La Red.
EBLE mi ne pravas, se mi diras, ke preskaux en cxiuj landoj la Esperanto-literaturo (libroj kaj revuoj) ne aperas en la ordinaraj librovendejoj, nek en la kioskoj. Mi konas nur malmultajn landojn.
Gxenerale ni konservas nian plej grandan trezoron en la sxranko de la kluboj, kie nur la esperantistoj povas vidi gxin.
Plurfoje okazis, ke iu amiko, kun kiu mi parolis pri Esperanto, poste diris al mi: "Kiam mi estis en librovendejo, mi demandis cxu ili havas Esperantajn librojn. Nea respondo. Poste mi demandis en aliaj librovendejoj. Nenie oni havas tion. Via ideo estas utopio. Esperanto jam mortis."
Tio estas nia kulpo. Ni suferas de kasxemo.
Imagu la kontrauxon: En cxiu urbo, kie estas Esperanto-organizajxoj, oni prezentas Esp-librojn al la vendejoj kaj iom da bona informmaterialo. Tio estus senfina tutmonda ekspozicio.
Ankaux ni povus peti kelkajn esperantistojn, kiuj abonas gravajn revuojn, doni kelkajn, ecx malnovajn ekzemplerojn por distribui al kioskoj kaj montri ilin inter la aliaj revuoj. Mi garantias, ke multaj personoj demandos, kiu lingvo estas tio. La vendisto devas havi informmaterialon kun adresoj kaj telefonnumeroj. Ni povas proponi senpagajn lecionojn al la vendisto.
La plej tauxgaj personoj por distribui tion al vendejoj kaj al kioskoj estas la novaj emeritoj. Ili havas multe pli da tempo ol la laborantoj kaj jam multe da vivsperto. Kaj fizike ili ankoraux estas fortaj.
Ni devas montri, ke ni ekzistas.
NI IRU DE KASxEMO AL MONTREMO!