LA NASxIA ORKESTRO DE
ANTIKVA MUZIKO EN YUNNAN

Eble tio estas orkestro kun muzikistoj plej agxaj en la mondo. Inter ili sep agxas pli ol 80 jarojn, el kiuj la plej agxa muzikisto havas 88 jarojn. Iuj el iliaj instrumentoj povas esti rigardataj kiel historiaj objektoj, ekz., 400-jaraj bivo kun torda kolo kaj sonorilo farita de Hindio. La antikva muziko de nasxioj, ludata de la orkestro, rememorigas pri la vivo antaux mil jaroj. Inter la naciminoritatoj de Cxinio la nasxioj famas pro siaj longa historio kaj aparta kulturo. La skriblingvo Dongba, uzata de ili nuntempe, estas konata kiel plej antikva hieroglifo, alinome, viva fosilio. La antikva muziko de nasxioj, kiu kunfandigxis kun la hana kulturo, havas gravan valoron por studi la cxinan kulturon.

La melodio "Ok Diagramoj" estas ofte prenata kiel preludo de la orkestro. Tuj post longe tirata vocxo kaj ekfrapo de gongoj levigxis muziko tra la halo banata de lumo kaj saturita de fumo. Komence la melodio estis ludata, kiam taoistoj recitis sutrojn. Tamen, la melodio, ludata de la orkestro, karakterizigxas ne nur per seriozeco kaj mistikeco de la muziko por sutro-recitado far taoistoj, sed ankaux per eleganteco de kortega muziko. Kaj samtempe, gxi elspiras guston de nasxia popolkanto kaj muziko de Han-dinastio (206 a.K. - 220 p.K.). En la antikveco ci-o, formo de la cxina klasika poezio, estis kantebla. Sed nun oni scias ne pli ol gxiajn tekston kaj melodian titolon. Kiel gxin kanti, oni jam ne scias, cxar gxiaj muziknotoj plejparte perdigxis antaux tre longe. Felicxe, oni trovis gxian muzikon de Tang-dinastio (618-907) en la antikva nasxia ludado. Laux la melodio nasxiaj knabinoj kantis agrable la koncernan tekston.

La antikva nasxia muziko originis en Tang-dinastio. Ankoraux necesas fari esploradon, kiamaniere gxi heredigxis gxis nun. Multaj junuloj de la nasxia nacio sxatas gxin, kio akcelas gxian disvolvigxon. Kaj la orkestro kulturas ilin por dauxigi sian aferon.

HEZE, PRODUKTEJO DE PEONIOJ

Peonio, fama tradicia floro de Cxinio, estas granda, bela, fresxkolora kaj bonodora. Gxi portas la nomon Regxo de Floroj. Heze de Shandong, Cxinio, estas konata kiel produktejo de peonioj. En la loko kreskas pli ol 100 mil peonioj kun almenaux 300 varioj kaj koloroj rugxa, flava, blua, blanka, nigra, verda, rugxeta kaj purpura. Jam en 1522-1567 tieaj peonioj, kiel tributo, ornamis la gxardenojn de la imperiestra familio en Pekino. En la lastaj jaroj oni kreskigis peoniojn de Heze ne nur en Cxinio, sed ankaux en aliaj landoj, kiaj Japanio, Kanado kaj Usono.

Estas dekoj da famaj varioj de peonioj en Heze. Nigra peonio, kun multobla petalo kaj iom da purpuro, famas pro siaj verdaj stameno kaj pistilo. El la rugxaj peonioj estas rara vario kun palrugxa kaj karmezina floroj. Trovigxas ankaux la peonio, kiu havas petalojn palrugxajn kaj karmezinajn. Kaj verda peonio famas pro sia kolorvariemo: cxe burgxonado fresxa verdo, cxe disvolvigxado duona verdo miksita kun rugxo kaj cxe velkado negxblanko.

La tieaj florkultivistoj lertas en reguligado de temperaturo kaj humideco kaj moderigo de sunlumo kaj aero. Pro tio tie la peonioj floras en la kvar sezonoj.

RIPOZEJO DE BIRDOJ

De oktobro gxis marto estas ora tempo rigardi birdojn en la Naturparko de Poyang-lago. Poyang-lago kusxas en la malsupra baseno de Yangzi-rivero. Gxi areas 3 283.4 kvadratajn kilometrojn en la pluva sezono. Kaj la naturparko kovras 22.4 mil hektarojn. Cxiujare, cxe la fino de oktobro, malprofundigxas la okcidenta parto de la lago kaj abundas en gxi herboj, fisxoj kaj salikokoj, tiel ke milionoj da birdoj kun 306 specoj el la Interna Mongolio kaj Siberio flugas tien por travintri. Inter ili estas blanka, blankverta kaj rugxverta gruoj, mergxanaso, blanka cikonio kaj aliaj kvinspecaj birdoj unuarange protektataj de Cxinio. En la naturparko 13 specoj de birdoj estas enlistigitaj de la Internacia Ornitologia Organizajxo kiel birdoj pereontaj.

En gxi vivas proks. 3 000 blankaj gruoj, kiuj konsistigas pli ol 98% de tiuj de la mondo. Ili havas historion de 60 milionoj da jaroj kaj gxuas la nomon viva fosilio sur la tero. Hinda ornitologo diris: "La plej belaj el la birdoj de la mondo estas blankaj gruoj. Ili havas lilie gracian kaj okulplacxan konturon. Tamen, tiuj birdoj, kiuj vivis dekojn da milionoj da jaroj sur la tero, alproksimigxas al pereo." En 1980 la Internacia Fonduso de Gruoj anoncis, ke en la mondo vivas nur 320 blankaj gruoj. Sed, januare de 1985 oni trovis kun granda miro, ke super Poyang-lago sxvebas miloj da blankaj gruoj.

Nun la Naturparko de Poyang-lago servas ne nur kiel sidejo de la Internacia Esplor-centro de Marcxoj kaj Gruoj, sed ankaux kiel turisma loko. Tie plej atentoaltira programo estas rigardi birdojn. Kiam vi, starante en la rigardejo alta kiel oketagxa domo, teleskope rigardas cxirkauxen, vi trovos, ke en la serena cxielo sxvebas nuboj da blankaj gruoj grandaj kaj malgrandaj. En luna nokto tie bekas multaj birdoj. Inter ili plej sonore bekas la blankaj gruoj.

VEKTOPORTISTOJ EN TAISHAN

Je duono post la kvara matene ellitigxis vektoportisto Chao Jingshun kaj liaj kamaradoj. Ion mangxinte, ili komencis grimpi al la supro de Taishan-monto, kun vekto sur sxultro. Post nelonge, ili sxvitegis kaj demetis la jakon. Poste ili dauxrigis la grimpadon. Sur la montodeklivo la vektoportistoj grimpantaj la monton formis apartan spektaklon por la turistoj.

Tiutage, kiel aliaj vektoportistoj, ankaux Chao Jingshun vektoportis tegolojn por templo. La vektoportistoj plejparte estas tieaj kamparanoj. Gxenerale, ili surgrimpas la monton dufoje cxiutage, kaj iam ecx trifoje. Ili mangxas kvarfoje cxiutage. Kiam aperis la vektoportado sur Taishan-monto, tion oni ne scias. Tamen estas certe, ke la sxtonoj, uzataj por konstrui templon kaj vojon sur la monto, cxiuj estis vekte transportitaj. Kvankam servas tie telferoj, tamen preskaux cxiuj bezonajxoj sur la monto devas esti vektoportitaj. En 1982 estis organizita grupo da vektoportistoj kaj gxis nun vektoportis sur la monton pli ol 30 milionojn da kg da varoj, kiaj generatoro kaj aliaj elektraj ekipajxoj. Kaldronego pezis tri tunojn kaj 120 vektoportistoj sxultroportis gxin tritage en hotelon sur la monto. Multaj vojagxantoj lauxdas ilian laboron. Ili cxiuj estas ankaux bonaj grimpistoj kaj iuj el ili estis premiitaj en konkurso de grimpado sur la monton.