Desegnitaj homaj vizagxoj en pekina opero

de PANG NAIYING

POST 30-jara akvarelado de pejzagxoj li volis ankaux lerni ion alian. Iutage li hazarde desegnis homan vizagxon en pekina opero. Gxi estis vaste sxatata. Do, li absorbigxis en pentrado de homaj vizagxoj en pekina opero. Li estas Bai Longhua. Li diris, ke li nerimarkite ekamis pekinan operon. Lia patro estis sperta aprecanto de pekina opero. Pro tio, en sia infanagxo li estis ofte kondukita al teatro por spekti pekinan operon. Tiam cxiuj personoj sur la scenejo, cxu kuragxa rolo, cxu humura amuzisto, cxu nobela damo, estis por li idoloj; poste, kiam li okupis sin pri pentrado de homaj vizagxoj en pekina opero, tiuj figuroj viditaj de li en lia infanagxo reaperadis en lia kapo.

La brokataj kostumoj de surscenaj roloj estas brile pompaj. Dum pentrado s-ro Bai trovis, ke la koloroj de farboj ne povas rivali kun tiuj de silko. Pro tio dujare li faris bildojn el silko kaj tolo. Kvankam tio estis interesa por li, tamen li trovis tion pure metiarta. Do li komencis sian novan provadon: li uzis trancxileton kaj aliajn malmolajn ilojn anstataux penikon kaj faris pentrajxojn per farboj kun pulvoro, miksita kun akvo. Tiel la koloroj de liaj verkoj farigxis tre placxaj. En tiu maniero li desegnis aron da homaj vizagxoj en pekina opero.

Cxina teatra arto karakterizigxas per sxminkado. Laux difinitaj reguloj kaj normoj oni desegnas per farboj troigitajn bildojn sur la vizagxo de aktoroj. La koloroj kaj desegnajxoj montras lauxdon aux mallauxdon. El tio montrigxas la karakteroj kaj trajtoj de la roloj. Ekz., tiuj kun rugxa vizagxo plejparte estas lojalaj kaj bravaj, tiuj kun nigra ? honestaj kaj facilanimaj kaj tiuj kun blanka ? insidemaj kaj ruzaj. Sur la tempioj de imperiestro desegnigxas suno aux drako, sur la vizagxo de nubo-dio belas koloraj nuboj, kaj la nazo de amuzistoj estas blanke sxminkita...

Per la tradicia cxina liberstila pentrado kaj kontrasto kaj harmonio de koloroj s-ro Bai desegnis homajn vizagxojn en pekina opero kun ricxa esprimo. Lia verko "Elegio cxe Wujiang-rivero" montras la vizagxon de Xiang Yu (232-202 a.K.), fama generalo kuragxa, sed neruza, kiu malvenkis en batalo kontraux fortaj malamikoj kaj sin mortigis cxe Wujiang-rivero. La verko manifestas la doloron, malamon, malvolontecon kaj senpovecon de tiu tragedia heroo antaux la sinmortigo. Gxi estis premiita en la Internacia Ekspozicio de Orientaj Tucxpentrajxoj okazinta en Kanado kaj lauxdata de spektantoj kiel verko simila al okcidenta abstrakta artajxo.

Simile al la cxina liberstila pentrajxo, pekina opero prezentas personojn kun troigo kaj en libera stilo. Tial s-ro Bai komponis siajn verkojn per luksaj koloroj kaj en libera stilo por bone montri la malcedemon kaj justamon de la herooj.

Zhang Fei, heroo en la klasika cxina romano "Tri Regnoj", estis brava kaj flamigxema, tamen subtila. Kiam li funkciis kiel guberniestro, iu acxulo intencis perforti virinon, sed malsukcesis, do la acxulo misakuzis antaux li, ke la virino sxtelis liajn akvomelonojn. Rigardinte la virinon kun bebo en la brakoj kaj la tri grandajn akvomelonojn sur la tero, Zhang Fei komprenis, kio okazis. Li diris al la virino: "Portu tiujn tri akvomelonojn kaj ankaux vian bebon..." La verko "Zhang Fei pridemandas akvomelonojn" montras la humurecon kaj bonkorecon de Zhang Fei.

Li Kui, heroo en alia fama cxina klasika romano, estis honesta, bonkora kaj tre lerta en batalo. Sin alivestinte kiel Li Kui, iu fiulo iris en arbaron por prirabi pasantojn. Foje, Li Kui renkontis la falsan. Li surprizigxis kaj trovis tion ridinda. Do, li decidis mistifiki la falsan. La verko "Vera Li Kui kaj falsa Li Kui" prezentas tiun intrigon. La du similaj vizagxoj reciprokis la rigardon fiksan. Laux iliaj malsamaj mienoj ne estas malfacile distingi, kiu estas vera kaj kiu falsa.

Cxiuj verkoj de s-ro Bai naskigxis el rakontoj. Se li ne bone konus la intrigojn kaj rolojn, li ne kapablus fari tiujn verkojn kaj oni ne povus kompreni ilin.