Tri filinoj
(Tatara fabelo)

IU malricxa virino havis tri filinojn. Tagojn kaj noktojn sxi laboris por mangxigi kaj vesti ilin.

Kaj la filinoj elkreskis rapide kiel hirundoj, vizagxe similaj al hela luno.

Unu post alia ili edzinigxis kaj forveturis.

La patrino restis sola-soleca. Apud sxi estis neniu krom rugxflava sciureto.

La virino interparolis kun gxi cxiam, kiam sxi farigxis trista.

Pasis kelkaj jaroj. La patrino maljunigxis. Kaj iun tagon sxi serioze ekmalsanis.

- Sciureto, amiketo mia, - la patrino diris, - kuru al miaj filinoj, diru, ke ili venu al mi, kaj ilin urgxu!

Alkuris la sciureto al la plej agxa filino kaj transdonis al sxi la ordonon de la patrino.

- Ahx, - ekgxemis la filino. - Mi estus gxoja iri, tamen al mi necesas antauxe purigi tiujn du pelvojn.

- Cxu purigi du pelvojn- - ekkoleris la sciureto. - Do estu nedisigebla de ili!

Kaj la pelvoj tuj saltis de sur la tablo kaj cxirkauxprenis la plej agxan filinon de supre kaj de malsupre. Sxi falis teren, transformigxis en grandan testudon kaj forrampis el la hejmo.

Ekkuris la sciureto al la dua filino kaj transdonis al sxi la patrinan ordonon.

- Oj! - tiu respondis. - Mi kurus tuj al la patrino, tamen mi estas ege okupita. Mi devas teksi tolon por la foiro.

Ekkoleris la sciureto:

- Cxu teksi tolon- Do teksu gxin ekde nun la tutan vivon, haltante neniam!

Kaj la dua filino trasformigxis en araneon.

Ekkuris la sciureto al la plej juna filino, kaj tiu tiutempe knedis paston.

Auxdinte pri la trista sciigo, la filino diris neniun vorton, ecx la manojn ne lavis, ekkuris al sia patrino.

Sxi venis gxustatempe kaj plibeligis al la patrino la lastajn horojn de sxia vivo.

- Alportu cxiam al homoj gxojon, kara mia infano, - diris al sxi la sciureto, - kaj la homoj estos gardantaj kaj amantaj vin kaj viajn gefilojn, genepojn kaj gepranepojn.

Kaj vere, la tria filino vivis multajn jarojn, kaj cxiuj amis sxin.

Kaj kiam venis al sxi tempo morti, sxi transformigxis en oran abeleton.

Tutan someron tuttage la abeleto kolektas mielon por homoj, kaj gxiaj antauxaj piedetoj cxiam estas kovritaj de dolcxa pasto.

Kaj vintre, kiam cxirkauxe cxio pereas pro la malvarmo, la abeleto dormas en varma abelujo kaj dum fojfojaj vekigxoj mangxas mielon kaj sukeron.

Esperantigis Bronislav Cxupin (Rusio)