"El Popola Cxinio" eliras de cxi tie

PRESKAUx en la 20-a de cxiu monato la Pekina Internacia Posxta kaj Telekomunika Oficejo sendas auxton al la redakcio de "El Popola Cxinio" por forporti gxiajn novajn ekzemplerojn. Gxenerale, post traktado ili estas transportitaj al la Pekina Flughaveno aux haveno de Tianjin samtage. Se ili trafas samtagan flugon, iuj legantoj eble povas frue legi, dum per marsxipo ili atingas niajn legantojn tre malfrue.

La Pekina Internacia Posxta kaj Telekomunika Oficejo estas la plej granda centro de traktado de internaciaj posxtajxoj en Cxinio, preskaux cxiuj posxtajxoj por aliaj landoj koncentrigxas cxi tie, kaj post traktado ili estos sendataj en sakoj al pli ol 200 urboj de pli ol 100 landoj kaj regionoj. La oficejo ricevas ankaux posxtajn sakojn el aliaj landoj.

Kompreneble, ankaux la posxtajxoj de la legantoj venas cxi tien. La eksporta sekcio de la oficejo respondecas pri sendado de nia gazeto. Ekde sia unua numero "El Popola Cxinio" eliras de cxi tie. Precipe de 1994, kiam la redakcio komencis mem distribui la gazeton, la rilatoj inter gxi kaj la oficejo estas pli intimaj.

La eksporta sekcio havas 90 laborantojn dividitajn en 3 grupojn, kiuj respondecas pri akceptado, klasifikado kaj sendado. Cxiutage la grupo por akceptado navetas inter klientoj kaj la oficejo. Kiam venas posxtajxoj, la aliaj du grupoj sin okupas pri klasifikado kaj sendado. Por trakti posxtajxojn kiel eble plej rapide, la grupo por klasifikado dividas sin en tagskipon kaj noktoskipon. La laborantoj de la tri grupoj bone kunlaboras. Ilia laboro garantias akuratan sendadon de la posxtajxoj. Krom amaso da posxtajxoj de konstantaj klientoj, la laborantoj cxiutage traktas ankaux disajn posxtajxojn, gxenerale 100 mil, iam ecx 300 mil.

SCIOJ NEELCxERPEBLAJ

Plejparto de la laborantoj de la eksporta sekcio diplomigxis de posxta kolegio. Ili estas cx. 30-jaraj. Kvankam ili jam povas plenumi la laboron per siaj scioj akiritaj en la kolegio, tamen ili opinias, ke traktado de internaciaj posxtajxoj estas laboro faka kaj devokonscia, kaj por eviti eraron kaj pli bone plenumi la laboron ili devas plu lerni. Tial ili ne nur lernas la anglan lingvon, diversajn sciojn pri aliaj landoj kaj manipuladon de komputero kaj partoprenas konkurson pri fundamentaj scioj kaj teknikoj, sed ankaux studas en postlabora universitato por plenkreskuloj en libera tempo.

Tamen lernado ne estas facila. Iuj laborantoj jxus edz(in)igxis, aliaj havas am-aferon. Post peza laboro ili volas malstrecxigxi. Se ili volas lerni ion, ili devas tion fari en libera tempo. Gxenerale, por ellerni iun fakon oni bezonas 3 jarojn. Tiuj junuloj venkis la malfacilojn kaj plenumis la studadon, kaj iuj el ili ecx estis transpostenigitaj al pli gravaj sekcioj.

Xiao Ren diplomigxis de posxta kolegio kaj eklaboris en la eksporta sekcio en 1991. Cxar sxi bone lernis en la postlabora universitato kaj bone konas la posxtan fakon, en 1994 sxi komencis labori en la sekcio de arkivo kaj nun respondecas pri konsultigxo pri alilandaj posxtoficejoj.

Kiam Jiang Bin diplomigxis de posxta kolegio antaux 8 jaroj, sxi estis nur 19-jara. Sxia hejmo estas malproksima de la oficejo. Cxiutage sxi bezonas 3 horojn por iri al la oficejo kaj reveni hejmen. Malgraux tio sxi lernis 3 jarojn en libera tempo kaj akiris diplomon pri ekonomia administrado. Kvankam sxi faris multe da penoj, tamen sxi rigardis tion inda. Lernado ne nur donis al sxi sciojn, sed ankaux helpas al sxia laboro. Sxi diris, ke post laboro sxi preferas beligi sin mem kaj volas porti belajn vestojn, cxar en la oficejo sxi portas laborveston.

EN LA INTERESOJ DE KLIENTOJ

Pro evoluo de telekomunikado kaj altigo de afranko, la posxto havas malfacilojn. En tia situacio la eksporta sekcio dauxre multigas servojn, ekz. preni sendajxojn cxe klientoj, paki kaj sendi ilin anstataux klientoj. Kiam klientoj renkontas malfacilojn, la sekcio entuziasme helpas ilin.

Foje, iu kliento telefonis al ili, ke cxe li estas 70 kestoj da libroj, kiujn li bezonas tuj sendi al Taiwan. Ricevinte la telefonajxon, Li Jianguo, estro de la grupo pri pogranda sendo de posxtajxoj, kune kun aliaj laborantoj auxte venis al la kliento kaj transportis la posxtajxojn al la oficejo. Ili reordigis la posxtajxojn. Por protekti la librojn kontraux akvo, ili kovris ilin per plasta spongo kaj metis ilin en la kestojn. Ricevinte la posxtajxojn, la adresato de Taiwan tre kontentis. Kiam li vizitis Pekinon, li speciale venis al la oficejo por esprimi dankon.

Alifoje Li Jianguo kaj lia kolego prenis posxtajxon cxe kliento. Dum transportado pluvis. Por protekti la posxtajxon kontraux la pluvo, ili kovris la posxtajxon per manteloj, sed ili mem tramalsekigxis.

Iuj posxtajxoj kusxis en subtera cxambro aux supra etagxo sen lifto. Li Jianguo kaj liaj kolegoj cxiutage transportadis ecx po 200-300 kg da posxtajxoj.

Multigo de servoj signifas intensigxon de laboro, tamen ilia rapida kaj zorgema servo ricevis konfidon de klientoj.

ESPERANTO NE ESTAS FREMDA

3 estroj de la oficejo estas membroj de la societo "Amikoj de Esperanto".

Esperanto ne estas oficiala lingvo de la oficejo, tamen ili uzas Esperanton. Kial Esperanto estas tiel favorata? Kun tiu demando mi vizitis Gan Min, modelan laboranton en la sekcio.

Gan Min diris, ke la redakcio de "El Popola Cxinio" estas multjara kliento de la oficejo. La laborantoj de la oficejo konas la historion kaj perspektivon de Esperanto. La laborantoj havas multe da sxancoj por kontakti alilandanojn, tial ili multe spertis lingvajn malfacilojn. Jen kial Esperanto estas favorata.

Antaux 5 jaroj komputero eniris en la eksportan sekcion. Gxi anstatauxis manlaboron en registrado de posxtajxoj. Antaux nelonge ili ellaboris novan sistemon, esperante, ke gxi donos al ili pli grandan sxangxigxon.