Vestoj de tibet-naciaj kangba-oj

Fotoj de LIU SIGONG

Karaj legantoj, ekde tiu cxi numero nia revuo havas novan rubrikon "Vestoj de Cxinaj Nacioj".

La vestoj de cxinaj nacioj brilas ne nur pro sia longa historio, kiu konsistigas gravan parton de la tradicia kulturo de la cxina nacio, sed ankaux pro tio, ke ili montras la kreivon kaj sagxon de la 56 cxinaj nacioj. Do, pere de la cxinaj vestoj oni povas koni la historion kaj kulturon de la cxinaj nacioj en diversaj lokoj, en malsamaj periodoj. Gxuste pro tio ni starigis tiun novan rubrikon, en kiu ni prezentos vestojn distingigxajn per trajtoj naciaj kaj lokaj, morojn, estetikon kaj vivon de la rilataj nacioj. Ni esperas, ke la rubriko servos al niaj legantoj kiel fenestro por koni la kulturon kaj socian vivon de la cxinaj nacioj.

Cxi tie ni prezentas la vestojn de tibet-naciaj kangba-oj. La tibet-nacianoj vivas plejparte en la Tibeta Auxtonoma Regiono en okcidenta Cxinio kaj parte en Qinghai, Yunnan kaj aliaj regionoj. La tibet-naciaj kangba-oj logxas cxefe en la Garze-a Tibet-nacia Auxtonoma Subprovinco de Sichuan. Iliaj vestoj estas originalaj. Kangba-aj gejunuloj portas belan nacian robon kun brodita zono, precipe surkape ili havas plektajxojn el haroj kaj rugxaj silkaj fadenoj.