Ankaux tie estas vidindajxoj

Teksto de PANG NAIYING
Fotoj de LIU SIGONG

KUN mirindaj montpintoj cxe siaj bordoj Lijiang-rivero aspektas kiel longa pentrajxo, cxe kies suda ekstremo situas la urbo Yangshuo (mi verkis koncernan artikolon "Strato de Alilandanoj" publikigitan en la 9-a numero, 1997). De Yangshuo ni sxipveturis norden al la urbeto Xingping. Kvankam proksima al Yangshuo, Xingping, sen kuriozajxejo, sen bufedejo, sen "strato de alilandanoj", kontrastas kun gxia movopleneco. Someran nokton, kiam turistoj en Yangshuo gxuas bieron kun akompano de kandela lumo kaj serenado gxis tagigxo, cxe la transa bordo Xingping-anoj dolcxe dormas, tamen ne cxiu estas tia: Sur la rivero ankoraux brilas lampo en la boato de fisxisto Liusi; en laborejo de dolcxa fritita rizajxo virino pistas rizon; profunde de kvieta strateto de tempo al tempo auxdigxas frapado de lignosxuoj sur sxtonplata vojsurfaco...

En la urbeto cxie kreskas bambuoj. Kiel etendigxanta vosto de pavo verdigas ne nur Lijiang-riveron, sed ankaux la sunon spegulitan en la rivero. Kiam la luno aperas, Liusi movas sian bambufloson por fisxkaptado. Sur la bambufloso pendas gaslampo, sub kiu staras vico da fisxagloj kun elstaranta ventro. Aspektante senspritaj, la fisxagloj fakte estas inteligentaj. Cxiufoje, kiam alnagxas fisxoj allogitaj de la lamplumo, la fisxagloj, cxe ordono de la mastro, tuj plongxas en la akvon por cxasi la fisxojn. Samtempe la fisxisto kaj krias por kuragxigi la fisxaglojn kaj skuas la bambufloson por timigi la fisxojn. Tiamaniere la fisxagloj kaptas ilin, donas la grandajn al la mastro kaj restigas la malgrandajn por si mem.

Dek du fisxagloj, du bambuflosoj, unu ligna boato kaj unu fera boato, cxio cxi tio garantias la vivon de la kvin familianoj de Liusi. Per la mono akirita en vendado de fisxoj ili konstruis malgrandan etagxdomon. La bambufloso ja estas hejmo de la fisxagloj. Tial ecx en ventopluva nokto, kiam ne eblas fisxkapti, Liusi dormas sur la bambufloso por akompani la fisxaglojn.

Fisxboata lampo, fisxagloj kaj simpla vivmaniero de fisxistoj vekis scivolemon de alilandanoj, kaj tial cxi tiuj gastis cxe Liusi. Antaux 20 jaroj, kiam li estis 16-jara, li komencis fisxkapti. Li estas silentema, tamen babilema menciante fisxaglojn. Li diris, ke la fisxagloj, kun palmo-piedoj kaj agla beko, estas pereontaj. Nuntempe oni ne plu fisxkaptas per ili, kaj ilia generpovo estas malalta. La fisxaglino demetas cxiuprintempe nur 7-10 ovojn. Anstataux senkapablaj fisxaglinoj kokinoj kovas iliajn ovojn, kaj nur 3-4% de la elkovitaj povas vivi. Gxenerale la vivdauxro de fisxaglo estas 20 jaroj. Inter la fisxagloj de Liusi la plej agxa estas 12-jara. Gxi povas kapti 5 kg da fisxoj cxiutage. La fisxagloj mangxas nur fisxojn. La por ili nedigesteblaj fisxostoj miksitaj kun ilia stomaka suko lauxdire estas utilaj por kuraci tiroidan malsanon.

La gastoj per videoregistratoro registris, kiel Liusi fisxkaptas, kiel lia filo vizitas lernejon, ecx kiel la tuta familio mangxas, babilas, iras al foiro kaj vendas fisxojn. La nomo Liusi signifas sesdek-kvar. La gastoj demandis, kial li tiel nomigxas. Li diris, ke li naskigxis en la jaro, kiam lia avo agxis 64 jarojn. La lokaj maljunuloj opinias, ke nur viro povas dauxrigi la generacion, kaj naskigxo de knabo estas gxojiga por la familio. Laux la loka moro, la avo nomas la nepon per sia agxo.

Kiam la knaboj elkreskas, ili nature fisxistigxas. La belaj montoj kaj kvieta rivero ebligas al ili esti for de furiozaj ondoj kaj kruela suno. Tial ili ne havas brunan hauxton nek fortikajn muskolojn kiel la maraj fisxistoj. Sed iam tiuj viroj remantaj cxiutage inter verdaj montoj volas montri sian virecon, ili do lauxte krias: "Uxu ? Uxej ?" La inter montoj sonanta krio ofte vekas respondon de alia fisxisto malantaux la monto.

Estis hazarde por mi viziti la laborejon de dolcxa fritita rizajxo de sinjorino L?. Tiun tagon la vazoj por peklita legomo antaux la domo interesis min. Dum mia aprecado la knabo, kiu sidante cxe la pordo ludis sxtonetojn, levis la kapon kaj demandis: "Cxu vi volas dolcxan frititan rizajxon? Mia patrino scipovas fari gxin. Bonvolu eniri." Li kondukis min en duon-subteran cxambron, kie regis malhelo. Vidigxis dika ligna pistilo. Gxia unu ekstremo estas fikse metita sur sxtonsxtipon kaj gxia alia ekstremo super sxtona pistujo. Kiam la mastrino piedpremis la fiksitan ekstremon de la pistilo, la alia ekstremo jen levis jen mallevis por pulvorigi la malsekigitajn gluecajn rizgrajnojn en la pistujo... Mi ekstaze spektis tion, gxis la knabo enmanigis al mi paketon da dolcxa fritita rizajxo kun diafana olepapero kiel pakumo, sur kiu estas cxinaj idogramoj "L?-familia Dolcxa Fritita Rizajxo". La kafkolora dolcxa rizajxo estas fragila kaj bonodora. La mastrino diris, ke la famon de dolcxa rizajxo de Xingping oni sxuldas al la praulo de la familio Feng, kiu origine faris la dolcxan rizajxon kaj heredigis la metiarton al la kvara generacio.

Fari dolcxan rizajxon estas lacige. Cxiutage ekde la 3-a frumatene sxi pistas 50 kg da rizo, fritas la pistitan rizfarunon en cxerizo-similajn bulojn kaj tegas la bulojn per fluidigita sukero. Kiam la Printempa Festo venas, ecx 75 kg da rizajxo ne povas kontentigi la bezonon de klientoj. Felicxe, tiam hejmenreveninte, sxin helpas la gefiloj, kiuj aux laboras aux lernas ekster la hejmloko.

Mi tranoktis cxe sxi kaj ni pri cxio babilis. Sxi akceptis min kiel sian familianon, do kiam mi helpis sxin pisti rizon aux ventumi rizfarunon, sxi ridetis anstataux haltigi min. Je mia foriro sxi donacis al mi 8 paketojn da dolcxa rizajxo: "Franjo, gustumu ankaux la gepatroj." Sxia sincera amikeco estis nerifuzebla. Kiel gxoja mia patro estus gxuante la dolcxan rizajxon, se li ankoraux vivus!

Kiam pluvis, cxie sur la strato sonis lignaj sxuoj. La sxuisto sxatas la sonon samkiel la malnovan kanton, kiu priskribas, ke luno levigxis super la stepon kaj junulo sopiris sian amatinon... La sento kaj lia juneco ambaux apartenis al la 50-aj jaroj. Nun grizigxis liaj haroj, pasis cxiuj sortosxangxoj, li solece vivas. Tamen anstataux paroli pri siaj travivajxoj li diris: La lignaj sxuoj havas historion de almenaux 1?500 jaroj. Pro varma vetero kaj ofta pluvo ni sudanoj deantikve sxatas porti sxuojn lignajn aux palmajn. Tiaj sxuoj, komfortaj kaj protektantaj kontraux piedmalsano, estas pli avantagxaj ol plastaj galosxoj aux babusxoj... Dirante li montris al mi paron da sxuoj el melia ligno kun belaj vejnoj. Kaj la reciproke sin frapantaj sxuoj klare kaj orelplacxe sonis. "Tian sonon vi ne auxdas en urbo, kie auxdigxas nur bruo de auxtoj. Tro brue," la maljunulo kapskuis.

Escepte de la tagoj, kiam li iras al kamparo por acxeti lignon, kutime li sidas en la cxefa cxambro fronte al la strato kaj faras absorbite lignajn sxuojn. "Fari lignajn sxuojn estas malfacile," li diris. Unue, oni segas la lignon en partojn oblongajn, poste laux planda mezuro fajlas la lignopartojn, poluras ilin kaj alnajlas al ili bendon... Li faras du parojn da sxuoj cxiutage, unu paro vendigxas por 10 juanoj. Lastjare venis amaso da knabinoj kaj acxetis unu-foje 30 parojn da sxuoj. Tiam la maljunulo pensis, ke estus pli bone, se li havus pli multajn helpantojn por fari sxuojn pli belaj kaj vendi ilin en grandaj urboj. Cxiujare studentoj el belartaj institutoj de grandaj urboj venas al Xingping por pentrado. Ili sxatas la cxiam malsekan Spiralo-monton kun natura spiralo; ili sxatas ankaux la malnovajn domojn kun blankaj muroj kaj nigraj tegoloj plene kovritaj de musko; tamen plej ofte ili pentras cxe la maljunulo, vidante lin pasxi en lignosxuoj tien kaj reen en la cxambro. Samtempe ili kune kun li auxskultas malnovajn kantojn. Ili rimarkis lian trankvilan vizagxesprimon. Malnova diktafono, malnova kanto, malnov-tipaj lignosxuoj konsistigas la tuton de lia maljuneco. Tamen li kontentas pri tio: "Se mi ne havos energion fari sxuojn, mi servos kiel barbiro." Tio kortusxis la junulojn. Ili sentis, ke la humoro de la maljunulo estas trankvila kiel Lijiang-rivero. Kiam ili faris pentrajxon, multe trankviligxis ankaux ilia humoro.