Bambua plektajxo

Arkeologia esploro montras, ke jam en neolitiko cxinoj ekfaris bambuajn plektajxojn.

Por fari plektajxojn la metiartistoj trancxas la bambuon, poluras kaj fadenigas bambuajn pecojn. Utiligante verdan kaj flavan kolorojn de la bambuo, ili plektas diversajn bildojn. Ili gravuras, brulmarkas, orumas aux lakas la plektajxojn. Estas diversaj bambuaj plektajxoj, kiaj tablo, segxo, sxranko, lito, sxirmilo, botelo, telero, skatolo, birdoj kaj bestoj.

La bambua plektajxo sur la foto estas farita de Artajx-kompanio de Zhejiang-provinco.