Tabuoj en la cxina lingvo

LA vorto tabuo devenis el Tongo-regxlando situanta en Polinezio. Kiam la brita navigisto James Cook vizitis la landon en 1777, li trovis, ke tie ekzistas multaj strangaj fenomenoj, ekz., iuj objektoj estas destinitaj nur por la altranguloj, sed ne por la ordinaraj homoj, aux nur por iaj specifaj celoj kaj ne por la gxeneralaj. La tieaj logxantoj nomas tiajn fenomenojn "tabuo". Poste, la vorto "tabuo" disvastigxis tra la mondo.

Fakte, en la lingva kampo, tabuo ja ekzistas preskaux en cxiuj etnoj. En Cxinio la lingva tabuo jam ekzistis tre longan tempon.

La antikvaj cxinoj kredis, ke cxiu homo havas sian propran spiriton kaj personaj nomoj estas kunligitaj kun la spirito de la koncerna persono. Do, ankaux nomoj, kiuj fakte estas nur signoj de personoj por faciligi la socian interkomunikadon, farigxis kodo de la homa spirito. Kaj ankaux la cxinoj havis la supersticxon, ke la demonoj emas forpreni la homan spiriton por ia celo. Por ili necesas nur voki la nomon de iu homo, kaj se respondos la vokito, lian spiriton tuj forprenos la demono. La cxina verkisto Lusin skribis, ke dum lia infaneco lia vartistino avertis lin, ke kiam li nokte piediros en sovagxejo, li neniam returnu sian kapon nek respondu, se iu vokos lian nomon, alie lia spirito perdigxos.

La antikvaj cxinoj havis ankaux tian supersticxon, ke oni povas fari damagxon al iu per jena metodo: skribi lian nomon kune kun lia naskigxdato sur papero kaj trapiki la paperon per trancxilo aux najlo, kaj tiamaniere la damagxitan homon certe trafos malfelicxo.

En la antikva Cxinio imperiestro gxuis grandan privilegion, lia persona nomo estis plej sankta kaj netusxebla. Por eviti gxin, oni ecx devis sxangxi la nomon de forpasinta vaste konata poeto. Kaj la antauxlonge fiksita geografia nomo estis sxangxita nur pro tio, ke gxi portis la saman aux ecx samsonan vorton kiel la nomo de imperiestro. Cxar imperiestro estis simbolo de sxtato, tia tabuo estis nomata "sxtata tabuo". La plej terura afero, kiu rilatis al la sxtata tabuo, okazis en la periodo de imperiestro Yongzheng de Qing-dinastio (1644-1911). Iu sxtatoficisto, kiu respondecis pri provinca ekzameno, prezentis ekzamenan temon el kvar cxinaj ideogramoj. Hazarde, du el la kvar ideogramoj estis tute samaj kiel la senkapigitaj ideogramoj "yong" kaj "zheng", kiuj formis la titolon de la imperiestro. Kompreneble, la imperiestro furiozigxis, opiniante ke tiu sxtatoficisto malbenis lin, ke li estu senkapigita. Li ordonis ke la sxtatoficisto estu enkarcerigita kaj kondamnita al morto.

Tiaj teruraj aferoj multfoje okazis. Rezulte la antikvaj sxtatoficistoj kaj verkistoj cxiam timis dum sia skribado kaj tre singardeme elektis tauxgajn esprimojn, por ke la esprimoj el iliaj skribajxoj ne ofendu la kapricajn kaj suspektemajn imperiestrojn nek kauxzu mortpunon. Tamen estis mala ekzemplo: la imperiestro Pingdi de Han-dinastio (206 a.K. - 200 p.K.) havis la originan nomon Jizi. Cxar "ji" signifas grenventumilon, vaste uzatan de la tutlanda logxantaro, estis neeble malpermesi la uzadon de tiu vorto landskale, sekve, tiu imperiestro sxangxis sian nomon en alian malofte uzatan vorton. Sed tia okazajxo estis tre malofta en la cxina historio.

En la cxina lingvo samsonaj vortoj tre abundas, kaj trovigxas interesaj ekzemploj de tabuoj en diversaj fakoj. Ekzemple, por la sxipistoj kaj fisxkaptistoj la vortoj, kiuj sonas "fan" kaj "chen", estis tute malpermesitaj, cxar la antauxa havas la signifon "renversigxi" kaj la lasta la signifon "droni", memkompreneble, la renversigxo aux drono de sxipo estas terura afero por tiuj, kiuj perlaboras panon sur sxipo. Estas menciinde, ke la nomo "kuai" signifanta mangxbastonetojn, kiujn cxiu cxino uzas por mangxado, estis kreita de la sxipistoj por anstatauxigi la originan nomon "zhu", cxar gxia samsona vorto havas la sencon "cxesi". Al la sxipistoj la vorto "cxesi" estas malagrabla, do ili forigis la originan kaj preferis la vorton "kuai", cxar tiu vorto sonas same kiel la vorto "rapidi". Signifoplene estas, ke la vorto "kuai" ne farigxis sxipista jxargono, sed disvastigxis kiel cxiutaga esprimo de la tuta logxantaro, eble pro tio ke la vorto "kuai" sonas pli lauxte kaj klare kaj placxas al la oreloj kaj ankaux gxia samsona vorto "rapidi" allogas cxiujn.

Por la teatra trupo, kiu estis organizita de individua aktoro en la pasinteco, cxiu vorto, kiu sonas kiel "san", estis tute malpermesita, cxar alia vorto, kiu havas la saman sonon, signifas "disigxon", kaj por la teatra trupo, disgrupigxo ja estas fatala. Interese estas, ke la cxina ekvivalento de la vorto "ombrelo" estas "san", kiu hazarde sonas kiel la vorto "disigxo", do oni devis gxin eviti kaj gxin anstatauxigis per la esprimo "pluv-sxirmilo". Same interese estas, ke la vorto "pluv-sxirmilo" estis ne nur uzata de la teatra trupo, sed ankaux aplikata en la Guangdong-a dialekto kaj validas ankaux hodiaux.

Por la homoj, morto estas la plej evitinda sed samtempe neevitebla afero. Do, same kiel en diversaj lingvoj, en la cxina la plej ofte tabua vorto estas "morti". Laux esplorado de fakuloj, trovigxis pli ol 40 vortoj por esprimi la signifon de morto en la antikva Cxinio. La unua kaj plej grava estas "beng", kies senco estas "krevi", kaj tiu vorto estis uzata ekskluzive por la morto de imperiestroj. Gxenerale, por eviti la vorton "morti", oni uzas la esprimojn "forlasi la mondon", "eterne dormi", "ne plu ekzisti" k.c.

Aliaj plej evitindaj vortoj rilatas al sekso kaj ekskrementado.

Jam en iu klasika verkaro kompilita en la epoko antaux Kristo estas aserto ke trinkado, mangxado kaj seksa agado ja estas gravaj instinktoj de homoj. Tio signifas, ke tiuj agadoj estas tute naturaj kaj la esprimoj pri ili ne estas tabuindaj. Sed oni ankoraux tabuis la vorton koncerne sekson kaj ekskrementadon kaj anstatauxigis ilin per diversaj esprimoj. Ekz., por sekskunigxo oni havis la strangan kunmetitan vorton "yun-yu". "Yun" signifas nubon kaj "yu" pluvon. La kunmetajxo venis el historia anekdoto: la regxo de regno Chu (722-481 a.K.) en sia songxo sekse kunigxis kun iu feino, kiu diris, ke sxi estas nubo cxe tagigxo kaj farigxas pluvo post vesperigxo. Sekve oni ekhavis la kunmetitan vorton "nubo-pluvo" por euxfemisme esprimi la seksan agadon. Aliaj vortoj tiurilate estas iom delikataj: "kune enlitigxi", "kune encxambrigxi" kaj "encxambra afero".

La malpermesitaj vortoj koncerne virinajn fiziologiajn fenomenojn estas pli multaj ol tiuj koncerne la virajn. La monatajxo de virinoj estas malpermesita en la parola aux skriba lingvo. Oni anstatauxigis gxin per "monata okazajxo" aux "monata informo" k.s. Ecx la modernaj cxinaj virinoj emas paroli pri sia monatajxo per jenaj esprimoj: "Al mi venis la regula libertempo" (cxar virinoj rajtas ripozi dum la tagoj de menstruo) aux "nun mi malfelicxigxis". Kaj en la pasinteco, kiam virinoj gravedigxis, oni gxentile diris, ke "sxi havas felicxon" aux "sxi patrinigxos".

La cxina ekvivalento de la vorto "necesejo" estas "cesuo". Kiam oni bezonas urini aux feki, oni ofte diras, ke li volas iri al "cesuo". Trovigxas ankaux iom stranga esprimo "malligi la manojn". Lauxdire, en la antikva Cxinio oni nepre kunligis la manojn de krimuloj per sxnuro, kaj kiam la krimulo bezonis iri al necesejo, li devis peti la gardiston malligi liajn manojn. Poste tiu esprimo popularigxis kaj estis gxenerale uzata gxis nun.

La tabuoj en la cxina lingvo estas vere sennombraj. Estas neeble mencii cxiujn cxi tie. Do, mi estas devigita kun bedauxro kontribui tiun cxi mallongan artikolon al niaj legantoj.