Novjara mesagxo

CxE la sojlo de la Nova Jaro mi kore deziras al niaj legantoj, perantoj kaj iliaj familianoj felicxon kaj prosperon, nome de cxiuj laborantoj de la redakcio de "El Popola Cxinio"!

En la jxus pasinta jaro ni faris klopodojn por plibonigi nian revuon, kaj laux la leteroj de legantoj, nia revuo estas pli placxa enhave kaj forme. Menciindas ankaux, ke nia revuo legeblas ankaux en Interreto ekde la marta numero kaj nia esperantista teamo estis plifortigita per junaj homfortoj. Ne malpli grave, la nombro de abonantoj ne malkreskas kaj nia financo estas stabila. Kvankam niaj atingoj ne estas brilaj, tamen ili nutras iom da kuragxo por dauxrigi niajn kolopodojn.

En la nova jaro la rubrikoj restas sensxangxaj. Laux la enketo, la rubrikoj "Cxinaj E-istoj", "Originale Verkitaj", "Esp-novajxoj", "Por Komencantoj", "Temo Proponita de Legantoj", "Cxina Kulturo", "Junularo", "Multnacia Cxinio", "Por Via Sano" kaj "Inter Ni" estas la plej bonvenaj. Dauxre klopodante fari tiujn cxi rubrikojn pli interesaj kaj allogaj, ni strebas plibonigi la ceterajn.

Ni sentas grandan gxojon, ke dum la pasintaj 3 jaroj la rubriko "Laux la Silka Vojo", kiu finigxis auxguste 1998, trovis varman bonvenon kaj estis multe lauxdata. Por rekompenci la amon de niaj legantoj al nia revuo, ni malfermis novan rubrikon "Vestoj de Cxinaj Nacioj" ekde la septembra numero 1998, kun la espero, ke ankaux tiu cxi rubriko placxos al vi. Ni nun preparas nin por lancxi alian rubrikon tiel altiran kiel "Laux la Silka Vojo" kaj prezentos al vi kiel eble plej baldaux.

En oktobro 1999 la cxina popolo jubileos la 50-jarigxon de la Cxina Popola Respubliko, kaj ni konigos grandajn sxangxojn, kiuj okazis al la vivo de la cxina popolo, al la ekonomio, kulturo, scienco, tekniko, edukado, sanprotektado kaj aliaj aferoj de Cxinio dum la pasintaj 50 jaroj, precipe dum la lastaj 20 jaroj. Decembre okazos alia grava evento, t.e. Aomen (Auxmen, alinome Makao) revenos al Cxinio, kaj ni donos al vi bazajn informojn pri gxi kaj raportos pri la revena solenajxo.

Ekde la pasinta septembro ni havas retposxton kaj nun konstruas nian propran hejmpagxon <http://www.china-report.com> kun informoj ankaux pri Cxina Esperanto-Ligo kaj Cxina Esperanto-Eldonejo, kiu espereble baldaux estos malfermita.

Kompreneble, la plibonigo kaj kvalitoaltigo de la revuo bezonas la akompanon de kresko de abonoj, kaj la kresko de abonoj dependas de klopodoj ne nur de ni, sed ankaux de niaj legantoj kaj perantoj. Se cxiu tria aux kvara el niaj legantoj sukcesas varbi novan abonanton, ni multe progresos. Mi sincere esperas, ke jarfine ni havos konsiderindan kreskon de abonoj, por festi la 50-jaran jubileon de nia revuo en majo de la jaro 2000!

Kun bondeziroj por la jarsxangxaj festotagoj, kore salutas via

Dai Song'en
Viccxefredaktoro
de "El Popola Cxinio"