CxINIO

Okaze de la 100-jarigxo de la Pekina Universitato kaj la 130-jarigxo de la fama cxina edukisto kaj Esperanto-pioniro Cai Yuanpei (1868-1940), la cxina societo "Amikoj de Esperanto" kaj aliaj organizoj kune aperigis Esperantan filatelajxon la 4-an de majo. Cai Yuanpei memlernis Esperanton, kiam li studis en Germanio en 1907-1911. Poste li farigxis direktoro de la Pekina Universitato en 1917, invitis la blindan rusan poeton Erosxenko instrui Esperanton en la universitato, proponis "liberecon en scienca studo" kaj "kunekziston" de ideoj novaj kaj malnovaj kaj tiel igis la universitaton lulilo de la nov-kultura movado. (Qin Kaiji)

Post sia fondigxo la Donghu-a Esperanto-domo de Hubei-provinco plurfoje ricevis librojn donacitajn de samideanoj cxinaj kaj alilandaj, inkl. de UEA, CxEL kaj veterana cxina esperantisto Li Naixi. Cxiumonate en la domo kunvenis esperantistoj. (Peng Zhengming)

ARGENTINO

La 52-a Argentina Kongreso de Esperanto okazos de la 9-a gxis la 12-a de oktobro 1998 en urbo Pcia. R. Saenz Pena, prov. Chaco. La cxeftemo estos "Kiel levi la profesi-nivelon de Esperanto". Bonvolu anonci al la LKK eblan partoprenon de la programo. Adr.: Loka Kongresa Komitato, Calles 119 y 122, AR-3700 Pcia. R. Saenz Pena, Chaco, Argentino. (Ruben T. Diaconu Tkachenco)

JUGOSLAVIO

Por disvastigi la internacian lingvon Esperanto kaj plifirmigi E-movadon en Balkan-duoninsulo, s-ano Jocxjo Gxuricx, diplomito de internacia pedagogio de Esperanto, planas fondi E-muzeon, E-bibliotekon kaj E-organizon en najbara komunumo Grocka. La celo estas kolekti cxion ligitan al Esperanto, E-movado kaj E-literaturo. La biblioteko havos bibliografion, ordigitajn kaj klasifikitajn librojn kaj gazetojn. Bonvenaj estas cxiuj E-ajxoj el la tuta Esperantujo. Sendu al: Esperanto, 11307 Bolecx P. F. 5 Serbio, Jugoslavio. (Esperanto)

USONO

Por honori Cathy Schulze je sxia 85-a naskigxtago la 4-an de novembro 1998, sendu historieton, seriozajn aux humurajn (1-3+ pagxan unuflankan) en Esperanto aux la angla kaj/aux fotojn. Menciu la jarojn kaj okazojn — se vi memoras. La celo estas ke ni ne perdu cxion, kion cxirkauxmonde faris Bill (m. 1993) kaj Cathy Schulze por la Esperanto-movado. Poste libreto aperos. Sendu kiel eble plej rapide al: Dori Vallon Wheeler, P.O. Box 74, Goldendale WA 98620 Usono. Ret-posxto: dwheeler@gorge.net Fakso: 509-773-4177. (Doris Vallon Wheeler)