko Tokio, dec. 1997. 205 p. Prezo: 2200 JPY + 110 JPY (imposto).

Estas popoldiro, ke la plej felicxa viro logxas en brita domo, dungas francan kuiriston kaj havas japanan edzinon. Tio montras, ke por multaj homoj japaninoj estas tre mildaj kaj afablaj ?post edzinigxo ili ne plu laboras ekstere, sed tutanime prizorgas la familion, servas al la edzo obeeme. Tamen, leginte la libron "Raportoj el Japanio" de s-ro HORI Jasuo, mi trovis, ke tiu opinio pri Japanio ne plu havas aktualecon.

Nun multaj japanaj frauxlinoj havas postenon. Kvarono de ili deziras dauxre labori gxis emeritigxo. Tiuj japaninoj havas stabilan enspezon, plejparto de ili deziras edzinigxi kaj patrinigxi, iuj el ili ne havas tian deziron, sed sxatas familion sen edzo. En la lastaj 10 jaroj japanaj virinoj multe sxangxigxis. Amaso da similaj sxangxigxoj priskribitaj en la libro donas al la legantoj novan impreson pri Japanio.

Pri Japanio, oni facile memoras la militon antaux duonjarcento kaj la rapidan ekonomian disvolvigxon post la milito. Unu el la du motivoj de la auxtoro por verki tiun libron estas: "doni informon pri Japanio al la mondo". De aprilo 1991, en cxiu 15-a kaj cxiu 30-a, li verkis raporton. Li sendis la raportojn al amikoj tra la mondo, ankaux ili sendis koncernajn raportojn al li. La intersxangxoj pli amikigis ilin. Li selektis 94 raportojn verkitajn de li inter aprilo 1991 kaj auxgusto 1997 kaj kronologie arangxis ilin en la libro kun 12 leteroj kaj raportoj de liaj amikoj.

S-ro HORI Jasuo finis sian studon en la Universitato Kioto en 1965. Longe li instruis la anglan lingvon en altlernejoj. Ekde 1993 li estas estrarano de la Japana Esperanto-Instituto, ekde 1994 gxenerala sekretario de la Esperanto-Ligo de Kantou. Li partoprenis UK cxiufoje ekde 1993. Kiel lingva instruisto kaj aktiva e-isto, li konas la bezonon de E-legantoj. En la antauxparolo de la libro, modeste li diras, ke la unua motivo verki la libron estas: "plibonigi mian kapablon de Esperanto koncerne skribadon kaj vortuzadon". Sen luksa lingvajxo liaj raportoj estas klaraj kaj tauxgaj por legantoj de diversaj niveloj. Per sia sperto la auxtoro komencis la raporton de socia fenomeno, aux statistiko, aux evento. Li interese rakontas, koncize analizas, foje montras sian opinion. Sub lia plumo multaj japanaj aferoj farigxis facile kompreneblaj por la legantoj. Kaj cxiu raporto estas gxenerale 1-2-pagxa.

"Raportoj el Japanio" priskribas diversajn flankojn de Japanio ?naturaj fenomenoj: vulkana erupcio kaj tertremo; sportoludoj: sumou kaj bazpilko; festoj: festo por knabinoj kaj Sankta Valenteno; socio: geedzigxo, familio, cxiutaga vivo, kredo, eduko, industrio, agrikulturo, medio, politiko?Li tusxas ne nur la luman flankon, sed ankaux la malluman. La enhavoricxa libro donas panoramon pri Japanio. Multfoje li tusxas la Duan Mondmiliton, ekz. "konsolvirinoj" kaj atombombo. Suferintaj de la milito, japanoj pli amas la pacon, tiel estas multaj kantogrupoj de la Nauxa Simfonio de Beethoven (ankaux la auxtoro estas korusestro de unu el ili). Laux la vojo de tempo, la eventoj Veneno en Vagonoj de Tokio, Granda Tertremo en Hansxin, Sekretoj de Aum, knabino perfortita de usonaj soldatoj?reaperas antaux ni.

Per allogaj temoj, realaj priskriboj kaj originalaj analizoj la auxtoro cxicxeronas nin en Japanio en la 90-aj jaroj. La delikate presita kaj ilustrita libro (la kovrilopagxo estas pentrajxo de la auxtoro mem) donas al ni pli da plezuro en legado. Mi deziras lian novan verkon.