Cxu Cxinio kreskigos la
ekonomion je 8%?

de GUO TAI

PRO la financa krizo en iuj aziaj landoj kaj regionoj, la internacia socio donas apartan atenton al Cxinio: Cxu gxi tenos stabilan intersxangxan kurzon de la cxina mono Renminbi kaj dauxrigos la stabilan disvolvigxon de sia nacia ekonomio?

Koncernaj fakuloj de Cxinio faris argumentadon kaj profundan analizon kaj trovis la favorajn kaj malfavorajn faktorojn por la ekonomia disvolvigxo de Cxinio. Ili prezentis al la cxina registaro multajn proponojn. Profesoro Xiao Zhuoji de la Pekina Universitato diris, ke iuj opinias, ke en la lastaj jaroj Cxinio kreskigis sian nacian ekonomion je pli ol 8% cxiujare, cxefe pro pliigo de eksportajxoj kaj enkonduko de pli multaj alilandaj kapitaloj, dum gxia enlanda bezono ne multe kreskis. Nun la financa krizo de la Sudorienta Azio malutilas al eksportado de cxinaj varoj kaj sekve de tio la alilanda investado eble malkreskos, tial estas ja malfacile por Cxinio cxi-jare kreskigi sian ekonomion je 8%, tamen oni rimarkis, ke por disvolvigxo de la nacia ekonomio la cxina registaro montris, ke gxi certe atingos tiun cxi celon. Sed kiamaniere gxin atingi?

Prof. Xiao analizis: oni ne devas diri, ke la financa krizo de sudorient-aziaj landoj havas nenian influon sur la eksporto de cxinaj varoj kaj enkonduko de alilandaj kapitaloj, tamen gxi estas multe malpli granda ol oni imagis, cxar la sudorient-azia merkato konsistigas nur 22% de tiu de la internacia merkato por Cxinio, kaj plie, nur 12% de cxinaj eksportataj varoj similas al tiuj de la sudorient-aziaj landoj, kaj krome, Cxinio povas levi la kvaliton de siaj varoj por pligrandigi sian konkurencan povon en la internacia merkato.

Koncerne alilandajn kapitalojn, prof. Xiao diris, ke dank' al stabileco de la politiko kaj ekonomio de Cxinio, internaciaj investantoj ne sxanceligxis en fido pri Cxinio kaj gxi siaflanke alprenis serion da rimedoj por garantii la eksportadon kaj enkonduki alilandajn kapitalojn.

Koncerne la enlandan bezonon, kiu influas la cxinan ekonomion, prof. Xiao diris, ke modere eksciti la enlandan acxetadon tre necesas por alta ekonomia disvolvigxo, nun la kresko de la detale venditaj varoj en Cxinio gxenerale estas malpli granda ol tiu de la malpez-industriaj varoj, la kresko de investo por fiksaj kapitaloj estas malpli alta ol ekonomia kresko, tio montras, ke mankas la socia bezono de la investajxoj kaj konsumajxoj, kio malhelpas al kresko de la nacia ekonomio en la tuto. La cxina registaro decidis en 1998 emisii monbiletojn en valoro de 150 miliardoj da juanoj kaj garantii, ke la investo por fiksaj kapitaloj kreskos je pli ol 10%. Tiuj du rimedoj estos tre utilaj al la ekonomia disvolvigxo de Cxinio. Por eviti la ripetadan konstruadon post pliigo de la investo, la cxina registaro decidis investi cxefe akvoutiligan konstruadon de la kampoj, konstruadon de fundamentaj instalajxoj, disvolvon de altaj sciencoj kaj teknikoj, teknikan renovigon de entreprenoj, medi-protektadon, konstruadon de logxdomoj, ekspluaton de la kampara merkato k.a. En la venontaj 3 jaroj Cxinio investos 750 miliardojn da usonaj dolaroj por la fundamenta konstruado. Nun Cxinio havas 140 miliardojn da usonaj dolaroj da eksterlandaj valutoj, la sxuldo de Cxinio estas en modera stato kaj gxia ekonomia strukturo estas racia. Cxio cxi pruvas, ke la cxina mono Renminbi ne devalutigxos, cxu por bezono de la cxina ekonomio mem, cxu por stabiligo de la azia ekonomio.

Fine prof. Xiao diris, ke jugxate laux irado de la nuna cxina ekonomio la gxenerala stato estas normala, en la unuaj tri monatoj la eksportado de Cxinio kreskis je pli ol 10%, dum la totala enlanda produktovaloro je 7.2%.