Scienca revolucio bezonas junajn elitojn

Enketo montras, ke sciencistoj estas respektataj de multaj cxinoj; per la strategio "prosperigi Cxinion per scienco kaj eduko" la cxina registaro montras sian sintenon pri eduko, scienco kaj tekniko. Aliflanke, la enuniversitatigxa procentajxo en Cxinio estas nur 1.6%, dum tiu de la modernaj landoj devas esti minimume 15%; kaj la salajro de junaj sciencistoj estas malpli alta ol tiu de oficistoj en kompanioj. Parolante pri junularo kaj scienco, mi havas komplikajn sentojn. Tamen nin gxojigas, ke, kvankam la scienca nivelo de Cxinio ne estas tre alta, tamen la registaro kaj la popolo havas komunan konon pri la graveco de scienco kaj junularo. Ili multe subtenas sciencajn laborojn. Do mi kredas, ke la junaj elitoj el la cxinaj sciencistoj komencos novan periodon tiurilate.

Yu Tao

PROSPERIGI CxINION PER SCIENCO KAJ EDUKO

Dank' al reformado kaj pordomalfermo, la cxina ekonomio rapide progresas. Sed samtempe, la scienca nivelo de Cxinio estas tre malalta, kompare kun la monde avangarda nivelo. Tio manifestigxas en multaj flankoj, kiel ekzemple, la kvanto kaj kvalito de cxinaj disertacioj publikigitaj en internaciaj auxtoritataj akademiaj gazetoj, la nombro de gajnintoj de internaciaj sciencaj premioj, la apliko de scienc-esploraj fruktoj en produktado. Cxio cxi montras, ke Cxinio ankoraux ne estas forta en scienco. Tion konscias la cxina registaro. La menciita strategio gxuste celas, ke Cxinio havu sian lokon en la scienca revolucio.

En la 11-a kaj 12-a jarcentoj Cxinio estis la plej avangarda en scienco kaj tekniko de la mondo, sed en la moderna industria revolucio Cxinio postigxis. Cxu en la venonta jarmilo Cxinio povos repreni sian gloron, tio dependas de junaj sciencistoj. Kiaj ili statas nun?

Ni fieras pri Chen Zhangliang, Feng Changgen, Bai Chunli kaj aliaj elstarantoj, samtempe nin cxagrenas, ke mankas suficxe da junaj sciencistoj en Cxinio. Laux statistiko en 1997, en la Cxina Akademio de Sciencoj estis 3 800 esploristoj, inter kiuj preskaux 500 estis sub-45-jaraj. En la jaro 2000 72% de la 3 800 emeritigxos. Pro malalta salajro multaj junuloj forlasis la postenon — iuj sciencistoj igxis komercistoj, universitataj instruistoj — kompanianoj kaj doktoroj eklaboris en aliaj landoj.

Scienca revolucio bezonas junajn elitojn. Komence de la 80-aj jaroj okazis reformado en la cxinaj sciencaj rondoj kaj estis starigitaj novaj sistemoj kaj konceptoj.

PLI DA BOLE-OJ BEZONATAJ

Bole-o estis spertulo pri elektado de fajnaj cxevaloj en antikva cxina mito. Li estas prenata kiel simbolo de la maljunuloj, kiuj lertas trovi kaj kulturi talentulojn. Tamen facile troveblas bonaj cxevaloj, sed malfacile Bole-oj. Tradiciaj konceptoj tre atentigas la spertecon kaj titolon, do por la senspertaj kaj senfamaj junuloj estas tre malfacile elstarigxi. Junaj sciencistoj bezonas pli da modernaj Bole-oj, veteranaj sciencistoj, kiuj lertas sercxi kaj volontas kulturi ilin.

Chen Zhaoxiong akiris brilan atingon en studo pri masxina tradukado. En 1992, 31-jara, li petis de la sxtato subvencion por scienca esplorado. Tion faris ankaux Dong Zhendong, fama cxina sciencisto pri masxina tradukado. Informigxinte pri Chen, Dong leteris al la Sxtata Komisiono de Sciencoj de Cxinio, dirante: "Chen faras pli gravan esploron ol mi. Do mi petas vin subteni lin. Mi volontas helpi lin." Chen sukcesis kaj elektigxis kiel "Elstara Junulo de Cxinio".

Dum sia vizito en Usono, Pan Naisui, biologia profesoro de la Pekina Universitato, konatigxis kun Chen Zhangliang. Por ke Chen Zhangliang revenu Cxinion kaj dauxrigu sian esploradon, prof. Pan cxesigis sian esploradon, kolektis monon kaj fondis laboratorion.

Prof. Wang Xuan estas kreinto de la elektronika eldon-sistemo por cxinaj ideogramoj de "Fonder de la Pekina Universitato". En sia juneco li estis pioniro pri studado de la elektronika eldon-sistemo. Pasis 20 jaroj, "Fonder de la Pekina Universitato" igxis alt-teknika kompanio-grupo, kaj li prenis sur sin la taskon kulturi junulojn. Li diris: "Cxu mi havos grandan kontribuon aux ne, tio dependos de tio, kiom da junuloj en la grupo superos min." Nun li estas prezidanto de la Akademio de "Fonder de la Pekina Universitato", el kies laborantoj pli ol 90% estas sub-30-jaraj.

JUNULOJ RAPIDE KRESKU

Eksa prezidanto de la Cxina Akademio de Sciencoj s-ro Zhou Guangzhao diris: "En Cxinio ne mankas moralaj kaj kapablaj junuloj. Gravas, ke oni donu al ili la sistemon juste konkuri, por ke junaj talentuloj rapide kresku."

En 1982 naskigxis la cxina sistemo de scienca fonduso. Februare de 1986, fondigxis la Sxtata Komisiono de Fonduso por Naturaj Sciencoj de Cxinio. Gxia tasko estas, laux la sxtata politko pri scienca evoluado, subteni la fundamentan esploradon kaj ekspluatadon de aplika fundamento. La fonduso venas cxefe el registara asigno, kaj samtempe el mondonacoj de instancoj kaj individuoj cxinaj kaj alilandaj.

Unu el la cxefaj laboroj de la komisiono estas sercxi kaj kulturi junajn sciencistojn. En 1987 gxi starigis la Junularan Sciencan Fonduson, kiu subvencias la sub-35-jarajn kun nivelo doktora. Cxiu el ili ricevas 30-40 milojn da juanoj (8.2 juanoj = unu usona dolaro). Jam estas kelkmil ricevintoj. Poste estigxis speciala fonduso por mezagxaj kaj junaj talentuloj, fonduso por cxinaj studentoj en aliaj landoj, kiuj estas taskitaj labori aux lekcii portempe en la patrolando. En 1994 aperis la Sxtata Scienca Fonduso por Elstaraj Junuloj de Cxinio. Gxian subvencion ricevis jam pli ol 300 sciencistoj, kies averagxa agxo estas sub-38-jara, la plej juna el ili estas nur 29-jara. Ili studas sciencojn pri nombro, kemio, vivo, terglobo, ingxenierio kaj materialo, informo, administro…entute 49 fakoj. Tiuj fondusoj ne nur helpas enlandajn talentulojn, sed ankaux allogas cxinajn studentojn el aliaj landoj.

La cxina registaro kaj koncernaj instancoj helpas la junajn sciencistojn ankaux en iliaj laboro kaj vivo, diskonigas ilin per amaskomunikiloj. Inter la cxiujare elektitaj "10 elstaraj junuloj de Cxinio" ofte estas sciencistoj kaj teknikistoj. Estas ankaux elektado de elstaraj junaj sciencistoj.

Zhongguancun de Pekino estas "cxina silicio-valo", kie kolektigxas universitatoj, institutoj kaj alt-teknikaj kompanioj. Gxin simbolas la skulptajxo pri duobla-spirala strukturo de DNA (senoksidigita ribonukleata acido). Kiam Bai Chunli malkovris tiun cxi strukturon, li estis iom pli-ol-30-jara. En novembro de 1990, per skana tunela mikroskopo (STM) produktita de li mem, Bai Chunli vidis la strukturon unuafoje en la homa historio. Nun li estas vicprezidanto de la Cxina Akademio de Sciencoj. Retrorigardante sian vojon, li dankas unue la subtenon de la antauxuloj, cxar siatempe prezidanto Zhou Guangzhao donis al li multan helpon; due la supre menciitajn fondusojn, cxar li estas unu el la favoratoj; trie la sciencajn politikojn de la cxina registaro, cxar ili garantiis lian sukceson.

Novembre de 1997, Chen Yongchuan, 33-jara profesoro de Nankai-universitato en Tianjin, ricevis en Parizo la Gaved Hussain-premion por Junaj Sciencistoj de Unesko. Tio estis la dua fojo post Chen Zhangliang, premiita en 1991. Chen Yongchuan doktorigxis en Usono kaj estas unu el la fruaj ricevintoj de la Sxtata Scienca Fonduso por Elstaraj Junuloj de Cxinio. 31-jara, li igxis la plej juna profesoro de Nankai-universitato. Tie li fondis esplor-centron de divergxa kaj kombina matematikoj. En 1994 li revenis Cxinion, forlasinte altsalajran postenon en Usono por fondi la centron. La favora politiko kaj subteno de fonduso decidigis lin fari la aferon. Nun li dauxre ricevas subvencion de la fonduso kaj, influate de li, rapide progresas multaj aliaj junaj sciencistoj de Cxinio.