¡¡

INTER NI

De cxi tiu numero ni havas novan rubrikon "Vestoj de cxinaj nacioj". Vestoj estas marko kaj aspekto de nacio, kaj samtempe spegulo de gxiaj socio, historio kaj kulturo. Cxinio havas longan historion kaj multajn naciojn. Iliaj buntaj vestoj dancas antaux niaj okuloj. Estas malfacile distingi inter vestoj de nacioj, iam ecx okazas miskompreno. Iu alilanda turisto deziris rigardi cxinon en robo, kun longa harplektajxo. Fakte tio estas tipa aspekto de cxina viro en Qing-dinastio (1644-1911). Do la cxicxerono gvidis lin spekti teatrajxon kun roloj de antikvaj cxinoj en robo kaj kun longa harplektajxo. Ankaux la cxicxerono neniam vidis homon en tia vesto en la cxiutaga vivo. Tia vesto farigxis pagxo de historia libro. Ni esperas, ke la rubriko helpos niajn legantojn koni la reprezentajn vestojn de diversaj cxinaj nacioj.

Ni prezentas al vi ankaux aliajn artikolojn. "Pri cxinaj nomoj" konigas la nomojn de cxinoj, kiuj konsistas cxefe el po du-tri ideogramoj. La nomoj sxajne ne estas komplikaj, tamen iliaj historiaj sxangxigxoj kaj tradiciaj principoj estas fremdaj ankaux por iuj cxinoj. "Cxinio penadas por historia datado" rakontas arkeologian esploradon por koni la precizan tempon de la fondigxo de la unuaj tri dinastioj de Cxinio. Cxinio havas historion suficxe longan kun notoj en libroj, kaj ankaux tre longan sen skribajxo. La esplorado helpas precize dati la dinastiojn. Ni kredas, ke dank' al tio la historia fakto farigxos klara. En la rubriko "Por komencantoj" vi gxuos tataran fabelon "Tri filinoj", mallongan, tamen signifoplenan. En la rubriko "Originale verkitaj" ni prezentas tri belajn poemojn, sed bedauxrinde ni havas foton de nur unu auxtoro. Ni petas, ke la kontribuontoj sendu al ni ankaux sian foton.

La Red.