Disvolvi marajn produktojn

Inter la Flava Maro kaj Bohai-maro situas Changdao-gubernio, kiu konsistas el 32 insuloj, kun mara areo de 8?00 km?kaj marbordoj longaj je 146 km. Changdao havas kontinentan klimaton de musona orienta Azio. Influate de la maroj, gxi estas varmeta en vintro kaj malvarmeta en somero. Pro sia speciala mara klimato gxi ricxas je maraj produktoj. Estas 200 specoj de konkuloj kaj algoj, inter kiuj pekteno, halioto (Haliotis gigantea), ekino kaj holoturio famas en kaj ekster Cxinio. Cxirkaux la insularo estas nepra vojo de 100 specoj da fisxoj. La loko abundas je 30 specoj da fisxoj kun ekonomia valoro kaj ankaux estas eksporta bazo de cxinaj maraj produktoj.

Por sin ricxigi, la insulanoj bredas marajn produktojn, komence laminarion kaj nun ankaux pektenojn kaj haliotojn. La insulanoj disvolvas marajn kreskajxojn kaj medikamentojn. Nun ili sukcese elfaris 30 specojn el 5 serioj da medikamentoj kaj sanprotektaj mangxajxoj kun holoturio, pekteno kaj algoj kiel cxefaj materialoj.