Malbone konata pasio: Bredado
de kagxaj kaj flugejaj birdoj

Kiuj ni estas?

En Francio ni estas pli ol 50?000 pasiuloj grupigxintaj en kluboj kaj federacioj. Kiam, cxiun jaron, malaperas pluraj bestospecioj pro la homa stulteco, ni klopodas konservi bredan ornitologian bestaron. Tial, pluraj birdospecioj estas nun pli multnombraj en la kagxegoj de birdamantoj ol en sia natura biotopo. Mi nur citas la plej konatan rugxfruntan kakarikon de Novzelando. Tiele, ombre, laux nia nivelo, ni partoprenas je la protektado de la monda ornitologia hereda posedajxo.

Hobio ne tia kiel alia

Neniu amatora bredisto diros al vi, ke li ricevas profiton el sia birdaro, pro simpla kialo: Tiuj karaj gastoj ofte logxas en luksaj flugejoj kaj disponas pri altkvalita nutrajxo, por esti kiel eble plej felicxaj, kio instigos ilin al reproduktado. Cxu tio ne estas la celo de la amatora bredisto? Sen kalkuli, li investadas, foje, malfavore al sia propra familio. Sed, kia felicxo estas vivi inter birdoj, tiuj mirindajxoj de la tera paradizo.

Kiuj estas en niaj flugejoj?

Unue, oni povas mencii kanarion ? tre simpla bredado ? birdon kiu kunportas sunradion dank' al sia aparte melodia kanto.

Ni dauxrigos pri familio de psitakedoj: papagetoj, kiuj, aux etaj aux pli grandaj, cxiam allogas niajn okulojn per la diverseco de la sxangxbrilaj koloroj.

Poste, ni dauxrigos pri birdo, kiu cxiam pasiigas la tutan mondon: la papago. Dank' al sia ebleco imiti la homan vocxon kaj multajn aliajn, gxi estas unu el la birdoj plej sxatindaj. Por fini, mi ne forgesos paroli pri cxiuj etaj paseroj aux "astrildoj", kiuj devenas el Afriko, Azio kaj Sud-Ameriko; ili estas la gxojo kaj la gajeco de niaj flugejoj, kie ili sin reproduktas kun granda facileco.

Malforta kaj delikata specio

Koncerne min, mi dedicxis mian tempon al la esplorado pri birdoj tre specifaj: la nektar-mangxantoj, birdoj, kiuj nutras sin per nur floraj nektaroj, ankaux per etaj insektoj. Oni nomas ilin kolibroj aux musxbirdoj.

Simpligita prezentado de la kolibro

Mi emas diri ke la kolibro estas fluganta motoro cxar, se al la birdo mankas nektaro dum unu horo venas la morto, kiel motoro kiu haltas. Oni trovos diversajn nektarojn en komercejo, cxiujn bone preparitajn por la nutrado de tiuj birdoj. Por perfekta nutrado kaj cxefe kiel mangxajxo por junaj birdidoj, oni ne forgesu doni al ili drozofilojn, musxetojn, kiuj disvolvigxas dank' al fruktofermentado je temperaturo super 18 gradoj.

Kolibro bezonas nutradon dum minimume 12 horoj tage. Necesas arangxi lumigan sistemon por la vintraj monatoj, kiam taglumo estas tre mallonga.

Logxejo

Se oni deziras, ke kolibroj nasku idojn, mi konsilas logxigi ilin individue en kagxoj je proksimume du kubaj metroj, varmigitaj je 18 gradoj, kagxoj, kiuj havas komunikan fenestron inter la kagxo de la masklo kaj tiu de la femalo; tio estas por parigxado nur kiam la femalo estos preta kaj estos komencinta konstrui sian neston, tiam ni metos kune la paron, malfermante la komunikan pordon.

Seksokunigado kaj ovodemetado

La seksokunigado cxe tiu birdo-genro estas tre brutala kaj agresiva. Estas la femalo kiu mem iras al la masklo, kaj reiras en sian apartamenton post la seksokunigado. Tiam sxi demetos du ovojn. La ovodemetado okazas maksimume du aux tri tagojn post la seksokunigado. Refermu la komunikan pordon; la masklo finis sian laboron, kaj la femalo sola kovos kaj bredos siajn idojn.

Elovigxo kaj bredado

Post 14-taga kovado, unu aux du birdidoj naskigxos. Tiam la femalo nutros ilin per drozofiloj, kiujn sxi cxasados kaj al kiuj sxi almetos nektaron, sxi regurgitos al sia idaro. Post 23 tagoj, la idoj eliros el la nesto kaj la patrino cxesigos la nutradon post deko da tagoj. Tiel iras la reproduktado de la kolibroj!

Konsiloj

Sed ne iluziigxu, tiu bredado plenumos viajn dezirojn, sed vi ne rajtas erari kaj se tio sxajnas tre simpla, ne estas tiele, cxar multaj ovodemetajxoj estas nefekundigitaj kaj, bedauxrinde, ne cxiuj idoj alvenos al la normala tempolimo.

Jen miaj propraj rezultadoj pri la bredado de kolibroj "Corruscant":

En 1994: kun 4 paroj, 2 idoj
En 1995: kun 6 paroj, 3 idoj

Sed kia felicxo kaj gxojo estas posedi kaj prezenti tiun genran birdon! Sole amo al kolibroj permesos al vi eble iam gxui la sukceson kaj felicxon, kiujn mi spertas nuntempe.

Mi esperas, ke tiuj kelkaj frazoj transdonos al vi la pasion, kiun mi sentas cxiutage.