Esperanto-ekspozicio en Schwelm

La Esperanto-grupo de Schwelm, Germanio, ekzistas jam 50 jarojn. S-ro Heinz Schindler partoprenis en gxia unua Esperanto-kurso de marto gxis decembro 1948. La 8-an fojon li havis Esperanto-ekspozicion en 3 vitrinoj en la enirhalo de la distriktadministracio en Schwelm.

La unua vitrino enhavas Esperanto-gazetojn, ankaux EPCx, kaj dokumentojn el la historio de tiu Esperanto-grupo, ekzemple lian membrokarton de la Schwelma E-grupo de 1948, kongresan libron de la IFEF-kongreso 1962 en Budapesxto, kie tiam partoprenis pli ol 1?000 fervojistoj, raportojn el Schwelmaj gazetoj pri la UK 1963 en Sofio kaj 1965 en Tokio kaj raporton en Heroldo pri la inauxguro de la Esperanto-vojo apud la Zamenhofvojo en Schwelm.

La dua vitrino enhavas Esperanto-prospektojn de Koln, Frankfurt kaj Korea, Esperanto-posxtmarkojn kaj leterojn kun tiaj posxtmarkoj, Esperanto-monerojn el Kroatio, jarlibron de UEA, la Esperanto-gramatikon kaj la libron pri 1?044 Zamenhof- kaj Esperanto-objektoj en 54 landoj, en kiu ankaux estas foto de la fama stratkrucigxo Zamenhofvojo kaj Esperantovojo en Schwelm.

La tria vitrino estas dedicxita al la 20-jara amikeco kun cxinaj e-istoj. En gxi estas ekzempleroj de EPCx kun liaj raportoj el la jaroj 1980 (n-ro 1/81) kaj 1984, kolcxeno el perloj kaj ligna artajxo kiel donacoj de cxinaj Esperanto-geamikoj, bela informprospekto de la bierfarejo en Qingdao, kiun li povis viziti dank' al tiea e-isto, flageto kaj programo de Radio Pekino, mapo de Cxinio en Esperanto, la kongresa libro de la 1-a Azia Kongreso de Esperanto, belaj novjaraj kartoj 1998 de EPCx, Wang Jingrong kaj Wang Xue, artikoloj el Schwelmaj gazetoj pri lia vizito de la Azia Kongreso en Sxanhajo kaj la invitilo al la bankedo cxe la prezidanto de la popolkongreso en Sxanhajo kun la mangxokarto. En la gazetraporto malsupre estas videbla foto kun li, Wang Xue, Tan Xiuzhu, Lee Chong-Yeong kaj grupano el Suzhou. La Esperanto-ekspozicio dauxris de marto gxis junio 1998.