PRI CxINAJ NOMOJ

de WANG HANPING

Dum longa tempo mi cerbumis pri la uzo de cxinaj nomoj, cxar ili sxajnas al mi esti uzataj alimaniere ol en mia lando. Cetere mi rimarkis, ke la kutimoj varias en multaj landoj de la mondo.

HERMAN THEOBALD (Svedio)

CxINIO estas lando multnacia. Gxiaj hanoj, hujoj kaj mancxuroj uzas la han-lingvon kaj cxiuj gxiaj aliaj nacioj uzas sian propran lingvon. Tiuj lingvoj apartenas al malsamaj familioj. Pro malsameco de la historio kaj kulturo tiuj nacioj havas diferencon ankaux en la homaj nomoj, ekz. la tibetanoj havas la personan nomon, sed ne la familian. Tiel statas ankaux aliaj 10 naciminoritatoj. En Cxinio la nomoj de ji-oj kaj aliaj 20 naciminoritatoj, kiuj havas la familian nomon aux ne, konsistas el pluraj partoj. Ankaux la nacioj, kiuj uzas la han-lingvon, havas siajn proprajn trajtojn cxi-flanke. La cxinaj nomoj estas multformaj kaj enhavoricxaj. En cxi artikolo mi traktu la naskigxon, sxangxigxon kaj uzadon de la cxinaj nomoj por respondi la demandojn de s-ro Herman Theobald.

Kontrauxe al la kutimo de la okcidentanoj, la cxinoj metas la familian nomon antauxen kaj la personan posten, cxar en Cxinio la familiaj nomoj naskigxis pli frue ol la personaj, kaj plie, la antauxaj havas apartan signifon en la homa koncepto. En la patriarka klana socio de Cxinio la familia pozicio kaj sang-rilato estis bazo por distingi la interrilatojn de la homoj kaj cxi-flanke la familia nomo estis la plej grava marko. La cxinoj rigardis generadon la plej granda afero en ilia vivo kaj tiun cxi taskon devis plenumi viroj ekskluzive, tial la cxinoj cxiam portas la familian nomon de sia patro.

La historio de familio nomo en Cxinio komencigxis antaux 5 000 jaroj. Oni uzis pli ol 6 000 familiajn nomojn. Iuj devenis de la landnomoj Zhou, Chen, Wu, Lu, Song kaj Zheng; aliaj de oficoj kaj rangoj, kiaj Sima (sxtatoficisto de milita afero), Wang (regxo) kaj Hou (markizo); triaj de loknomoj, kia Guo (urbomuro); kvaraj de profesioj de la antauxuloj, kia Tao (ceramikisto). Kompreneble, estis ankaux aliaj devenoj, kiuj havis striktan rilaton kun la pozicio kaj rango de la antauxuloj. Iuj el ili poste potencigxis, dum la aliaj dekadencis.

Nun la cxinoj portas cx. 3 000 familiajn nomojn entute kaj el ili ofte uzataj estas cx. 500, el kiuj la plejparto estas unu-ideogramaj kaj nur tre malmultaj du-ideogramaj, kiaj Sima kaj Ouyang. El tiuj familiaj nomoj la unuaj tri estas Zhang, Wang kaj Li, cxiu kun pli ol 80 000 000 portantoj. Post ili sekvas la familiaj nomoj Liu, Chen, Yang, Zhao, Huang, Zhou, Wu, Xu, Sun, Hu, Zhu, Gao, Lin, He, Guo kaj Ma. Pli ol duono de la cxinoj portas tiujn 19 familiajn nomojn.

La cxinoj alte taksas la familian nomon kaj pro tio formigxis rigora sistemo. Tamen kun epoka progreso sxangxigxis la homa koncepto. Nun kvankam la homoj dauxre portas la familian nomon de la patro, tamen tio ne montras noblecon nek malnoblecon. Ankaux paligxis la patriarka klana koncepto. Nuntempe aprobite de siaj gepatroj, oni povas porti ankaux la familian nomon de la patrino. Tio estis tute neebla antaux duonjarcento.

En Cxinio estas miloj da familiaj nomoj en la han-lingvo, tamen la nombro de la han-lingvaj fonem-kombinoj superas nur iom pli ol 400. Pro tio multaj familiaj nomoj de la hanoj estas homofonoj. Tiel statas ankaux iuj personaj nomoj. Pro tio, cxe la konatigxo oni devas klarigi, kiu ideogramo montras la familian nomon de la demandato.

En la feuxda socio, pro malalta socia pozicio, cxinaj virinoj ne havis sian personan nomon, tial ili portis nur la familian nomon de la patro kaj post edzinigxo ankaux tiun de la edzo, kaj tiam ili metis la familian nomon de la edzo antauxen kaj tiun de la patro malantauxen. Sed nun cxiuj virinoj havas sian propran nomon, kiu ne sxangxigxas post la edzinigxo.

Familia nomo estas tre grava, dum la persona estas en dependeco. Antauxe la nomoj de cxinoj estis pli komplikaj ol tiuj de la nunaj. Iuj cxinoj havis plurajn nomojn, tamen el ili plej gravis persona kaj adoltigxa, signife interligitaj. Kutime, la gepatroj, cxefe la patro, donis infanan kaj personan nomojn al la bebo 3 monatojn post gxia naskigxo. En iuj lokoj oni ankaux petis la avon doni tiajn nomojn al la nep(in)-o. Gxenerale dirite, la tiel nomata persona nomo estas oficiala, kiu rolas en la tuta homa vivo. Kaj la infana nomo estis uzata inter la familianoj, parencoj kaj intimaj amikoj. Gxi ne plu estis uzata, post kiam oni atingis adoltigxon. La infana nomo estas familiara kaj vulgara, dum la persona estas gxentila kaj serioza. Antauxe, kiam la homoj atingis la agxon de 20 jaroj, ili donis al si adoltigxan nomon. Kaj la uzado de persona kaj adoltigxa nomoj estis ja malsama. La persona estis donita de la gepatroj, tial la gepatroj, geavoj kaj aliaj supergeneraciuloj vokis per gxi, kaj la nom-portantoj nomis sin mem ankaux per gxi, dum la samgeneraciuloj, posteuloj kaj tiuj, kies pozicio estis malalta, devis voki per la adoltigxa por montri respekton. Ekz. la persona nomo de Konfuceo estis Qiu kaj lia adoltigxa Zhongni. Liaj discxiploj nomis lin per Zhongni.

La sistemo de persona kaj adoltigxa nomoj dauxris gxis 1949. Nun iuj maljunuloj havas adoltigxan nomon, sed la mezagxuloj kaj junuloj ne. Nuntempe persona nomo jam identigxis kun la adoltigxa. La modernaj homoj uzas la nomon tute liberigite el la antauxaj tabuoj. Kompreneble, estas ne dece rekte voki la gepatrojn kaj aliajn supergeneraciulojn per ilia persona nomo. Gxenerale, oni vokas siajn konatojn per la familia nomo kun lao (por pli-ol-mezagxa) aux xiao (por juna) antauxe, tute sen la persona nomo, kio montras intimecon kaj ankaux respekton.

En la patriarka klana socio estis observataj multaj reguloj de nomado, krom la supre menciitaj, estas ankaux grava regulo, t.e. unu sama ideogramo estas uzata en la persona nomo de la samgeneraciuloj de la sama klano. Tio vidigxas en la nomoj de iuj junuloj kaj multaj mezagxuloj. Mia nomo estas Wang Hanping. Ankaux la dua ideogramo de la nomo de miaj gefratoj estas han. Tamen tio vidigxas nur en la nomoj de la membroj de sama familio kaj tiu regulo jam paligxas kaj iom post iom ne validas.

La homaj nomoj sxangxigxas kun tempopaso. La uzado de unu-ideograma persona nomo multe kreskis en la lastaj 20-30 jaroj. Tio estas utila por simpligi la nomojn, tamen tio multe pliigis la nombron de tiuj, kiuj havas unu saman nomon.

Estas klara diferenco inter la nomoj de la viroj kaj virinoj. La nomoj de viroj montras bravecon, firmecon kaj altan aspiron, signifante land-prosperigon, monton, riveron, sanktulon kaj heroon, dum tiuj de virinoj montras belecon kaj tenerecon kun la signifo de juveloj, herboj, floroj, birdoj, virtoj k.a. En la viraj nomoj oni ofte uzas la ideogramojn prononcatajn kiel ming (brilo), guo (lando), de (virto), dong (oriento), guang (lumo), ktp., dum en la virinaj ofte vidigxas la ideogramoj prononcataj kiel xiu (beleco), yu (jado), fang (cxarmo), mei(umeo), chun (printempo) ktp. El tiuj ideogramoj fareblas multaj vortkombinoj, kiaj jianguo (landokonstruo), xiuying (bela floro) k.a. Laux la nomoj oni probable povas scii, cxu tio montras viron aux virinon. Kompreneble, trovigxas virinaj nomoj, kiujn uzas ankaux viroj aux inverse.

Hodiaux, kvankam la tradiciaj kutimoj ludas ian rolon, tamen en nomado oni jam liberigis sin el la kateno de rutinaj reguloj kaj la nomoj multe simpligxis. Cxiu homo uzas nur unu nomon kaj lia infana nomo estas unu ideogramo citita el la oficiala nomo, kun xiao aux a antauxe por esprimi intimecon.

Nun la supre diritaj ideogramoj estas jam malmulte uzataj en nomado de la infanoj, naskigxintaj en la 90-aj jaroj. Junaj gepatroj fosas en vortaro aux sercxas klasikajxojn, por ke la nomo de ilia infano konsistu el bonauxguraj kaj belsonaj vortoj.

Jen nomoj de miaj kolegoj, kiuj ofte aperas en nia revuo El Popola Cxinio, ekz. Li Liang, Shumei, Pang Naiying kaj Zheng Zhenjie. Por la nomo Li Liang, Li estas lia familia nomo. Li naskigxis en Liang-monto, Yunnan-provinco, tial li prenis la nomon de sia naskigxloko kiel sian personan nomon. Shumei estas virina nomo ofte uzata de hanoj. Gxi estas ankaux plumnomo de mia kolegino Song Shumei. Pang Naiying estas alia redaktorino. Pang estas malofte uzata familia nomo kaj naiying estas ofte uzata virina nomo. Por la nomo Zheng Zhenjie, zheng estas familia nomo, lia persona nomo konsistas el du ideogramoj zhen kaj jie, kiuj estas ofte uzataj de viroj, tamen jie estas uzata ankaux por virina nomo.