Aspiro al sunlevigxo

de SHI CHENGTAI

Fulmotondro, Cao Yu, elcxinigita de Liu Caisheng, Cxina Esperanto-Eldonejo, 1997, 135 p. 15 x 21cm. Bind. Prezo: 10.00 USD Sendokosto: 3.00 USD

Sunlevigxo, Cao Yu, elcxinigita de Tan Xiuzhu, Cxina Esperanto-Eldonejo, 1997, 142 p. 15 x 21cm. Bind. Prezo: 10.00 USD Sendokosto: 3.00 USD

Se oni parolas pri la nova literaturo aperinta post la Movado de la 4-a de Majo 1919 en Cxinio, oni neniel ignoras atingon de la moderna dramo, cxefe de la dialoga dramo, kiu certe estis influata de la euxropaj teatrajxoj, cxar la propraj cxinstilaj teatrajxoj estis operoj, de zagxju, poetika dramo de Yuan-dinastio (1279-1368), gxis pekina opero. Ekde la komenco de la 20-a jarcento nov-formaj teatrajxoj debutis en Cxinio, kaj sukceson akiris iuj dramistoj, inter kiuj Cao Yu elstaris. Liaj cxefverkoj "Fulmotondro", "Sunlevigxo" kaj "Pekinanoj" multfoje surscenigxis, ecx en marto cxi-jare lia dramo "Fulmotondro" estis prezentata de la Pekina Popola Teatro en la Cxefurba Teatro de Pekino.

Kvankam en la du dikaj volumoj de "Cxina Antologio" (1919-1949, 1949-1979) eldonitaj de la Cxina Esp-Eldonejo (CxEE) ne trovigxas dramo, tamen CxEE iam eldonis dramojn de Guo Moruo (1892-1978), kiaj "Bronza Tigro" (1985), esperantigita de Seimin, kaj "Qu Yuan" (1987), esperantigita de Lauxlum. Nun aperis la Esperantaj versioj de du dramoj de Cao Yu, "Fulmotondro" kaj "Sunlevigxo", tio estas nova kontribuo de CxEE al la Esperanta kulturo.

Cao Yu naskigxis en 1910, en dekadenca burokrata familio de la urbo Tianjin. Li de la infaneco sxatis spekti teatrajxojn (lia patrino estis amanto de pekina opero). Kiam li studis en Nankai-mezlernejo, li, nur 15-jara, ludis rolojn de dramoj de Ding Xilin (1893-1974) kaj Henrik Ibsen (1828-1906), ecx tralegis la Plenan Verkaron de Henrik Ibsen en la angla traduko. En 1930 li studis en la fakultato de euxropa literaturo de Qinghua-universitato, Pekino, kaj la verkoj de Sxekspiro kaj Eugene O' Neill tre interesis lin. Dum la studado en la universitato li verkis la dramon "Fulmotondro" (1933), en kiu li metis konflikton inter personoj de du familioj dum 30 jaroj en unu tagon kaj skribis tragedion faritan de la soci-sistemo en la malnova Cxinio. La sukcesa surscenigo de tiu dramo decidis lian elstaran pozicion en la cxina literatura historio.

Post la diplomigxo el la universitato en 1933, li instruis la anglan lingvon en instituto de Tianjin, kaj en 1935 li verkis la duan dramon "Sunlevigxo", en kiu li priskribis panorame la urban vivon dum la 30-aj jaroj en Cxinio. Li malkovris la obskuran realon de la tiama cxina socio. La kvar aktoj de la dramo okazis en malsamaj tempoj de unu tago: auxroro, krepusko, noktomezo kaj sunlevigxo, kaj ties 1-a, 2-a kaj 4-a aktoj estis en sama loko, en luksa hotelo de urbo, kaj 3-a estis en tria-klasa bordelo. La cxefrolo, f-ino Chen Bailu, estis nomata "societema floro", simila al hetajro. Sxi estis bela kaj dibocxema, sed kun iom bonkora naturo, fine sxi adiauxis nian mondon antaux la sunlevigxo. Tia sorto nin memorigas pri tiu de f-ino Kamelio sub la plumo de Alexandre Dumas Fils (1824-1895), tamen Cao Yu ne celis doni al ni rakonton pri tragedia amo. Cxi tie mi ne babilas pri la dramoj, karaj legantoj, vi mem turnu vin al la verkoj, cxar en la du libroj mankas biografio pri la auxtoro, mi preferas prezenti lin alifoje.

En 1940 Cao Yu verkis sian trian dramon "Pekinanoj", kiu gajnis al li pli grandan prestigxon. Post 1949, en la nova Cxinio li malmulte verkis kaj funkciis kiel vicdirektoro de la Centra Teatra Instituto en Pekino kaj direktoro de la Pekina Popola Teatro. Lia dramo "Serenaj Tagoj" (1954) estis kun stampo de la politika postulo. Li verkis ankaux prozajxojn kaj eseojn. Lia lasta dramo "Wang Zhaojun" aperis en 1978. Li forpasis en 1996.

La tradukoj de liaj dramoj "Fulmotondro" kaj "Sunlevigxo" estas bonstilaj, ties geesperantigintoj Liu Caisheng kaj Tan Xiuzhu laboras longatempe en la redakcio de "El Popola Cxinio", ankaux estas tradukintoj de pecoj de "Cxina Antologio" (1949-1979). Precipe, sxajnas al mi, ke s-ino Tan lerte reliefigis per Esperanto dialogon inter du virinoj, f-ino Chen Bailu kaj s-ino Gu, en la tria akto de "Sunlevigxo". Tia dialogo pruvas dramiston Cao Yu elstara virtuozo priskribanta virinojn. Kaj ankaux la sukcesa, fidela tradukado de la originaloj pruvas la pontlingvan rolon de nia Esperanto antaux la publiko. En la tradukoj ne trovigxas neologismoj, kaj flua klara stilo gxuigos la plezuron de legado. Cxiu samideano, kiu deziras koni Cxinion kaj gxian literaturon, legu tiujn du dramojn.