LI LIANG:

Spaco de imago

POR la Pekina Normala Universitato la jaro 1991 eble estis signifoplena. En tiu jaro la universitato starigis nedevigan kurson: komento kaj studo pri sciencfikcia romano. Post sia starigxo la kurso allogis sennombrajn interesatojn, ne nur studentojn, sed ankaux sciencfikciajn amantojn el aliaj lokoj de la lando. Foje gxi akceptis ecx 600 interesatojn. La kurso efektive ne povas kontentigi la deziron de cxiuj cxinaj sciencfikci-amantoj, kies nombro estas cx. miliono, laux la eldonkvanto de la cxina gazeto "Sciencfikcia Mondo".

IMAGIPOVO ESTAS PLI GRAVA OL SCIOJ

En 1818, kiam en Cxinio regis la dekadenca feuxda sistemo, Britio finis la industrian revolucion. Tiujare Mary Wollstonecraft Shelly, edzino de la fama poeto Shelly, publikigis la plej fruan sciencfikcian romanon "Frankenstein". Tio montras grandan progreson de scienco kaj ricxan imagipovon de la homaro pri la estonteco. Retrorigardante la sciencfikciajn verkojn de post la 19-a jarcento, oni ne povas kalkuli, kiom da iamaj "absurdaj" ideoj farigxis realajxoj.

Albert Einstein diris: "Imagipovo estas pli grava ol scioj." Certe, sen lia imago pri la kosmo ne naskigxus la teorio de relativeco. La 20-an de julio 1969 Neil Armstrong metis siajn piedojn sur la lunon, kaj realigxis la revo de Gueles Verne pri "vojagxo sur la luno", kiun li havis antaux 100 jaroj. Imagipovo cxiam antaux scienc-teknika progreso atingis la alian bordon de homa deziro. Oni povas trovi en la fruaj sciencfikciaj romanoj la signojn aux de la klonita sxafo Dolly aux de la spacosxipo "Marso-esploranto". Je la komenco la imago kaj eksperimento pri provtuba naskito faris surprizon, tamen nun centmiloj da provtubaj naskitoj ja vivas sub la kvieta rigardo de la socio. Oni multe profitis de sia imagipovo. Kiam ni sentas la grandan scienc-teknikan progreson de la mondo en la 20-a jarcento, ni ankaux admiras la imagipovon de la homaro.

SUB LA GVIDO DE SCIENCFIKCIA ROMANO

En Cxinio estas du periodoj de disvolvigxo de sciencfikciaj verkoj. La unua periodo komencigxis en 1902, kiam Lusin tradukis "De la Terglobo al la Luno" de Gueles Verne. Ankaux Mao Dun tradukis romanojn de Herbert George Wells. Kiam la cxinoj estis baraktantaj en tre malfacila tempo, tiuj du majstroj de la cxina moderna literaturo vidis la auxroron de sciencfikciaj romanoj, kaj la auxtoroj de iliaj tradukitaj verkoj gxuste estas eminentaj reprezentantoj respektive de "hardsciencfikcia romano" kaj "softsciencfikcia romano". Lusin iam diris: "Por gvidi la cxinojn antauxeniri, oni devas komenci de sciencaj romanoj." La kulturaj kaj ideologiaj pioniroj esperis disvastigi avangardajn okcidentajn sciencon kaj teknikon inter cxinoj pere de sciencfikciaj romanoj. Ili sinsekve tradukis kaj iom skribis tiuflankajn verkojn. Post la fondigxo de la nova Cxinio la devizo "Marsxi al sciencoj" gvidis verkadon de sciencfikciaj romanoj en Cxinio en prosperan periodon. Nemalmultaj cxinaj eldonejoj eldonis sciencfikciajn verkojn cxinajn kaj alilandajn, kio inspiris legantojn ne nur de unu generacio. Aperis reprezentantoj Zheng Wenguang, Tong Enzheng ktp. kaj verkoj "Konstruantoj de Marso", "Norda Nubo" ktp. En 1978, kiam la sciencfikcia novelo "Morta Lumo sur Koral-insulo" gajnis premion de la cxina novelo kaj poste estis adaptita al filmo, la sciencfikciaj romanoj en Cxinio atingis la kulminon de sia disvolvigxo.

En tiu periodo la provado "popularigi sciencojn per sciencfikciaj romanoj" estis sukcesa, sed la utilo estis ne konvene troigita en la sekvantaj jaroj. La tasko ankaux pezis sur la disvolvon de la sciencfikciaj romanoj en Cxinio. Fine de la 70-aj jaroj okazis la epokfara sxangxigxo en la rondo de cxinaj sciencfikciaj romanoj, t.e. la verkistoj konkludis: Sciencfikciaj verkistoj devas trovi por sciencfikcia literaturo pli fundamentan valoron — "popularigi sciencan koncepton pri homa vivo" — ol "popularigi sciencojn".

Tiu iomete sentimentala konkludo kiel epilogo de la unua periodo sxajne auxguris malfacilecon de la dua periodo. Tiam oni multe diskutis pri tio, cxu la sciencfikcia romano apartenas al scienco aux al literaturo. Nek la sciencistoj nek la literaturistoj konfesis gxin, kaj gxi mem, kiel sxvebanta nubo, ne povis trovi sian apartenon. Krome, tuj post la kultura revolucio (1966-1976), en la longe subpremata literatura rondo aperis diversaj literaturaj pensfluoj kaj literaturajxoj retrorigardantaj la politikan malordon. Tiuokaze dekadencis verkado de sciencfikciaj romanoj. Inter la malmultaj verkoj, pli bonaj estas "Lunluma Insulo" kaj "Songxo en Milda Loko". La unua temas, ke kiam en Cxinio okazos la dua kultura revolucio, multaj homoj iros al alia cxielkorpo profitante la okazon, ke UFO vizitos Cxinion. La lasta priskribas, ke estontece en Cxinio superfluos viroj kaj malmultos virinoj, la cxefrolo produktos nombron da robotinoj por edzigi la superfluajn virojn, finfine robotoj regos la tutan mondon.

SERCxI APOGPUNKTON POR TURNI LA TERGLOBON

En la 90-aj jaroj la scienco vidigis tendencon pli rapide disvolvigxi en pli mallonga tempodauxro. Kaj pli fortigxis la ligo inter la scienco kaj la cxiutaga vivo de homoj. La progresanta epoko donis al imagipovo pli komfortan varmobedon. "Sercxi apogpunkton de la terglobo", tiu imagoplena ideo nun furoras en la evoluintaj landoj de Euxropo kaj Ameriko. Kompreneble cxinaj sciencfikciaj verkistoj ne volas postresti. Precipe tiam, kiam ili vidis, ke glavbatalaj romanoj tre popularigxis kaj infanoj dronis en japanaj sciencfikciaj karikaturoj, ili konsciis, ke ili devas klopodi por disvolvi verkadon de sciencfikciaj romanoj de Cxinio. Pensante pri la brila estonteco, ili ne sentas sian nunan laboron tiel solena kaj kortusxa kiel "oferado". Kontrauxe, en la verkoj de la 90-aj jaroj vidigxis pli ricxaj enhavo kaj koloroj. Instruisto Wu Yan, kiu gvidis kurson pri sciencfikciaj verkoj en la Pekina Normala Universitato, diris: "Almenaux, je mencio pri la cxina nuntempa literaturo oni certe tusxas sciencfikcian romanon." Kaj la altigxo de la verka nivelo de auxtoroj garantias la kvaliton de la verkoj.

Tiuperiodaj verkoj prezentas multajn auxspiciojn de prosperigxo: diversaj formoj montras, ke pli multaj verkistoj sin liberigis de limigoj de tradiciaj hard- kaj softsciencfikciaj romanoj; lerta verkado forigis rigidecon; la enhavo pli nature ligigxis kun la realo. Pli grave estas, ke iom post iom malaperis imitado al alilandaj verkoj kaj multigxis cxinaj karakterizajxoj en la verkoj.

Han Song tiel pruvis en sia novel-kolekto "Kosma Steleo". En la libro oni povas trovi ne nur antauxvidon al la estonteco, sed ankaux la komunan embarason de nunaj homoj kaj budhisman ideon.

La libro " Duelo en Reto" priskribas triangulan amaferon en estonta cxina universitato. Tiuj ret-uzantoj, nomataj "retmaniuloj", tuttage dronis en komputera reto, intencante paradi per manipulado de komputero. Ili ecx konektas la homan cerbon kun komputero por eniri en la reton, kio finfine kauxzas ilian pereon.

Krome, ankaux "Odo de Vivo" kaj "Taoisto Yanshi" estas cxefverkoj de tiu periodo. Kvankam ili ne estas tiel bonaj kiel eminentaj alilandaj verkoj, tamen ili utiligas la homan spacon de imago kaj vidigas al ni la auxroron de Cxinio en tiu spaco.