Tri poemoj

Kanto de la verdaj paseroj

-laux la melodio de fama germana popolkanto "migrado mia korplezur' "

de EVA HOFFMANN (Germanio)

Paseroj verdaj estas ni,
Sub bela stelo restas ni -de l' espero.
Modestan forton havas ni,
Sed bonan semon gardas ni -de l' espero.

La birdoj en la tuta mond',
La bestoj en la vasta rond' -komprenas sin.
Kaj tiu vasta mondkompren'
Estigxu ankaux homa ben' -ja beno.

La semoj flugas tra la land',
Farigxos plenkreskinta plant' -de l' amo.
Kaj semos amon en la orient'
Kaj semos amon en la okcident',
En sud' kaj nord' kreskados pli -la harmoni'!

Espero

de MAX LECHIEN (Belgio)

Se mi estus floro,
Mi estus rozo.
Se mi estus emocio,
Mi estus emocia.
Se mi estus karaktero,
Mi estus impetega.
Se mi estus vorto,
Mi estus la plej tenera.
Se mi estus opinio,
Mi estus kontrauxdira.
Se mi estus deziro,
Mi estus arda.
Se mi estus pasio,
Mi estus la vivo.
Se mi estus revo (songxo),
Mi estus romantika.
Kaj se mi estus lingvo,
Mi estus Esperanto.

Angoro

de LEANARDA SURBA (Belorusio)

Krepuskaj griz-nigraj farboj.
Flustras folioj.
Susuras mistere arboj.
Pri kio?
maltrankviligas memoron
malklara io.
Kaj sangas denove la koro...
Pro kio?
Sopirenuigxas mi sole
sen vocxo via.
La tristan animon konsoli
per kio?
Felicxe revenu, amato,
gardu vin Dio!
Sen vi estas miaj korbatoj
por kio?