Junaj volontuloj servas en la kamparo

de JIN SIYU

Volontuloj aktivas cxie tra la tuta mondo. Inter ili trovigxas ankaux junaj e-istoj. La Kampanjo Junaj Cxinaj Volontuloj komencigxis en 1993 kaj rapide evoluas. Laux nekompleta statistiko, la cxinaj junuloj partoprenis volontuladon je 72.4 milionoj da hom/fojoj, entute 3.1 miliardojn da horoj. Antaux nelonge, mi konatigxis kun altstatura junulo Jin Siyu, direktoro de la oficejo de la Cxina Juna-Volontula Asocio. Li multe konas kaj persone spertas la aktivadon de cxinaj volontuloj. Mi devas diri, ke por la kampanjo li estas kaj talenta organizanto kaj entuziasma praktikanto. Jen lia artikolo temanta pri laboro de junaj urbaj volontuloj, kiuj servis en kamparo cxefe por plibonigi la tieajn edukadon, teknikon kaj publikan sanon.

Yu Tao

INSTRUI KAMPARAJN INFANOJN

Kiam Zhang Yanhong kaj aliaj kvar volontuloj adiauxis Jingle-gubernion de Shanxi-provinco, kie ili laboris en elementa lernejo, ili spertis tre kortusxan momenton ? centoj da montvilagxaj infanoj kun larmoj en la okuloj cxirkauxis ilin. La infanoj, brakumante la junajn volontulojn, diris foje-refoje: "Ne foriru, instruisto!", "Kara instruisto, nepre revenu viziti nin!" Venis ankaux kamparanoj ecx el fora vilagxo. Ili donacis al la volontuloj fazeolojn nove rikoltitajn kaj maizajxon jxus rostitan. La auxto startis, cxiuj ekploris. La kamparanoj kaj infanoj postkuris la auxton kaj svingis la manon longe, longe. En la auxto la junaj volontuloj ne povis deteni sin de larmoj. Ili rememoris la tagojn, kiujn ili travivis kun la naivaj infanoj kaj honestaj kamparanoj.

En 1996 multaj junuloj el Pekino, Sxanhajo, Jiangsu, Guangdong, Heilongjiang kaj aliaj lokoj en Cxinio aligxis al "Jingle-Programo", parto de "Stafeta Servado de Junaj Cxinaj Volontuloj al Malricxaj Lokoj". 22 junuloj farigxis unuaj volontuloj en Jingle. Multaj el ili diplomitigxis el altlernejo. De novembro 1996 ili volontulis 10 monatojn kiel instruisto en mez- kaj element-lernejoj, ingxeniero, kuracisto kaj flegisto.

Tiam Zhang Yanhong estis nur 20-jara. Sxi venis de Pekino kaj servis en Xincun-vilagxo en la elementlernejo Espero konstruita finance de la Muzeo de la Imperiestra Palaco de Pekino. Cxiusemajne sxi donas minimume 22 lecionojn de la cxina lingvo kaj matematiko. Foje en ferioj sxi revenis Pekinon kaj kolektis donacojn por la infanoj ? 1?500 vestoj, 2?500 libroj, skribilujoj, krajonoj ktp.

Foriris la unuaj 22 volontuloj, la stafetan bastoneton transprenis la duaj 16 junuloj. Ili servis ankaux pri edukado, agrikultura tekniko kaj kuracado.

FORIGI MALRICxECON PER SCIENCO

Cxinio estas agrikultura lando. Malricxeco, malalta edukiteco, manko de sciencaj scioj, cxio cxi baras la evoluon de la cxina agrikulturo. Por kulturi teknikistojn, la Cxina Juna-Volontula Asocio faris multajn programojn por diskonigi la agrikulturan sciencon kaj altigi la teknikan nivelon en la kamparo.

Han Fajun, volontulo de "Jingle-Programo", laboris en aven-faruna prilaborejo de la gubernio. Per sia talento li projektis planon, instalis masxinon, produktis kaj diskonigis novan varon. Li disvastigis merkaton por serio de produktajxoj de la prilaborejo.

En vilagxoj norde de Shenyang de Liaoning-provinco aktivas pli ol 100 grupoj de volontuloj, kiuj diskonigas agrikulturajn teknikojn kaj informojn. En tiuj vilagxoj ili faris pli ol 120 prelegojn, cx. 10?000 kamparaj junuloj lernis de ili agrikulturan teknikon.

En Nankino centoj da junuloj en libertempo iris al la kamparo por transformi 6.6 hektarojn da kavaj kampoj. Tie ili plantis rizidojn kaj metis 80?000 parasilurojn (Parasilurus) en la rizkampojn. Bredi fisxojn en rizkampo estas nova tekniko, kiun oni akiris post longtempa praktikado. La klopodo de urbaj volontuloj kaj kamparaj junuloj sxangxis la dezertajn kampojn en "oran basenon", kie oni rikoltas rizon kaj parasilurojn.

En Lianzhou de Guangdong-provinco loka juna-volontula asocio starigis la Trejnan Centron de Sxafobredado, kiu disvastigas inter malricxaj kamparanoj la teknikon "bredi sxafojn en korto". La centro ankaux helpas la kamparanojn en vendado de sxafoj. Formigxis kompleta servosistemo por sxafobredistoj.

POR LA SANO DE KAMPARANOJ

Kuracistino Chen Qiyi el Sxanhajo volontulis en Jingle-hospitalo. Sxi tutkore servis la lokanojn, kaj ili nomis sxin "angxelo en blanka kitelo". Vidinte, ke mankas mono al la kamparanoj por kuraci sian malsanon kaj la loka hospitalo ne estas bone ekipita, sxi skribis en ferioj de la Printempa Festo raportajxon pri Jingle por jxurnalo de Sxanhajo kaj laux sxia peto koncerna kompanio donacis al la hospitalo medikamentojn kun valoro de 100?000 juanoj.

"Baise-Programo" komencita en junio 1997 celas helpi Baise-gubernion de Guangxi, kiu multe kontribuis al la batalo por la fondigxo de la nova Cxinio, tamen nun ne estas ricxa pro la geografia situo. Tie servis 20 volontuloj. Tan Xuezhi estis kuracisto en geologia esplora grupo. En Baise li laboris kiel kuracisto en tre fora Dajiang. Por kuraci malsanulon, foje li piediris 5-6 horojn sur monta vojo. Li servas al kamparanoj ankaux en libertempo. Kun aliaj volontuloj li faris korpo-ekzamenon 350 hom/fojojn por lokaj lernantoj.

La servado de volontuloj en Jingle kaj Baise estas parto de "Stafeta Servado de Junaj Cxinaj Volontuloj al Malricxaj Lokoj". La sukceso de "Jingle-Programo" faris bonan komencon por la tuta kampanjo. Kontrolinte la plenumon de "Jingle-Programo", respondeculo pri Volontula Organizado de Disvolva Programo de UN diris: "Tiu sperto estas tre sugesta por ni apliki internacian volontuladon por forigi malricxecon en Cxinio. La varbado kaj administrado de volontuloj kaj la aplikado de la tuta sistemo estas lernindaj por ni." Nun la kampanjo estas lancxita en Shanxi, Guangxi, Yunnan, Zhejiang, Jiangxi, Hubei kaj la urboj Tangshan, Dalian, Guiyang? kaj disvastigxas al pli ol 20 aliaj provincoj. La Cxina Juna-Volontula Asocio planas varbi 10?000 junulojn, kiuj servos en 500 gubernioj en la venontaj 5 jaroj.