YI YUN:

Mebloj de Ming- kaj Qing-dinastioj

EN 1996 okazis en Nov-Jorko auxkciado de 107 klasikaj cxinaj mebloj. 90% el ili estis auxkciitaj per prezo pli alta ol la minimuma, iuj ecx per prezo dekoble pli alta. Granda ekrano el palisandro (Dalbergia hainanensis) estis acxetita de usona muzeo kontraux miliono da usonaj dolaroj. Nun, en multaj famaj muzeoj de la mondo estas klasikaj cxinaj mebloj.

En Ming- kaj Qing-dinastioj (1368-1911) la klasikaj cxinaj mebloj atingis la kulminon de siaj praktikeco kaj artismo. Dank' al la tiama specifa kulturo, Ming-dinastiaj mebloj distingigxis per aparta eleganteco kaj furoris gxis la unuaj jaroj de Qing-dinastio (1644-1911). La privataj gxardenoj de Ming-dinastio, projektitaj de kleruloj, enkorpigis iliajn estetikajn sentojn. Ili deziris, ke la mebloj en la gxardenoj servu ne nur al la materia vivo, sed ankaux al la spirita. Pro tio, ili proponis, ke la mebloj forme kaj dekore estu antikvecaj, elegantaj kaj delikataj, oponante kontraux la nura gravurado kaj lakado en meblofarado. Unu el la Ming-dinastiaj braksegxoj kun apogiloj neelstaraj portas la nomon Wenyi (la vorto signifas porklerulan segxon). Gxi, distingigxa per agrabla mildeco, tre placxis al poetoj kaj pentristoj de Ming- kaj Qing-dinastioj.

Influite de la menciita kulturo, formigxis la stilo de Ming-dinastiaj mebloj, kiu montrigxis unue en elekto de materialo. Fajnaj mebloj de Ming-dinastio estas faritaj el palisandro, mesuo (Mesua ferrea) kaj aliaj lignoj bonkvalitaj, malmolaj kaj subtilaj. Palisandro havas naturajn vejnojn similajn al pimpaj ondoj; pterokarpo — kvietajn kolorojn kun vejnoj neevidentaj. Tiam vivis kaligrafo, kiu gravuris sur sia pterokarpa segxo cxinan skribon kun la teksto: Sidante sur tiu cxi segxo en libera tempo, mi prenas unu tagon kiel du. Se mi povos vivi 70 jarojn, do sxajnas, ke mi havos 140 jarojn. El tio videblas, kiel grandan spiritan gxuon alportis al la homoj la bonkvalitaj mebloj el malmola ligno.

Kompare kun tradiciaj lakitaj mebloj, tiuj el malmola ligno distingigxas per delikateco kaj eleganteco de framo. Ming-dinastiaj mebloj estas faritaj per kunigado de tenonoj kaj mortezoj. La meblo kun tia framo kun dekoj da harmonie kombinitaj lignopecoj estas facile portebla kaj fortika. Tia strukturo estas rigardata kiel kristalo de kelkmiljara kulturo kaj sagxo de la cxina nacio.

La linioj de Ming-dinastiaj mebloj karakterizigxas per diverseco kaj plastika sxangxigxemo. La konturoj de braksegxo forte impresas en harmonia kombino de gxiaj partoj. S-forma linio sur dorsapogilo de braksegxo estis lauxdata de okcidentaj sciencistoj kiel la plej bela "Ming-linio" de la Oriento.

Post Ming-dinastiaj mebloj aperis Qing-dinastiaj mebloj novtipaj kaj unikaj. Pro ekonomia disvolvigxo la Qing-dinastiaj nobeloj deziris pli luksan vivon. La mebloj, projektitaj laux ilia estetika vidpunkto, estis pli belaj kaj pli luksaj ol tiuj de Ming-dinastio.

La mebloj de Qing-dinastio diferencas per variado de formo. Aparte menciindas rondaj mebloj, precipe rondaj tabloj, originalaj pro siaj mirindaj strukturo kaj formo. Iuj mebloj kun ebena surfaco en formoj ume-flora, ventumila kaj poligona distingigxas per granda aprecindeco.

La Qing-dinastiaj mebloj plejparte estas grandaj kaj pezaj kun diversaj reliefoj pri birdoj, bestoj, pejzagxoj kaj homfiguroj. Ili estas faritaj el malmola ligno, tauxga por gravurado kaj rebrilanta post polurado. Krom marmoro kaj perlamoto, ankaux jado, eburo, agato, kristalo k.a. estas uzataj por meblo-dekoracio. Iuj ricxaj familioj ornamis siajn cxambrojn per 8 aux 10 specoj de segxoj por montri sian majestecon kaj ricxecon.

Nuntempe, mebloj de Ming- kaj Qing-dinastioj estas altvaloraj por konservado. Tiuj mebloj prezentas ekonomion, kulturon, arton kaj morojn de la antikva socio.