Mia maljuna amiko Liu Bingjun

de WANG JIANBING

MALJUNULO Liu Bingjun refoje skribis al mi. Mi ne scias kiel li trovas tempon por skribi tiel ofte. Por mi, kiu pli kaj pli dependas de telefono kaj ne de skribo en komunikado, cxiu lia letero urgxas mian respondon.

84-jara Liu Bingjun naskigxis en la jaro de tigro. Li agxas pli ol mi je preskaux 60 jaroj. Sed en sia letero li subskribis "Via malsagxa frato Bingjun" por montri sian humilecon, tio embarasis min.

Cxinoj opinias, ke tigro simbolas regxecon, auxtoritaton, patoson kaj kuragxon. Mi vidis en li ian karakteron de tigro.

En 1981, 67-jara, li eklernis Esperanton. Laux cxinoj, "40-jaruloj ne devas lerni ion novan", tio signifas, ke por pli-ol-40-jaruloj lerni estas malfacile. Kvankam Esperanto estas facila kaj regula, tamen por cxinoj, kiuj uzas ideogramojn, gxi estas malfacile lernebla. Kvankam en sia 17-jara e-ista vivo li ne komponis gravan verkon pri Esperanto nek esperantigis gravan verkon, tamen li estas entuziasma movadano. Li korespondas kun alilandaj s-anoj kaj legas esperantajxon. Li havas malmulte da sxancoj paroli Esperanton, tial li parolas gxin kun balbuto.

"La Mondo", organo de la Cxina Esperanto-Ligo, estas gxenerale cxinlingva gazeto. De la fondigxo de la gazeto Liu estas gxia leganto. Li abonas ne nur gazeton por si mem, sed ankaux por siaj amikoj. En 1987 por multigi abonantojn de "La Mondo" en sia hejmloko, li mempage publikigis abonreklamon en jxurnalo de Fujian-provinco kaj la nombro de abonantoj plimultigxis je pli ol 400. La eldonkvanto de "La Mondo" estis malgranda kaj la prezo — malalta, kio malhelpis la redaktadon. Pro tio li tre maltrankvilis. Li ofte donacis monon al "La Mondo". Kaj krome, li ankaux proponis ne honorarii la kontribuintojn. Pro iuj kauxzoj ni ne akceptis lian proponon kaj li mem neniam postulis de ni la pagon.

"La Mondo" publikigis liajn multajn poemojn. Li ofte verkas poemojn por la cxina Esperanta movado. Sur liaj kovertoj ofte videblas liaj belskriboj kun fortaj strekoj. Foje, li verkis versoduon por s-ro Lee Chong-Yeong, prezidanto de UEA. La unua verso estas "Semu belaspektan Lantian-jadon", la dua —"Cxiam estu meritulo por Esperanto". Laux la cxina lingvo la unuaj ideogramoj de la versoduo kune legigxas kiel la persona nomo de s-ro Lee Chong-Yeong. La unua verso venas de cxina historia rakonto. Gxi diras, ke Yong Bo semis legomon en Lantian kaj rikoltis jadon, poste li edzinigis al si belulinon per la jado. "Chong" en la cxina lingvo signifas semi kaj "Yeong" — cxiam. Per la dua verso Liu lauxdis, ke Lee Chong-Yeong estas meritulo por Esperanto. Ricevinte la versoduon, Lee Chong-Yeong tre gxojigxis kaj pendigis gxin sur okulfrapa loko de sia cxambro.

Sur la tablo en la hejmo de Liu estas metitaj tri objektoj: Foto de li kaj aliaj esperantistoj, kiu estis farita en la Dua Cxina Kongreso de Esperanto okazinta en Tangshan, Hebei-provinco, en 1992, kaj poste publikigita sur la kovrilo de "La Mondo". La maljunulo detondis gxin de la kovrilo kaj enkadrigis gxin. La aliaj estas enkadrigita portreto de Zamenhof kaj orita statuo de Avalokitesvaro.

Komence, liaj gefiloj ne subtenis lin en Esperanto, poste ili rimarkis, ke akompanate de Esperanto, li estas pli aktiva kaj bonfarta. Do ili ne plu gxenis lin.

Lastjare li partoprenis en diversaj Esperantaj aktivadoj de Cxinio. Li faris albumon kun fotoj de siaj E-aktivadoj kaj titolis gxin "Mia Jaro 1997". Aprile li partoprenis la seminarion de "Esperanta Turista Reto" en Guangdong, julie li cxeestis la kunvenon de konsilantoj de la Fuzhou-a Esperanto-Asocio, kaj septembre li vizitis la Kunvenon de Membroj de la Sanming-a Esperanto-Asocio. Foje li ecx nagxis en maro kune kun aliaj. Sur la foto li skribis: "Cxi-jare mi estas 83-jara."

1998 estas jaro de tigro kaj koincidas kun 84-jara datreveno de la naskigxo de Liu Bingjun. Laux cxina tradicio, en la naskjaro oni devas lige porti rugxan zonon cxirkaux la talio kiel simbolon de paco. Mi ne scias, cxu ankaux Liu portas gxin cxirkaux la talio, mi nur esperas, ke li kiel antauxe partoprenos aktivadon kaj korespondos kun esperantisto-amikoj.

Sur mia tablo estas lia letero, kiu tekstas: "Kara Bing, kial vi ne skribis al mi tiel longe? Kiam vi edzigxis? Kiom da jaroj havas via infaneto? Mi kunsendas al vi unu usonan dolaron por esprimi miajn bondezirojn al gxi. Skribu al mi ofte."