Makao: baldaux hejmen

LA 1-an de julio lastjare Hongkong revenis en la sinon de Cxinio. Tiuokaze la cxinoj kompreneble pensis pri Makao (Aomen), kiu havas similan travivajxon kiel Hongkong. Ili esperas, ke ankaux gxi frue revenos. Maje de la kuranta jaro, oni starigis horlogxon por retrokalkuli la tempon pri la reveno de Makao en la orienta flanko de Tian'anmen-placo, kie antauxe oni faris la samon por la reveno de Hongkong. Oni konsciis, ke nelonge poste revenos Makao. La 5-an de la pasinta majo en Pekino fondigxis la prepara komitato por fondo de la Speciala Administra Distrikto de Makao.

Makao konsistas el la Makaa Duoninsulo, Taipa-insulo kaj Coloane-insulo. Gxi situas cxe la okcidenta bordo de Perlo-rivero de suda Cxinio, najbaras al la Zhuhai-a Speciala Ekonomia Distrikto de Guangdong-provinco kaj distancas 60 km for de Hongkong en oriento. Pro longjara sxlimado kaj grandskala transformado de maro en kampojn, Makao grandigxis kaj nun areas 20.8 kvadratajn kilometrojn, apenaux kvindekonon de la areo de Hongkong. Inter la cx. 500 mil logxantoj plejparto estas cxinoj, krome estas ankaux portugaloj k.a. En la Makaa Duoninsulo koncentrigxis 90% de la logxantoj kaj plejparto da industriaj kaj komercaj entreprenoj.

Makao havenigxis en 1535. Tamen 5?000 jarojn antauxe tie jam vivis prauloj de cxinoj. Samkiel Hongkong, de antikve Makao estas nedisigebla parto de la cxina teritorio.

Meze de la 16-a jarcento, sub la sxildo "marnaviga malkovro" de la euxropa koloniismo, portugaloj atingis sudorientajn cxemarajn lokojn de Cxinio. En 1553, kun preteksto "prunti lokon por sunumi malsekigxintajn varojn", la portugaloj ricevis la permeson portempe logxi sur la Makaa Duoninsulo, tiel rapide formigxis portugalaj vilagxoj. Tamen de tiam gxis la Opia Milito (1840-1842), la duoninsulo estis administrata de la cxina registaro.

Post la Opia Milito pli kaj pli dekadencigxis la registaro de Qing-dinastio. Tiuokaze la portugalaj koloniistoj fermis en 1848 la doganon starigitan de la registaro de Qing-dinastio kaj forpelis la cxinajn sxtatoficistojn. Per okupado de Taipa-insulo kaj Coloane-insulo respektive en 1851 kaj en 1864 la portugaloj efektivigis sian okupadon de la tuta Makao. En 1887 la registaro de Portugalio devigis la registaron de Qing-dinastio subskribi la neegalan "Pekinan Traktaton inter Portugalio kaj Cxinio", tiel legalizigxis la kolonia regado de Portugalio super Makao.

En la pasintaj jaroj la cxinoj, inkl. la Maka-anojn, neniam forgesis, ke Makao estas teritorio de Cxinio, kaj penadis por revenigi gxin. Tamen pro la malforteco kaj malricxeco la malnova Cxinio ne solvis la problemon pri Makao. Post la fondigxo de la popola respubliko en 1949 la cxina registaro multfoje deklaris, ke gxi ne agnoskas la neegalajn traktatojn altruditajn de koloniistoj al Cxinio, kaj gxi esperis interkonsiligxi kun la portugala registaro por solvi la problemon pri Makao. Ne kiel cxe la problemo pri Hongkong, tiam oni ne menciis daton por redoni Makaon. Malgraux tio, la cxina registaro sencxese penadis.

La 13-an de aprilo 1987, la penado rikoltis fruktojn. Post amika interkonsiligxo en Pekino la registaroj de Portugalio kaj Cxinio oficiale subskribis la "Komuna Deklaracion de Cxinio kaj Portugalio pri Makao". La deklaracio diras, ke Cxinio restarigos sian suverenecon super Makao en la 20-a de decembro 1999, kaj la politikaj promesoj solvi la problemon pri Hongkong validas ankaux por Makao, t.e. starigo de la Speciala Administra Distrikto de Makao kaj praktikado de la politikoj "unu lando, du sistemoj", "Makao sub regado de Maka-anoj" kaj "alta auxtonomeco en Makao".

Poste la du registaroj dauxre faris fruktodonan kunlaboron. La 31-an de marto 1993, la 1-a Sesio de la 8-a Tutlanda Popola Kongreso de Cxinio diskutis kaj aprobis la "Fundamentan Legxon de la Speciala Administra Distrikto de Makao", kaj tiel starigis legxan bazon por solvi la problemon pri Makao.

La fundamenta legxo difinis: La Speciala Administra Distrikto de Makao gxuos rajtojn de administrado, legxdono, sendependa jurisdikcio kaj finjugxo; la administra kaj legxdona instancoj konsistos el konstantaj logxantoj de la distrikto; la distrikto ne praktikos la socialismajn sistemon kaj politikon, kaj konservos la kapitalismajn sistemon kaj vivmanieron por 50 jaroj; la distrikto lauxlegxe protektos la privatajn posedajxojn; la distrikto povos pendigi sian flagon kaj uzos sian emblemon; la distrikto povos laux la fundamenta legxo ellabori politikojn pri ekonomio, komerco, financo, navigacio, edukado, kulturo, sporto, scienco kaj tekniko; la distrikto povos ankaux en la nomo "Makao de Cxinio" konservi kaj evoluigi rilatojn kun koncernaj organizoj de cxiuj landoj kaj regionoj de la mondo, subskribi kaj plenumi interkonsentojn, aligxi al koncernaj internaciaj organizoj kaj partopreni koncernajn internaciajn konferencojn.

La Komuna Deklaracio kaj la Fundamenta Legxo de Makao enhave estas preskaux samaj kiel la dokumentoj pri Hongkong, interalie parto estas pli avantagxa kaj perfekta dank' al la sperto de Hongkong.

Malgraux tio, oni devas scii, ke "unu lando, du sistemoj" estas nova ideo, pri kiu oni ne havas sperton. Precipe cxe Makao trovigxas specifaj problemoj solvendaj. Ekz., enoficigo de lokaj sxtatoficistoj, oficialigo de la cxina lingvo kaj ellaborado de legxo kun regionaj ecoj, cxio cxi atendas pli grandan klopodon de koncernaj departementoj.

Tamen la cxinoj kredas, ke Makao glate revenos al la sino de la patrujo.