MALFACILA LIMIGO DE FUMDO

Regularo de limigo de fumado, publikigita de la centra registaro de Cxinio, ekvalidis la 1-an de majo, l997, kaj estis subtenata de la publiko kaj precipe de la nefumantoj. La regularo difinas, ke estas malpermesate fumi en cxiuj publikaj trafikiloj, ekz. trajnoj, subtrajnoj kaj auxtobusoj. La reklamoj de cigaredo estas malpermesataj ankaux en la vagonoj. La malobservantoj estos punitaj.

La regularo iagrade protektas la nefumantojn. En Cxinio estas cx. 300 milionoj da fumantoj, kiuj plejparte ne havas la memkonscion deteni sin de fumado en la publikaj lokoj.

La malbona sekvajxo de fumado estas evidenta. Statistiko montras, ke en Cxinio cxiujare mortas cx. 750 000 homoj pli-malpli pro fumado. La malsanoj rilataj kun fumado, kiaj apopleksio, kormalsano, pulma kancero kaj malsano en la spira kanalo, estas ja grava kauxzo de morto.

En la lastaj jaroj malpermesi fumadon al junuloj kaj geknaboj farigxis cxefa laboro de la registaro. Nun la laboro jam rikoltis ian sukceson. En 1996 Pekino komencis sanigan movadon por nuligi fumadon en 100 lernejoj, iniciatitan de Cxinio kaj la Monda San-Organizo. La movado jam envicigis 1 000 element- kaj mezlernejojn de Pekino inter la lernejoj sen fumantoj.

Nova raporto de la Monda San-Organizo montras, ke Cxinio estas la plej granda lando de tabaka produktado, la unua lando de tabaka komercado kun plej grandnombraj fumantoj. Limigi kaj redukti produktadon de tabako jam farigxis alia sxlosila punkto de tiu laboro en Cxinio. La cxina registaro alprenis 2 rimedojn cxi-flanke, t.e. en la gxenerala stato malpermesi reklamojn de cigaredoj kaj praktiki monopolon de vendo de tabakaj produktajxoj.

PARADIZO DE CENTJARULOJ

Tio estas gxardeno de longvivuloj, kie oni senpage kuracas cxinajn centjarulojn. Gxi, situanta cxe monto, havas 8 trietagxajn logxdomojn. Cxiufoje gxi povas akcepti 368 homojn. La domoj, interkomunikigxantaj per koridoroj kaj dekoraciitaj laux normo de luksaj hoteloj, elspiras naciajn trajtojn ekstere. Tie la maljunuloj povas promeni kaj gxui la proksimajn pejzagxojn. Cxe la domoj estas gxardeno, placo kaj teatro.

Gxi situas en amuzejo de la urbo Panyu, Guangdong-provinco.

S-ino Li Sushi estas 107-jara. Akompanate de sia 67-jara filino, sxi veturis tien de Shaanxi-provinco. En la gxardeno sxi vivis 3 monatojn kaj sxia korpopezo pliigxis je 4 kg. Tie vivas ankaux paro da maljunaj geedzoj de Zhejiang-provinco. Ili geedzigxis antaux 81 jaroj. Ili povas legi sen okulvitroj, havas bonan apetiton kaj sxatas fruktojn. Cxi-foje ili kunportis keston da orangxoj produktitaj en ilia hejmloko.

La vivo en la gxardeno estas sengxena kaj enhavoricxa. Iuj sxatas kanti, aliaj reciti budhismajn sutrojn, triaj gxui operojn kaj la ceteraj ludi kartojn kaj magxangon. Ili cxiuj havas sian kamaradon en la gxardeno.

Nutradisto de la gxardeno diris: "Cxe ni estas laboranto, kiu respondecas speciale pri acxeto de mangxajxoj. Cxi tie la gemaljunuloj prenas mangxajxojn 4-foje cxiutage. Matene ili prenas lakton kaj ovon. Je la 8-a kacxon kaj pastecxon. Por la tag- kaj vespermangxoj estas rizo aux farunajxo. Antaux kaj post mangxo estas fruktoj kaj aliaj sanprotektaj nutrajxoj."