Mia vizito al Ningxia

LA mongola kavalerio iam arogante galopis tra la Euxrop-Azia Kontinento, kaj imponis gxia reganto Gxingis-Hxano (1162-1227). Tamen li neniel antauxsciis, ke li falos en batalo kontraux la regno Okcidenta Xia (1038-1227). La mongola kavalerio renkontis obstinan rezistadon. Lauxdire, antaux sia morto li ordonis detrui la tombejojn de la estroj de la regno, cxar li pensis, ke gxuste tiu peco da tero kulturis sian bravan popolon.

700 jaroj pasis. Pro la ekspedicio de Gxingis-Hxano ne troveblas la antikva Dangsxjang-nacio, kiu vivis en Okcidenta Xia. Malaperis ankaux la regno. Tien venis araboj kaj persoj, kiuj kredas je islamismo. Tio estas Ningxia, la plej granda huj-a logxloko en Cxinio. En 1958 gxi igxis unu el la kvin naciminoritataj auxtonomaj regionoj de Cxinio ? Ningxia-a Huj-nacia Auxtonoma Regiono.

Ningxia signifas "pacigi Okcidentan Xia". Gxi en nordokcidenta Cxinio areas 66.4 milojn da kvadrataj kilometroj kaj havas 5.3 milionojn da logxantoj. La popoldiro "la Flava Rivero ricxigas Ningxia" montras la veron ? cxiujare en majo kaj junio la Flava Rivero akvumas la mezan kaj nordan partojn de Ningxia, kie do videblas verdaj rizkampoj; sed la sudan montan regionon ne trafluas la rivero kaj tie la grenplantoj dependas nur de pluvo. Tiel en la suda regiono multaj kamparanoj fosis akvorezervejon, kiu ecx farigxis kriterio de ricxeco de la familio. Antauxe, la gepatroj de la fiancxino nepre demandis pri la fiancxa familio antaux ol decidi edzinigon: "Kiom da akvorezervejoj la familio havas?"

NOVTIPA VILAGxO

Rapide disvolvigxas la ekonomio en orientaj cxemaraj regionoj de Cxinio. La registaro ellaboris novan politikon por disvolvo de ekonomio en okcidenta Cxinio. Tio donas favoron al la suda montregiono de Ningxia. Huaxi-vilagxo de Jiangsu-provinco estas tre ricxa. En 1995 gxi decidis helpi kamparanojn en suda Ningxia. Gxi ne simple donacis monon, sed konstruis novan vilagxon sur 1?300 hektaroj da dezerta tero en Zhenbeipu en antauxurbo de Yinchuan, cxefurbo de Ningxia. Gxi ankaux sendis spertajn administrantojn helpi lokajn gvidantojn. Gxi deziras, ke montanoj translogxigxu en la novan vilagxon kaj vivu el sia diligenta laboro sed ne plu el subvencio de la sxtato.

Huaxi-vilagxo sukcesis pro siaj vilagxaj entreprenoj. Antaux 3 jaroj Guo Zhenjia, montvilagxano en suda Ningxia, neniel pensis, ke li havos rilaton kun Huaxi. Li ne estas tre kuragxa, tamen li kredas la gvidantojn, kiuj konsilis al li translogxigxi al la nova vilagxo. "Kial ne?" tiam li pensis.

En lia nova domo mi vidis preskaux cxian posedajxon por ordinara cxina familio: tabloj, segxoj, sofoj, vestosxranko, novtipa televidilo kaj ecx telefono. Li diris al mi, ke tiumonate li pagis 80 juanojn por telefonado, tia sumo estas suficxe granda ecx por telefonado de familio en Pekino. Cxiujare li enspezas preskaux 10?000 juanojn, kaj antauxe nur kelkcent. La granda sxangxigxo estas kvazaux songxo por li. De tempo al tempo li invitas siajn parencojn, kiuj ankoraux logxas en la monto. Ili tre envias la novan domon de lia novedzigxinta filo. Guo estis unu el tiuj, kiuj la unuaj ekspluatis 400 hektarojn el la 1?300 hektaroj da dezerta tero por kulturi grenon, kaj ili ricevis favoron: senimposta kulturado en la unuaj tri jaroj kaj mondonaco de la registaro por konstrui logxdomon. Gxis nun al la nova vilagxo venis 1?000 familioj kun 6?000 homoj el la malricxa regiono. Laux la aspekto de la domoj oni povas vidi, kiom longe la mastro vivis tie. Etendigxas la kanalo por konduki akvon el la Flava Rivero, kaj plimultigxos tiaj vilagxanoj, kia Guo Zhenjia.

PROSPERA BAZARO

Geografie Ningxia estas ferma, tamen eble dank' al la spertaj huj-aj komercistoj, tie aperis kelkaj distribuaj centroj de varoj. En Tongxin-gubernio en malricxa suda regiono, 80% de la logxantoj estas huj-oj. De la lastaj jaroj ili komercas per nostokoj. Iliaj nostokoj bone vendigxas en suda Cxinio, precipe en Guangdong-provinco. Fakte nostoko ne multe trovigxas en Tongxin, tamen la huj-oj kolektas gxin cxe la najbaraj lokoj kaj formis en Tongxin grandan merkaton. Tial multaj Guangdong-aj komercistoj bone konas Tongxin, sed eble ne scias, kie estas la cxefurbo de Ningxia.

Estas ankaux prosperaj bazaroj en Ningxia, ekz. tiu de licio en Zhongning, tiu de ligno kaj glicirizo en Wuzhong kaj tiu de felo en Zhongwei. Interese, en la bazaroj ne auxdigxas vocxo de marcxandantoj. En Jiugongli de Wuzhong mi vizitis bazaron, kie oni komercas nur per gestoj similaj al tiuj de makleristoj en akcia borso, la aliaj tute ne komprenas tion. Iliaj gestoj estas nevideblaj ? ili premas manon unu al la alia sub basko aux en manumo. Cxiu devas fari la "manan interkonsenton". Tio estas antikva kaj tre interesa maniero. La sumon de imposto decidas respektata maljunulo, kiu konservas karakteron de antikvaj kapabluloj. Multaj el tiuj komercistoj kulturas teron kaj bredas brutojn, kaj en libera tempo ili venas al la bazaro.

PLI BELA ESTONTECO

La Flava Rivero favoras Ningxia, kiun envias la provincoj, kie mankas akvo. Tamen pro la geografia situo Ningxia de antikve estas regiono de agrikulturo kaj brutobredado. Kompare kun la cxemaraj regionoj, gxia industria ekonomio ne estas prospera. Mao Rubai, nova estro de la Ningxia-a Huj-nacia Auxtonoma Regiono, estas tamen tre optimisma. Li diris al ni: "La ekonomio de Ningxia kreskos je 10%." Versxajne li ecx estas iom singarda, kial do li tiel fidas la estontecon?

Ni rigardu laboron de Ningxia-anoj en la pasintaj 40 jaroj: la konstruo cxerpi akvon de la Flava Rivero per multaj pumpiloj ekfunkcias ankaux en la suda regiono; oni uzas elektron ecx en malricxaj montvilagxoj; telekomunikaj instalajxoj funkcias cxie en Ningxia; la sukcesa transformado de dezerto en Shapotou estas tre utila por konstruado de sxoseo en dezerto de Xinjiang ? dezerto estas anstatauxata de verdejo, tiuj pecoj de dezerto ecx igxis turisma loko; en la eksperimenta kampo oni aplikas avangardan teknikon: poguta kaj sxpruca irigacio; nova elektrizita fervojo kaj konstruota auxtovojo interkomunikigos Ningxia kaj la cxemarajn regionojn? Facila trafiko, suficxa elektrolivero, multa rezervokvanto de karbo, petrolo kaj natura gaso, nemultekosta laborforto, cxio cxi estas tre grava por la industria disvolvigxo. Gxuste pro tio Mao Rubai invitas nin reviziti Ningxia post kvin jaroj, cxar li kredas, ke Ningxia faros miraklon.