Kurantaj aferoj

La 1-an de majo ekfunkciis la provizora kluzo, unua sinteza programo de la Projekto de Tri Gorgxoj de Yangzi-rivero. Tio estas nova atingo post digado de Yangzi-rivero.

La kluzo tauxgas por 3?000-tonela sxiparo, kun avangarda hidrauxlika sistemo por fermo kaj malfermo. Gxenerale, sxipo povas transiri gxin en 45 minutoj. En 2003 ekfunkcios la oficiala kluzo.

En Qaidam-baseno en nordokcidenta Cxinio geologiaj esploristoj trovis dikan tavolon de petrolo kun areo de cx. 23?000 kvadrataj kilometroj, inter kiuj 6?000 dikas pli o1?000 metrojn kaj 13?600 dikas pli o800 metrojn. Tio prezentis bonan perspektivon ala petrolindustrio de Cxinio.

La nuklea elektrejo Lianyungang cxe la Flava Maro, la plej granda en Cxinio, estas konstruata. Gxi estas la plej granda projekto en kunlaboro de Cxinio kaj Rusio. Oni konstruos gxin en tri periodoj. Post la unua periodo gxi liveros 15 miliardojn da kWh da elektro cxiujare, kio favoros orientan Cxinion.

Startis la plej granda eksporta programo de Cxinio ? konstruado de metroo en Teherano, cxefurbo de Irano. La kontrakto kun valoro de 550 milionoj da usonaj dolaroj enhavas konstruadon de du subteraj fervojoj kaj unu elektrizita fervojo en antauxurbo de Teherano.

Senpilota aviadilo por meteokontrolo ekfunkciis lastatempe en Cxinio. Gxi pezas 12 kg kaj povas porti 3 kg. La tuta sistemo konsistas ela aviadilo, cifera cxiel-esplorilo kaj surtera ricev- kaj trakt-sistemo. Antauxe estis uzata termobalono, per kiu oni esploris nur unu punkton. La senpilota aviadilo havas flugan radiuson de 300 km kaj povas flugi 4-8 horojn unu-foje.

En la cxina kamparo estas 46?000 malgrandaj hidroelektrejoj, kiuj produktas 73 miliardojn da kWh da elektro, t.e. 40% de la elektra produktokvanto de la malgrandaj hidroelektrejoj en la mondo.

Laux statistiko de UN, en la mondo 2 miliardoj da homoj ne povas uzi elektron, kaj plejparto eili logxas en foraj montregionoj de evoluantaj landoj. Ili logxas dise en topografie komplikaj regionoj, kie granda elektra reto ne tauxgas, kaj malgranda hidroelektrejo ludas pli kaj pli gravan rolon.