Tropika urbo Haikou: por pli bona medio

Fotoj de LI CHANGJIE

Haikou, cxefurbo de Hainan-provinco, suda Cxinio, estis titolita de la Monda San-Organizo de UN kaj la Ministerio de la Publika Sano de Cxinio maje de 1995 kiel la unua eksperimenta Sana Urbo en Cxinio.

Krei sanajn urbojn tra la tuta mondo estas nova strategio de la Monda San-Organizo por respondi la defion, kiun la tutmondaj industriigo kaj urbanizo direktas al la homa sano. Kreo de la monda sana urbo vekis cxe la Haikou-anoj grandan atenton pri la media kvalito. Cxiujare, en la arboplanta tago cxiu kvaropo da Haikou-anoj plantas po unu arbon. Ili arbarizas marbordojn kaj ambaux flankojn de la novaj sxoseoj. Tie cxiuj lernejoj, registaraj institucioj, entreprenoj kaj familioj aktivas por la sana urbo. Haikou havas 600 000 logxantojn, kiuj nun vivas bonan vivon, kaj la urbo mem estas enlistigita kiel unu el la 50 cxinaj modernaj pordmalfermaj urboj. Tie belas tropikaj pejzagxoj, la ekonomia kaj media konstruado disvolvigxas rapide. Cxiujare gxia ekonomio kreskas meze je 33.2% kaj la tuta urba medio akiris grandajn sukcesojn en sia sinteza bonordigado. En la pasintaj 2 jaroj gxi estis dufoje aljugxita kiel unu el la 10 bonordigitaj kaj higienaj urboj de Cxinio. Cxiujare la urbo asignas grandan sumon da mono al la urba verdigado. Tie aperis novaj parkoj, botanikaj gxardenoj kaj marbordaj feriejoj, per kiuj oni metis novan mejlosxtonon en la historio de tiu kokosarba urbo. Nun 39% de la urbo estas kovritaj de verdajxoj kaj la logxantoj havas po 8.4 kvadratajn metrojn da verda tero. Plibonigxas ankaux la higienaj, kuracaj kaj sanprotektaj instalajxoj en la urbo.

Antaux nelonge la urbo komencis efektivigi dek projektojn por publika sano kaj pli bona medio. La produktobazo de senpoluaj legomoj jam konstruigxis parte. La nova fabriko, kiu povas trakti 300 000 tunojn da malpura akvo cxiutage, estis finkonstruita kaj la fabriko, kiu cxiutage traktas 1 200 tunojn da rubo, elvomita el cxiutaga vivo, estas en konstruado.

Por pliigi la kapablon de akvolivero kaj levi la akvan kvaliton, oni komencis novan akvoutiligan konstruadon kaj finkonstruis 17 akvotraktajn fabrikojn kaj akvoliveran reton. Oni diris, ke en Haikou la aera kvalito jam atingis la unuan gradon en Cxinio kaj la akva kvalito cxe la marbordoj atingis la unuan aux duan gradon en Cxinio. Ni estas certaj, ke post nelonge bela kaj sana urbo Haikou, tute konforma al la normoj de la Monda San-Organizo, aperos en la mondo.