La cxielo en la okuloj de la antikvaj cxinoj (II)

de PANG BIAN

ANTIKVAJ cxinoj opiniis, ke sur la cxielo la plej grandaj estas la suno kaj luno. Pro tio ili donis grandan atenton unue al la suno kaj luno kaj poste al la steloj.

SUNO

Samkiel alilandanoj, ankaux la cxinoj kultis la sunon en la antikveco. Ili ne sciis, de kie venis la brila suno. Ili rememoris Fuxi kaj N黽a, la kreintojn de la homoj. Ili imagis, ke Fuxi kaj N黽a iam estis unu sama dio nomata Xihe, kiu estis patrino de la suno. Xihe vivis en valo kun termofonto en la orienta ekstremo. Sxi naskis 10 sunojn. Cxe la fonto estis morusarbo. Cxiumatene la suno, kiu tranoktis sur la arbobrancxo, flugis al la cxielo rajdante sur rugxa korvo kaj versxis lumon kaj varmon sur la homan mondon. Kiam gxi finis sian vojagxon en la cxielo kaj revenis al la fonto, la patrino sendis alian sunon al la cxielo, tiamaniere la homoj eniris en novan tagon... Pro tio la antikvuloj nomis la sunon ankaux suna korvo. Sur silkaj pentrajxoj, koloraj argilajxoj kaj brikoj el antikvaj tomboj vidigxas bildoj pri la suno portata de rugxa korvo. Sed efektive sur la cxielo estas nur unu suno. Kun profundigxo de la homaj scioj naskigxis nova mito: En la antikveco ardis 10 sunoj, kiuj rostis la vegetalojn, kaj la homoj ne havis mangxajxojn. La reganto petis lertan pafiston paffaligi 9 sunojn, dank' al tio prosperigxis la vegetaloj...

Fakte la mito de 10 sunoj ne estas absurda. Modernaj astronomoj diris, ke sub certaj kondicxoj unu suna haloo povas kauxzi 10 sunojn iluziajn. En historia libro verkita antaux 2 500 jaroj legigxas noto pri tia mirakla astronomia vidajxo. En la Orienta Han-dinastio (25-220) filozofo Wang Chong faris tezon pri la mito de 10 sunoj kaj konkludis, ke la superfluaj sunoj ne estas veraj. Koncerne la rugxan korvon en la mito, modernaj sciencistoj opinias, ke tio eble estas iluzio kauxzita de la sunaj makuloj. Antikvuloj vidis la makulojn, tamen ne sciis, kio ili estas. Ili faris nur noton kaj bildon pri ili, kiuj similas al monero, ovo, homo aux birdo.

Iuj partoj de la mito konservigxis kaj hodiaux la cxinoj dauxre nomas Morusujo Japanion, la ekstrem-orientan landon de la mondo, kaj en la cxina lingvo Japanio signifas lokon de sunlevigxo. Xihe estas kultata kiel apolono. Poste en Cxinio la oficistoj, kiuj okupigxis speciale pri observado de la suno, estis nomataj ankaux Xihe.

En la okuloj de la antikvaj cxinoj suna eklipso auxguras malbonon. Antaux Han-dinastio (206 a.K.- 220 p.K.) estis observata regulo savi la sunon. Kiam la suno sxangxigxis en formo, oni tuj sin direktis al la kultejo por bati tamburojn kaj bucxi sxafojn por savi la sunon. Cxinaj imperiestroj tre atentis observadon kaj registradon de suna eklipso. En la cxina historio oni faris noton pri suna eklipso 1?124 fojojn, el kiuj la unua okazis en 2165 a.K. Tiufoje Xihe, oficisto pri observado de suna eklipso, ne gxustatempe raportis tion al la superulo pro drinko kaj estis mortigita. En Shang-dinastio (17 jc.-11 jc a.K.) Xihe gxuste prognozis sunan eklipson. Tiam por savi la sunon oni mortigis 9 bovojn en la kulta ceremonio. Filozofo Xunzi en la periodo Militantaj Regnoj (475-221 a.K.) diris: "Suna kaj luna eklipsoj estas natura fenomeno. Ili ne estas timindaj." Liu Xiang, erudiciulo de la Okcidenta Han-dinastio (206 a.K. - 25 p.K.), diris, ke suna eklipso estas kauxzita de sxirmo far la luno, kaj montris, ke suna eklipso okazas laux periodo.

Jam antaux 3 000 jaroj cxinoj sciis utiligi sunenergion. Ili inventis fajrilon jangsuj, t.e. brilan konkavan objekton, kiu fajrigas per fokusigo de sunradioj. Wang Chong diris: "La suno ja estas cxiela fajro, kiu ne diferencas de la tera fajro."

LUNO

Antikvaj cxinoj sciis ne nur fari fajron pere de sunlumo, sed ankaux akiri akvon pere de la luno. Ili frotis bronzan spegulon aux konkon gxis varmigxo kaj metis gxin sub la lunon, poste aperis akveroj sur la spegulo aux konko. Krome, ili sciis ankaux ke lunfazoj havas evidentan influon sur la akvaj kreskajxoj, kaj dum plenluno la konkuloj estas karnoricxaj. La antikvaj cxinaj filozofoj formis teorion pri jin kaj jang gxuste en observo kaj pripenso de la universo. La tiel nomata jang estas la flanko rigardanta al la suno, dum jin montras la flankon kun dorso al la suno. Poste pensuloj klarigis la naturajn kaj sociajn fenomenojn per tiu koncepto kaj konkludis, ke la tuta universo entenas la du flankojn, t.e. jin kaj jang, kiuj estas entenataj unu en la alia. Laux tiu teorio la cxielo estas jang, dum la tero jin, la suno jang kaj la luno jin, la fajro jang kaj la akvo jin. Tiurilate oni konkludis, ke la suno estas origino de jang, dum la luno tiu de jin.

La plej bona atesto pri tio, ke la luno estas origino de jin, estas la rilato inter fluso kaj la luno. Cxe la rivero Qiantang, kiu fluas en la Orientan Cxinan Maron, okazas impona tajdo la 18-an de la oka monato cxiujare laux lun-kalendaro. Wang Chong, kiu vivis en la unua jarcento, diris: "La tajdo strikte rilatas al lunfazoj." Li opiniis, ke la grandiozeco de la tajdo cxe la rivero Qiantang havas rilaton ne nur kun la luno, sed ankaux kun la topografio, cxar tie la enmarigxo estas mallargxa kaj fundo malprofunda, tial cxe la mara fluso la akvo levigxas alten kaj kuras furioze.

Ankaux la luna eklipso estas teruro por antikvaj cxinoj. Ili opiniis, ke tio montras, ke la cxiela hundo mangxas la lunon. Antaux 2 200 jaroj en Cxinio aperis astronomia verko Zhou Bi Suan Jing, kiu ne nur per la teoremo de Pitagoro kalkulas la diametron de la suno kaj la distancon inter la tero kaj la suno, sed ankaux montras, ke la luno fakte ne lumas. En gxi legigxas la vortoj: "La suno prilumas la lunon, pro tio ankaux la luno lumas." Sciencisto de la Orienta Han-dinastio Zhang Heng (78-139) bone montris la kauxzon de luna eklipso: La lunlumo estas kauxzita de la suna prilumado, tial kiam la tero estas inter la suno kaj luno, gxi do sxirmas la sunlumon kaj okazas luna eklipso.

Koncerne la ombrojn en la luno, laux cxinaj mitoj, tio estas osmantarbo (Osmanthus) kaj jada leporo. Poste oni opiniis, ke tio estas tera ombro. Estis ankaux la tria diro: La ombroj estas kauxzitaj de la sunlumo, kiam gxi prilumas la konveksajn lokojn.

STELOJ

Jam antaux tre longe cxinoj konis la Polusan Stelon. Antaux 2 500 jaroj, kiam Konfuceo pritraktis regadon, li diris: "Se oni regas morale, oni, simile al la Polusa Stelo, estas cxirkauxita de aliaj steloj." Li komparis la regadon per situo de la Polusa Stelo, kiu estas meze de la steloj, kaj klarigis, ke la popolo subtenas nur la moralan reganton. Tiam la cxinoj opiniis, ke la Polusa Stelo, kiu situas meze de la cxielo, estas senmova.

De la 5-a gxis la 12-a jc. tia kono estis iom post iom neglektata. Shen Kuo (1031-1095), sciencisto de la Norda Song-dinastio, faris observadon al la Polusa Stelo per longa tubo, sed post momento li trovis, ke la stelo movigxis ekster la tubon. Kiom longe do la Polusa Stelo estas for de la mezo de la cxielo? Pri tio oni havis malsamajn notojn de la observado: En 100 p.K. oni trovis, ke tio estas 0?, en 502 ? 1.6?, en 730 ? 2.5?, en 1074 ? 3.9? kaj en 1144 ? 4.2?. Moderna astronomio montras, ke la terglobo ne estas ronda, pro malekvilibro de la altiraj fortoj far la suno, luno kaj aliaj planedoj al la terglobo; en la homaj okuloj la situo de la Polusa Stelo sencxese movigxas, pro tio oni povas diri, ke la observoj de antikvaj cxinoj estas fundamente korektaj, kio donis valorajn datenojn al la moderna astronomio en la observado.

Pro la teorio pri unueco de la cxielo kaj homaro, antikvaj cxinoj rigardis la Polusan Stelon cxiela imperiestro kaj la 7 stelojn de la Granda Ursino liaj cxaroj. Ili diris, ke la cxiela imperiestro inspektas la cxielon veturante per la cxaroj kaj ankaux regas la kvar sezonojn de la homa mondo.

Venuso, Jupitero, Merkuro, Marso kaj Saturno estis multe atentataj de la antikvaj cxinoj. Ili trovis, ke tiuj kvin planedoj movigxas en la direkto kontraux la astra rivoluo kaj proksimigxas ne nur tiuj planedoj al la suno, sed ankaux ili mem en la certa tempo proksimigxas unu al alia.

En Cxinio alfa-stelo de Kareno estas nomata ankaux Stelo de Maljunuloj. Gxi estas malfacile videbla en multaj lokoj. La antikvaj cxinoj opiniis, ke apero de alfa-stelo de Kareno montras la tutmondan pacon, kaj pro tio ili pregxis al gxi por longa vivo kaj felicxo.

La antikvaj cxinoj malsxatis la kometojn, opiniante, ke ili estas kauxzitaj de la sxtata hxaoso, tial la astronomiaj oficistoj cxiam donis grandan atenton al observado kaj registrado de kometoj. Ili neniam preteratentis la Halejan Kometon, kiu estas vidata post cxiu 76-a jaro. De la jaro 613 a.K. gxis la komenco de la 20-a jc. cxinoj faris 31 notojn pri la Haleja Kometo. En la 70-aj jaroj de la kuranta jarcento en Hunan-provinco oni elterigis silkan libron pri kometoj eldonitan en la periodo Militantaj Regnoj. En gxi estas 29 bildoj de kometoj, kun 1-4 vostoj. Evidente, tio ne estas farita de unu generacio da astronomoj. Cxinaj arkeologoj plurfoje trovis en ruinoj de Shang-dinastio kaj Zhou-dinastio (11-a jc. - 256 a.K.) armilojn kaj ritilojn el meteorfero.