Sanprotekto en auxtuno

EN frua auxtuno la somera varmo ankoraux ne cedas al gxi kaj oni dauxre sentas netolereblan varmon, pro tio la cxinoj nomas tian varmon "auxtuna tigro". En meza auxtuno la klimato estas agrabla kaj en profunda auxtuno pro ventado kaj pluvado oni sentas malvarmon.

Auxtune la aero estas seka. Tage varmas kaj nokte malvarmas. Tiam oni estas facile atakita de akuta seka gripo.

Gxiaj suferantoj estas turmentataj ne nur de la simptomoj de ordinara malvarmumo, sed ankaux de malagrabla sekeco de la gorgxo, naztruoj kaj lipoj, tusado, febro, kapdoloro ktp. La malsano similas al infektigxo en la supra spira kanalo kaj akuta bronkito.

Laux la cxin-medicina teorio oni opinias, ke auxtune sekaj kaj varmaj patogenaj faktoroj sin trudas en la homajn pulmojn kaj kauxzas malsanon. Komence, la malsano estas ne grava. Se oni kuracas gxin frue, do la malsanuloj facile resanigxos. Negxustatempa kaj negxusta kuracado ofte gravigas la malsanon. Sekve de tio, la patogenaj faktoroj sin trudas en intestojn kaj kauxzas intestan gripon kaj mallakson. Se la malsano pligravigxas, gxi do atakas la hepaton kaj renojn kaj kauxzas gravan febron, konvulsion, hemoragion kaj aliajn. La cxin-medicinaj kuracistoj dividas la sekan gripon en la varmetan kaj malvarmetan. Ili opinias, ke en profunda auxtuno estas malvarmete kaj blovas malvarma vento, oni facile suferas de malvarmeta gripo, pli milda ol tiu en frosta vintro. En la suna tago oni facile suferas de varmeta gripo, pli grava ol tiu en malfrua printempo, tial la malsano strikte rilatas al sxangxigxo de la klimato.

Por preventi la varmetan kaj malvarmetan gripojn oni devas fari la jenon:

Auxtune la vitala energio jang en la naturo tendencas al moderigxo kaj tiam oni devas en- kaj ellitigxi frue por retiri la vitalan energion jin kaj eltiri la vitalan energion jang. Samtempe oni devas reguligi la humidecon en la cxambro. La homoj, kies hauxto estas seka kaj kruda, devas malofte sin bani, sed ofte sxmiri sin per glicerino kaj aliaj hauxtoprotektaj kremoj.

En auxtuno oni devas suficxe atenti pri sia nutrado, cxar en somero oni multe trinkas kaj malmulte mangxas. Auxtune abundas legomoj kaj fruktoj. Tiam, se oni mangxas pli da ili, tio tre utilas por forigi la sekecon de la okuloj, naztruoj kaj gorgxo, krudecon de la hauxto, mallakson kaj aliajn malsanojn. Tiuj, kiuj suferas de la stomaka kaj liena debileco, devas preni la mangxajxojn kuiritajn anstataux krudaj kaj malvarmaj. Oni povas kuiri pirojn kaj mangxi la piran supon. Tio estas tre utila por kuraci sekan gripon kaj sekan tusadon.

Auxtune oni devas atenti la diversecon de nutrajxoj kaj preni pli da acidaj mangxajxoj kaj malpli da akraj kaj oleozaj por humidigi la pulmojn. Tiam oni povas preni pli da bovlakto, sojfaba lakto, karotoj, tomatoj, piroj, persimonoj, blankaj orelfungoj k.a. kaj malpli da akraj, frititaj kaj rostitaj mangxajxoj, kiuj kauxzas pirozon, lipan kaj gorgxan sekecon kaj afton.

En frua auxtuno oni devas toleri malvarmon kaj ecx en profunda auxtuno oni ne devas sin vesti tro dike. Kvankam en auxtuno la temperaturo iom post iom mallevigxas, preferindas porti kompare maldikajn vestojn por levi la rezistpovon kontraux malvarmo. Se oni tion faras, do en malvarma vintro oni povas efike rezisti kontraux malvarmo. Kompreneble, tio devas esti konforma al sxangxigxo de la klimato, kondicxe ke oni ne malvarmumigxos.

Ja estas vere, ke la plej tauxga rimedo kontraux malsanoj estas fizika ekzercado. Auxtune, en la hela tago oni povas fari montogrimpadon, kuradon, nagxon ktp, kio estas utila al la sano de la pulmoj, pligrandigo de la rezistpovo de la organismo kontraux seka gripo.