Gxi estas suficxe alta por la sanaj homoj, kaj surgrimpi gxin estas neimageble por paralizitoj. Cxi-jare en aprilo, cx. 800 iamaj paralizuloj, kiuj resanigxis dank' al la tradicia cxina medicino, aligxis al la "Internacia Tago de Taishan-Grimpado". Ili venis el Usono, Japanio, Taiwan kaj iuj aliaj lokoj de Cxinio. Inter ili trovigxis 90-jara maljunulino kaj 20-jara junulo. Sen rulsegxo kaj bastono ili brave surgrimpis la monton.
La grimpadon arangxis Kultur-intersxangxa Societo de Cxinaj Maljunuloj kaj Siwei-Kompanio de Shandong. Jam 3-foje okazis la Internacia Tago de Taishan-Grimpado, kiun partoprenis cx. 3?000 iamaj paralizuloj.