Cxu vi konas la cxinan
monon Renminbi?

Sur la monbileto "100 juanoj" estas 4 portretoj. Mi konas nur la portreton de prezidanto Mao Zedong. Bonvolu prezenti aliajn tri homojn kaj monbiletojn de Cxinio.

NIKOLAO NECxAJEV (Rusio)

de SHU MEI

KROM Nikolao Necxajev, ankaux Georgo Abraham el Argentino kaj M. Allkivi el Estonio demandis pri la cxina mono. Pri emisio de Renminbi ni publikigis la artikolon "Pri la cxina mono Renminbi" en la 2-a n-ro de EPCx, 1995. Cxi-sube ni prezentos cirkulantan Renminbi.

Renminbi estas la unika legxa mono en Cxinio. De 1948, en kiu estis emisiita la unua serio de Renminbi, gxis nun, oni jam emisiis 4 seriojn da monbiletoj. La nunaj monbiletoj estas de la 3-a kaj 4-a serioj emisiitaj en 1962 kaj 1987. Kiel Nikolao Necxajev skribis en sia letero, unu el la portretoj sur la monbileto en valoro de 100 juanoj estas de Mao Zedong (dekstre). Kaj la aliaj tri estas de Zhou Enlai, Liu Shaoqi kaj Zhu De (la dua, tria kaj kvara de dekstre). Dum la Nov-demokratia Revolucio de Cxinio, por renversi la regadon de la feuxda sistemo kaj la registaron de militaristoj kaj forpeli la japanajn invadantojn el Cxinio, ili gvidis la cxinan popolon en malfacila batalo. Zhu De estis ne nur fondinto, sed ankaux komandanto de la cxina popola armeo. Tial oni kutime nomis lin cxefkomandanto Zhu. Liu Shaoqi estis gvidanto de la cxina laborista movado. Krom milita laboro, Zhou Enlai gvidis ankaux laboron de la Komunista Partio de Cxinio en la regiono okupita de Kuomintango. Post la fondigxo de la nova Cxinio Mao Zedong laboris kiel prezidanto de la Komunista Partio de Cxinio, Zhou Enlai — kiel cxefministro de la Sxtata Konsilantaro de Cxinio, Zhu De — kiel prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Cxinio kaj Liu Shaoqi — kiel prezidanto de la Cxina Popola Respubliko. Ili gvidis la cxinan popolon en la socialisma konstruado.

Lauxdire, Mao Zedong oponis, ke oni presos lian portreton sur monbileto. Kial do la portreto aperis sur gxi? Kiel s-ro Sun Yishan, belartisto de la Cxina Monfara Kompanio, diris, kiam oni desegnis la 4-an serion, oni ne desegnis la monbiletojn en valoro de 50 kaj 100 juanoj. Kiam oni petis proponojn, iuj esperis, ke estos emisiitaj monbiletoj en granda valoro, cxar kun la disvolvigxo de ekonomio kaj plialtigxo de la popola vivnivelo, oni bezonis grandan kvanton da kontanta mono por fari acxeton. Tial, por oportuni cirkuladon kaj negocon, redukti koston por preso kaj emisio, la sxtato akceptis la proponon. La 4-a serio konsistas el 9 specoj, t.e., 6 spceoj de monbiletoj en valoro de 1, 2, 5, 10, 50 kaj 100 juanoj kaj 3 specoj en valoro de 10, 20 kaj 50 fen-oj. La desegnado de la monbiletoj en valoro de 1 gxis 10 juanoj estis finita en la unueca kombinado kaj sur cxiu monbileto estas portretoj de 2 nacimalplimultanoj de Cxinio, kio markas, ke Cxinio estas multnacia. Poste, la desegnado de la monbiletoj en valoro de 50 kaj 100 juanoj estis relative sendependa. Sur la monbileto en valoro de 50 juanoj estas portretoj de laboristo, kamparano kaj intelektulo. Sur la monbileto en valoro de 100 juanoj estas portretoj de 4 forpasintaj gvidantoj de Cxinio. Por esprimi estimon kaj sopiron al ili la desegnantoj decidis uzi iliajn profilojn.

Sur la dorsflankoj de la 6 specoj de monbiletoj estas pejzagxoj de Cxinio. Ili estas la cxefa montpinto de Jinggang-monto, Granda Akvofalo cxe Hukou de la Flava Rivero, montpinto Qomolangma, Wuxia-gorgxo de Yangzi-rivero, surmara sxtona kolono Nantian Yizhu kaj Granda Muro. Cxiuj desegnoj sur tiuj monbiletoj, ekz. fenikso, peonio, gruo, pino, hirundo kaj persik-floro distingigxas per naciaj karakterizajxoj. Sur la monbiletoj de la 4-a serio legigxas la vortoj han-aj, mongolaj, tibetaj, ujguraj, gxuxang-aj kaj ankaux la nomo de la banko kaj la vorto pri valoro de monbileto en la han-lingva fonetika transskribo. Sur la fronto de monbiletoj estas ankaux koncernaj brajlaj vortoj. S-ro G. Abraham skribis en sia letero: "Mi legis en EPCx artikolon pri Cxinio. Gxi estas ilustrita per bildoj de cxinaj monbiletoj surhavantaj skribajxon per arabaj literoj. Mi scivolas, cxu tio estas normala sur la cxina monpapero?" La arabaj literoj, pri kiuj s-ro G. Abraham demandis, fakte estas ujguraj, kiujn uzas la ujguroj en la Xinjiang-a Ujgura Auxtonoma Regiono. Antauxe la ujguroj ne havis sian propran skriblingvon. Post la 10-a jc. islamo eniris en Xinjiang kaj la ujguroj prenis la arabajn literojn kiel sian propran skriblingvon.

Kompare kun la 3-a serio, la 4-a posedas grandan falsimunecon. La filigrano estas ene de papero por monbileto. La monbiletoj en valoro de 1, 2 kaj 5 juanoj estas plene filigranitaj; la monbiletoj en valoro de 10, 50 kaj 100 juanoj estas fikse filigranitaj, en la maldekstraj flankoj de la fronto estas portretaj filigranoj de kamparano, laboristo kaj Mao Zedong respektive.

La 4-a serio estas presita el kontrauxfalsa fluoreska inko, kiu riveligxas sub purpura lumo kun specifa ondolongo. Se oni metas la monbiletojn en valoro de 50 kaj 100 juanoj emisiitajn en 1990 sub la purpuran lumon, oni trovos, ke malsupre de la maldekstra flanko de la fronto de la monbileto en valoro de 50 juanoj aperas oraj literoj "WUSHI" kaj cifero "50" meze de la dekstra; kaj en la responda loko de la monbileto en valoro de 100 juanoj oraj literoj "YIBAI" kaj cifero "100". La 4-a serio havas ankaux metalan sekuran linion kaj estas presita per modernaj teknikoj.

Nia leganto M. Allkivi estas kolektanto de moneroj. En Cxinio oni emisiis 3 seriojn da cirkulaj moneroj. La 1-a serio emisiigxis en 1957. Gxi estis farita el alojo de aluminio kaj magnezio, en valoro de 1, 2 kaj 5 fen-oj. Gxis 1993 oni emisiis 19 specojn de monero kaj monbileto en valoro de 5 fen-oj, 25 specojn — en valoro de 2 fen-oj, 26 specojn — en valoro de 1 fen-o. La 2-a serio, farita el nikela alojo kaj kupra alojo, estis emisiita de 1980 gxis 1986, en valoro de 1 juano, 50, 20 kaj 10 fen-oj. La 3-a serio, en valoro de 1 juano, 50 fen-oj kaj 10 fen-oj, estis emisiita en 1992. Kaj cetere en Cxinio oni emisiis 19 seriojn da cirkulaj memormoneroj kaj 91 seriojn da memormoneroj. La diversaj memormoneroj el oro, argxento kaj kupro plejparte temas pri gravaj historiaj eventoj de Cxinio, historiaj eminentuloj de la mondo, raraj animaloj ktp.