Kiam vi bezonas urgxan helpon en Cxinio...

De kiu petas vi, alilanda turisto, kiam vi, sen amiko cxe vi kaj ne scipovante paroli cxine, bezonas urgxan helpon en Cxinio? Bonvolu do telefoni laux telefon-numero (86-10) 64629199. Ricevinte la telefonajxon, oni tuj venas helpi vin.

Tio estas telefon-numero de la pekina oficejo de la Azia Urgxa Helpo (AUH), kiu servas tage kaj nokte en la lingvoj cxina, angla, japana, franca, germana, hispana, dana kaj rusa per la jeno: savi suferantojn el dangxero; doni plej efikan kuracadon al suferantoj kaj plej rapide porti ilin al plej bona hospitalo; kaj akompani, se necese, suferantojn al la patrujo aux al lando kun pli bonaj kuracaj kondicxoj.

Krom la menciitaj, AUH donas ankaux aliajn servojn, ekz., sercxi bankon plej proksiman por la turistoj, kiuj bezonas sxangxi cxekon aux monon; kontakti flugkompanion por sercxi pakajxon perditan aux sxtelitan; tuttage servi por komuniki al turistoj informojn senditajn de iliaj familianoj kaj kolegoj; doni konsilon al turistoj, kiuj havas legxan konflikton; fari specialan arangxon por turistoj mortintaj en Cxinio, ktp.

Dank' al la auxspicioj de francoj, AUH fondigxis fine de la 70-aj jaroj, gxia cxefstabejo sidas en Singapuro kaj gxia pekina oficejo estis starigita en julio 1989, kiel unu el la 19 informejoj de AUH en la mondo, kiuj funkcias 24 horojn cxiutage. Nun AUH servas al 1.2 mil interlandaj kompanioj, 120 asekuraj kompanioj kaj 20 establoj de kreditkartoj de la mondo. Cxiujare gxi servas meznombre al 11 mil personoj.

En la pekina oficejo de AUH la laborantoj el diversaj landoj strecxe laboras. Meze de la oficejo estas informejo pri urgxa helpo. Tie la laborantoj sidas cxe telefonoj kaj komputeroj, kiuj interligas diversajn lokojn de la mondo. Ili estas pretaj servi al petantoj iam ajn. Ili devas alparoli la telefoninton maksimume tri sekundojn post kiam la telefono eksonis. La kapablaj devas ne nur flue paroli plurajn lingvojn, sed ankaux suficxe lerti en trakonekto kaj kunarangxo kun rilataj organizoj kaj persone iri al la loko por akuratigi la helpon. Mi informigxis de Cui Heping, konsilisto de la fako de publikaj rilatoj de AUH, ke la tieaj laborantoj, kies averagxa agxo estas malpli-ol-26- jara, cxiuj sin montris aplombaj, kapablaj kaj spertaj antaux akcidentoj.

En la 8-a de oktobro 1992 okazis krasxo en Lanzhou, nordokcidenta Cxinio. Informigxinte pri tio, laboranto de AUH kontaktigxis kun rilata departemento. 30 minutojn poste, jam pretis aviadilo Boeing 737. Poste, la laboranto, konsulino de Francio en Cxinio, laboranto de la nacia turisma buroo de Cxinio kaj kvar kuracistoj kune flugis al Lanzhou por savi la vunditojn. 40 horojn poste, la lastaj estis eskortitaj al Francio.

Post tio, AUH invitis plej spertajn plastiistojn kaj kvarantenigistojn de Pekino al Lanzhou por la mortintoj. Laux la trajtoj donitaj de iliaj familianoj, laborantoj de AUH identigis la mortintojn post ripetfoja ekzameno. Je mencio pri tio la franca konsulino diris: "La aviadila akcidento estas malfelicxa, tamen tio, kio okazis en Gansu, estas aparte kortusxa."

Alia grava parto de la pekina oficejo de AUH estas malgranda kuracejo, frekventata de multaj alilandanoj en Pekino, povas kontentigi la bezonon de pacientoj. La tieaj kuracistoj el 18 landoj ne nur havas altan kurac-teknikon, sed ankaux kreas al la kuracatoj atmosferon similan al tiu en ilia patrujo. Mi vidis, ke en la atendejo de la kuracejo iuj gaje babilas kaj aliaj foliumas sialandajn gazetojn; en la cxambro kun radioaparato maljunuloj ekzamenitaj iom babilas kun kuracisto antaux ol forlasi la cxambron; en la stomatologia fako la dentistoj kuracas malsanulojn kun rideto kaj diras ion al ili. La tieaj kuracistoj estas cxiam pretaj ankaux por savi vunditojn.

En la unuaj tagoj de auxgusto 1994 iu japana turistino subite grave malsanigxis dum vojagxo en Tibeto. Informigxinte pri tio, AUH tuj sendis siajn laborantojn flugi al Tibeto por savi sxin. Pro alta altitudo de Tibeto kaj gxia malbona vetero oni prenis malgrandan helikopteron survoje, kiu povis enteni nur du kuracistojn, auxstralian kaj cxinan. Kiam ili estis revenantaj de Tibeto kun la malsanulino, tondris kaj pluvegis. Ekster la kajuto densaj pluveroj vualis. La helikoptero flugis inter glaciaj montoj kaj alfrontis dangxeron kolizii kontraux krutajxo; en la kajuto la du kuracistoj en vatita mantelo, spirante per oksigenbotelo, prizorgis la malsanulinon tutanime.

Cui Heping, kiu klopodis por ke AUH funkciu ankaux en Cxinio, diris, ke antauxe estis la cxina registaro, kiu respondecis pri tia urgxhelpa servo. Kompreneble, AUH, kun fakuloj, specialaj ekipajxoj, internaciaj retoj telekomunika kaj urgxhelpa estas pli kompetenta kaj pli kapabla ol la urgxhelpa tacxmento provizore organizita de la registaro. Pro tio Cxinio donas pli kaj pli grandan atenton al AUH. En la lastaj jaroj AUH estis plurfoje destinita kiel la unika urgxhelpa organizo por internaciaj aktivadoj okazintaj en Cxinio. Gxi sukcesis doni urgxajn kaj efikajn servojn al la 43-a Monda Tablotenisa Cxampioneca Konkurso, la 4-a Monda Konferenco de Virinoj, la 30-a Internacia Geologia Konferenco kaj aliaj gravaj aktivadoj. Dank' al la subteno de diversnivelaj registaroj de Cxinio, AUH posedas informejon kiel sian kernon kaj kuracajn retojn kiel sian rezervforton. La supre menciita japana turistino opiniis en la komenco, ke sxi estis nesavebla, sed kiam sxi rekonsciis, sxi rimarkis, ke sxi kusxas en la plej bona hospitalo en Pekino. Tamen sxi ne sciis, ke por savi sxin la cxina aerarmeo sendis helikopteron plej bonan kaj piloton plej elstaran, kaj samtempe, la hospitalo venigis eminentajn kuracistojn el diversaj fakoj kaj flegistinojn, scipovantajn paroli japane.

Post AUH estis starigitaj en Cxinio aliaj internaciaj urgxhelpaj kompanioj, kio internaciigis kaj specialigis la servojn al alilandanoj en Cxinio. Do, antaux la vojagxo al Cxinio bonvolu kompari ilin unu kun alia. Krom ordinara turisma asekuro, vi povus elekti ankaux asekuron kun kuracado kaj aliaj servoj por faciligi al vi la vojagxon.