Heroo de provflugigo de aviadilo

LI ne atendis, ke li farigxos heroo. En 1967 li, junulo el kamparo de Hunan-provinco, aligxis al armeo. Cxe la adiauxo lia patro donis al li unu juanon kaj diris:

"Mia kara, ne forgesu la kamparanojn. Kion ajn vi faros, estu firmvola."

30 jaroj pasis, la vorto farigxis maksimo por Zou Yanling. Vizagxe al malfaciloj Zou estas firma.

PROVFLUGIGO DE CxINA AVIADILO

En 1987 Zou Yanling, kiu respondecis pri kontrolo de aviada tekniko, forlasis la laboron fruktodonan kaj elektis vojon plenan de dangxeroj kaj defioj. Li farigxis provisto-piloto de la Shaanxi-a Aviadila Kompanio.

Pri tio li diris: "Antauxlonge mi jam volis farigxi provisto-piloto de cxina aviadilo. Mi flugis 20 jarojn per aviadiloj de 8 tipoj, tamen neniu el ili estis farita de Cxinio. Mi informigxis, ke sxargxaviadilo Yun-8 estas la plej granda cxina sxargxaviadilo, sed sen provo oni ne povas transdoni gxin al uzado. Tial mi volas provi."

La sxargxaviadilo Yun-8 C estas esplorita de kelkgeneraciaj ingxenieroj. Por perfektigi, pli frue funkciigi kaj enmerkatigi gxin, oni devas fari provadon de serioj da malfacilaj disciplinoj laux cxinaj aviadaj normoj kaj akiri kvalifikigxan ateston de la Cxina Civila Aviada Administracio.

"Provo de stauxla povo" estas nepre plenumenda malfacila disciplino. Gxi konsistas el tri punktoj: povoj de stauxlo cxe malgranda tonelaro, granda tonelaro kaj plensxargxo. Pro tio la kompanio dungis faman piloton el fremdlanda aviada kompanio. Li jam provflugis 50 mil horojn. Li sukcese plenumis la disciplinon "stauxlo cxe malgranda tonelaro". Lia flugtekniko vekis admiron de cxinaj pilotoj. Tamen, kiam oni petis lin dauxre provi aliajn du disciplinojn, li rifuzis. Li diris, ke Cxinio ne havas kondicxon provi la malfacilajn disciplinojn, kaj foriris kun granda sumo da mono.

Cxe la foriro li diris al Zou Yanling, ke liaj du kolegoj mortis en provo de tia disciplino. Kiel provisto-piloto, oni devas firme rifuzi, se oni ne havas certecon.

Sed en kunveno de la kompanio Zou Yanling petis: "Ni devas mem provi nian aviadilon. Se alilandanoj kuragxas flugi, ankaux ni kuragxas; se ili rifuzas flugi, sed ni ne."

"Stauxlo cxe granda tonelaro" certe estas dangxera. Se maltrafo okazas, la aviadilo falos kiel bombo.

Kun maltrankvilo projektistoj plurfoje demandis: "S-ro Zou, kiom certa vi estas?" Zou Yanling respondis: "60%. Tio suficxas."

En tiuj antauxprovaj tagoj li kaj projektistoj kune analizis teorion pri stauxlo, sercxis ecx malgrandajn diferencojn de cxiuj provoj pri stauxlo cxe alilandaj aviadiloj kaj pensis pri eventuala dangxero.

En la cxielo 6?000 metrojn alta Zou Yanling veturigis sxargxaviadilon Yun-8 C, kiu pezas je 61 tunoj, sur la flugkampo staris fajroauxtoj kaj ambulancoj, oni atendis.

Li sukcese finis provojn pri stauxlo cxe patrolado kaj ekflugo, kaj ekprovis stauxlon cxe surterigxo, kiu estas plej malfacila. La surterigxa aparato jam lokigxis kaj la planeoj turnigxis al 35?. Zou Yanling atentigis la aviadistan grupon: la aviadilo ekmalrapidis.

Kiam la rapido atingis 170 km cxiuhore, la aviadilo ektremis. La rapido jam estis cxe provfluga limo por samspeca aviadilo de alia lando. Tamen Zou Yanling rimarkis, ke la aviadilo povas esti pli malrapida. En forta tremo la aviadilo plimalrapidis, dum dangxero kreskis. Kiam la rapido estis 159 km cxiuhore, la aviadilo eniris en la limon de rapid-perdo. Tiam kun kapo tuj malsupren la aviadilo sin turnis maldekstren kaj estis falanta. Se en 12 sekundoj oni ne povas sxangxi tion, estos fatalo. Zou Yanling, retenante la spiradon, rapide premis la stirstangon kaj akcelilon, kaj la aviadilo denove flugis stabile.

PROVFLUGIGO BEZONAS TEKNIKON

Zou Yanling scias, ke krom alta tekniko, elstara provisto-piloto devas posedi ankaux fundamentan teorion, ne nur respondecon por sekuro de aviadilo, sed ankaux spiriton defii altteknikon. Pro tio li sencxese studas. Lia studemo ne nur vekis admiron de cxinaj teknikistoj, sed ankaux estimon de alilandaj pilotoj.

Foje Zou Yanling laux sia propra sperto elmetis originalan argumenton. La rezulto de provflugigo estis tute sama kiel cxe la argumento.

Por klare koni iun movon, Zou Yanling modeste lernis de la supre menciita alilanda piloto. Lia studemo emociis tiun piloton. Post kelkaj jaroj, kiam la piloto refoje vizitis Cxinion, li eksciis, ke Zou Yanling jam refoje provis cxiujn disciplinojn, kiujn li jam provis en Cxinio, kaj korektis 3 el liaj 5 konkludoj.

"S-ro Zou, vi estas tre kapabla, mi volas amikigxi kun vi!" li diris kun starigita dikfingro.

DEFII "HALTIGON EN LA AERO"

"Haltigo kaj restartigo de motoro en la aero" estas plej dangxera disciplino. La proceso estas: kiam la aviadilo flugas en la aero, oni haltigas unu motoron kaj restartigas gxin post 3 minutoj. Oni nomas tiun disciplinon "tabuo de flugado". Iu cxina provisto mortis en provado de tiu disciplino.

Tamen Zou Yanling volis provi. Tiun tagon, post kiam verda signal-lumo brilis en la aero, la aviadilo de Zou Yanling ekflugis. Kiam gxi atingis lokon 4?000 metrojn altan, li ordonis haltigi la motoron, la masxinisto haltigis la dekstran motoron n-ro 4, kaj la aviadilo dauxre flugis per la aliaj 3 motoroj.

La motoro devas halti por 3 minutoj kaj refoje starti post kompleta malvarmigxo. Se oni malsukcesus restartigi la motoron n-ro 4, gxi produktus 2?000-6?000 kg. da negativa tirforto, tiam la aviadilo estus en stato de "ventmuelado" kaj falus spirale. Tio estas tre dangxera. 3 malfacilaj minutoj pasis, Zou Yanling ordonis: "Startigu", kaj 4 aviadistoj finis 21 movojn en dekkelkaj sekundoj. Auxdigxis bruego, kaj la starto sukcesis!