Natura gaso por Pekino

de XIAO SHEN

GASODUKTO, 860 km longa, sin etendas de la Shaanxi-Gansu-Ningxia-a Baseno al Pekino. Gxi estas la plej longa auxtomata gasodukto kun granda kalibro en Cxinio.

Mi vizitis s-ron Zhai Guangming, specialiston pri natura gaso, por koni la gasodukton kaj la gxeneralan staton de natura gaso en Cxinio.

S-ro Zhai konigis: La totala rezervokvanto de natura gaso en Cxinio estas cx. 38 000 miliardoj da kubmetroj, el kiuj 30 000 miliardoj estas en la basenoj Sichuan, Shaanxi-Gansu, Ningxia, Tarim, Junggar kaj Qinghai, kaj 8 000 miliardoj en la Suda Cxina Maro kaj Bohai-golfo.

Pri la rezervokvanto de natura gaso en la Shaanxi-Gansu-Ningxia-a Baseno, s-ro Zhai diris, ke la baseno situas en la limregiono de Shaanxi, Gansu, Ningxia, Interna Mongolio kaj Shanxi. Norde de gxi sternigxas vasta stepo kaj sude de gxi la Leuxsa Altebenajxo. La baseno kovras 250 000 kvadratajn kilometrojn. Preskaux cxie en gxi rezervigxas karbo, natura gaso kaj oleo. Tie la konstatita rezervokvanto de natura gaso estas 244 miliardoj da kubmetroj. Kvankam la kvanto estas malpli granda ol tiu en Sichuan-baseno, kies rezervokvanto de natura gaso estas 500 miliardoj da kubmetroj, tamen el cxiu borita puto en tiu vasta regiono sxprucas oleo. Nun estas sxtopita la fluo de natura gaso en la orienta parto de la baseno. Prospektoroj trovis, ke la gaskampo sin etendas suden, norden kaj okcidenten kaj kovras pli ol 3 000 kvadratajn kilometrojn.

La gasodukto komencigxas en la provinco Shaanxi, sin etendas orienten kaj finigxas en Pekino transirinte 22 guberniojn kaj distriktojn, 230 riverojn, 21 fervojojn, 131 sxoseojn kaj sennombrajn montojn kaj valojn de la provincoj Hebei kaj Shanxi.

La gasodukto favoras unue Pekinon, cxefurbon de Cxinio. De la lastaj jaroj, pro tro da fulgo kaj vostogaso ellasita de auxtomobiloj la enteno de sulfura dioksido en la aero de Pekino multe superis tiun difinitan de la Monda San-Organizo. Por batali kontraux la media polucio la pekina magistrato faris decidon anstatauxigi karbon per gaso. En 1998-2000 Pekino konsumos sume 1.5 miliardojn da kubmetroj da natura gaso kaj konstruos 40 kvartalojn sen uzi karbon. Pro utiligo de senpolucia energio kaj apliko de aliaj mediprotektaj rimedoj, kiaj reguligo de vostogaso, popularigo de uzado de bonkvalita karbo kaj vastarea verdigo, Pekino denove havos klaran cxielon.

Dank' al la Shaanxi-Pekina Gasodukto, multaj logxantoj en Pekino uzos puran naturan gason anstataux gason produktitan en koaksigado. Funkciigo de la menciita gasodukto havos alian gravan signifon, t.e. marki grandskalan utiligon de natura gaso en Cxinio.