CxINIO

Reage ala Kampanjo 2000, la Internacia Agrikultura E-Asocio prezentis ideon fondi E-kursojn por agronomio kaj eldoni fakajn librojn en Esperanto.

Lastatempe oni produktis ole-sxirmajxon kontraux putrigxo de fruktarboj faritan de esperantisto Huang Yinbao de Gansu-provinco. Sur la pakumo, etiketo kaj reklamajxo estas presita verda stelo kun litero E kiemarko.

Dank' ala klopodo de esperantistoj de Hebei-provinco, Esperanto estas uzata kieunu ela fremdaj lingvoj por promociigxa ekzameno. Maje pli o80 esperantistoj partoprenis E-ekzamenon en Hebei-provinco. (Li Shude)

Xiamen de Fujian-provinco dauxre uzas cxi-jare Esperanton kiefremdan lingvon por promociigxa ekzameno. Lujiang-universitato funkciigas E-kurson por kandidatoj.

Cxi-jare funkcias ankaux nedeviga E-kurso en Lujiang-universitato kun 36 lernohoroj semestre. Dum la pasinta pli ounu jaro pli o100 instruistoj kaj studentoj lernis en la kurso. Dank' ala klopodo de studentoj, fondigxis ankaux la E-studrondo de Lujiang-universitato. (Wang Yamin)

Lastatempe vestofabriko de la urbo Wugang, Henan-provinco, produktis vestojn kun marko "Espero". Sur la vestoj estas signo de Esperanto. Bonvolu kontaktigxi kun Guo Minchang. Adr.: Jiaoyu Ban, Miaojie Xiang, Wugang Shi, Henan, CN-462541, Cxinio. (Guo Minchang)

La unuan de majo la Guilin-a Popola Radio de Guangxi dissendis 12-minutan programon pri Esperanto. Anoncisto de la radio kaj esperantisto Lu Jixin konversaciis pri apliko de Esperanto. Lu konigis la rolon de Esperanto en internacia komunikado.

CxEHxIO

Esperanto Klubo Prostejov, kiu fondigxis en 1909, eldonis Esperantajn posxtkartojn, glumarkojn kaj insignojn de la klubo. Kontakta adreso: Jiri Kincl, Jana Zrzaveho 2, 796 04 Prostejov, Cxehxio. (Jiri Kincl)

KOLOMBIO

La Kvara Tutamerika Kongreso de Esperanto okazos de la 27-a de januaro gxis la 3-a de februaro 1999 en Bogoto, Kolombio. Detalaj informoj riceveblas cxe: Apartado PostaNo. 54800, Santafe de Bogota, Kolombio.

KUBO

La Dua Kultura Festivalo de Esperanto okazos de la 20-a gxis la 22-a de novembro 1998 en Santjago, nun la dua plej grava urbo de Kubo, cxirkauxata de maro kaj montoj. La slogano de la festivalo estos: Frateco, Paco, Amikeco. Dum tri tagoj oni gxuos prelegojn, artajn prezentojn deklame, teatre, muzike. La temoj de la prelegoj rilatos ajenaj aspektoj: Esperanto kiekulturponto interpopola; Esperanto kaj ekologio; Esperanto kaj frateco interhoma; Esperanto kiefonto de amo, paco kaj lumo ajaro 2000. Aligxkotizo kostas 395 USD inkluzive aviadilan transportadon de Havano aSantjago kaj reen kaj septagan restadon en hotelo kun maten- kaj vespermangxo. (Radio Havano Kubo)