Lertaj metiistoj de hucxin-o

Teksto kaj fotoj de ZHAO XI

Estas malgranda korto en suda Pekino. Sur gxia lintelo brilas oraj ideogramoj kun la signifo "Hucxin-a Societo Shi Shanpeng". Tio estas familio de tri-generaciaj hucxin-istoj.

La societo estis fondita antaux 80 jaroj. Gxi faris 4 hucxin-ojn famajn en la tuta opera rondo, kiuj akompanis la eminentajn pekin-operistojn Mei Lanfang, Cheng Yanqiu, Xun Huisheng kaj Shang Xiaoyun en ilia brila artista vivo. Nun tiuj kord-instrumentoj estas konservataj en teatro de Pekino. Majstro de hucxin-o Shi Shanpeng forpasis antaux longe. Lia filo Shi Zhixian heredis la metiarton.

Kord-instrumentoj multe diferencas inter si. La hucxin-oj faritaj de la societo estas aparte distingigxaj. Ili, el bambuaj tubo kaj tigo kaj el serpenta hauxto, estas faritaj per eminenta metio. La bambua tubo kiel sonkesto estas rigore elektita, zorgeme polurita kaj borita. La bambua arcxo estas kurbigita super fajro el karboforno. Antauxe preskaux cxiuj familioj en Pekino havis karbofornon, sed nun ili uzas gason, tamen la societo de Shi dauxre uzas karbofornon gxuste por kurbigi la arcxojn super la fajro.

Kvankam la hucxin-oj estis preparitaj, tamen oni ne vendis ilin tuj. Antauxe, majstro Shi cxiam zorgeme agordis la kordojn, por ke cxi tiu sonu konforme al la malsamaj vocxoj kaj trajtoj de la majstroj de la pekina opero. S-ro Shi Zhixian bone scias la valoron de la marko "Shi-familia Hucxin-o". La kord-instrumentoj faritaj de la societo ne povas esti enmerkatigitaj sen lia agordo. Li diris: "Nun hucxin-oj ne multe profitigas, tamen la metio kaj famo de nia familio ne povas esti ignoritaj. Se trovigxos preferantoj de hucxin-o, mi do heredigos la metion." Nun Shi Yousheng, lia 34-jara filo, heredis lian arton. Li diris, ke, kvankam hucxin-o valoras malpli ol katokulo kaj brilianto, tamen gxia muziko neniel perdigxos. Nun en la metiejo kun areo de dekkelkaj kvadrataj metroj pendas multaj hucxin-oj, kiuj estas rigardataj ne nur kiel ordinaraj muzikiloj, sed ankaux kiel simbolo de kulturo kaj historio.