Entreprenoj pri medioprotekto

de JI PING

LAUx nekompleta statistiko, en Cxinio estas 9?000 entreprenoj kaj institucioj pri medioprotekto kun du milionoj da laborantoj.

Ili liveras cxefe instalajxojn kontraux polucio de aero kaj akvo, kiaj senpolvigilo, apartigilo, antisepsilo kaj biologia traktilo por rebonigi la poluitan akvon. La instalajxoj preskaux suficxas por trakti industrian kaj cxiutage uzitan akvon. Krome, produktigxas ankaux instalajxoj por trakti solidan eluzajxon, por redukti bruon kaj skuadon, por kontroli poluciadon, kaj materialoj medioprotektaj. Tiaj entreprenoj situas cxefe en urboj cxemaraj, cxe Yangzi-rivero kaj en la tri provincoj en nordorienta Cxinio. La plej granda cxina merkato pri medioprotekta tekniko situas en Yixing de Jiangsu-provinco.

Laux raportoj de koncernaj internaciaj organizajxoj kaj cxinaj medioprotektaj institucioj, en Cxinio trovigxas 10 el la 20 urboj, kies aero estas plej grave poluita en la tuta mondo; acida pluvo aperas en pli multaj cxinaj regionoj; akvo-polucio kaj bruo estas seriozaj. Cxiujare, Cxinio rekte perdas 95 miliardojn da juanoj pro la polucio, kaj nerekte perdas pli multe (8.3 juanoj = 1 usona dolaro).

Konsciante tion, por cxerpi la lecionon de iuj landoj "traktado post polucio", la cxina registaro prenas medioprotekton kiel sian bazan sxtatan politikon, ellaboris strategion de kontinua disvolvigxo kaj planojn pri medioprotekto, kiaj "Cxina programo por la 21-a jarcento", "La 9-a Kvin-jara Plano de la sxtato kaj gxia celo en 2010 por medioprotekto", kiuj difinas la celon trakti polucion en la venontaj dekkelkaj jaroj. Tio donas vastan merkaton al la medioprotektaj entreprenoj. Samtempe, koncerna instanco starigis legxojn por redukti polucion de iuj entreprenoj kaj transformas aux fermas la fabrikojn poluciantajn.

En la lastaj jaroj la cxina registaro pli multe financis medioprotektadon. En 1996-2000 la sumo estos 450 miliardoj da juanoj. La financoj, la novaj instalajxoj por medioprotekto kaj la granda bezono pri tiaj instalajxoj, cxio cxi pusxas la merkaton al disvolvigxo.

En Cxinio oni ne nur traktas bruon kaj polucion de aero kaj akvo, sed ankaux klopodas utiligi novajn energiojn, kiaj la suna, venta kaj nuklea, kaj disvolvi novajn hejmajn aparatojn, kiuj bezonas malmulte da elektro kaj malmulte bruas. En Cxinio iuj fabrikoj produktas fridujojn sen freono, pakumojn el apartigebla plasto, farbojn kaj dekoraciajn materialojn senpoluciajn, insekticidon el plantoj kun malmulte da veneno? kamparanoj liveras senpoluciajn agrikulturajn produktajxojn. Cxio cxi harmonias kun la tendenco "reveni al la naturo".

Pro multigxo de auxtomobiloj la aero estas grave poluciita. Oni tre atentas tion. Gxis la fino de 1997, en Cxinio konstruigxis 66 stacioj, kiuj liveras naturan gason kiel brulajxon al 7?500 auxtoj. Antaux la fino de la jarcento, en Cxinio aperos 50?000 auxtoj kun gaso likvigita kiel brulajxo. Kompare kun la benzina, la gasa motoro malmulte polucias.

Oni vidas, ke medioprotektaj entreprenoj ludas gravan rolon por la disvolvigxo de la cxina ekonomio.