Evenkoj kaj boacoj

de LIU XIAOCHUN

EVENKOJ logxas cxefe en nordorienta Cxinio, kie estas la Granda kaj Malgranda Xing'an-montaroj kaj vasta stepo. Laux kalkulo en 1990, en Cxinio estas cx. 26 mil evenkoj el tri brancxoj: la unua okupas sin pri terkulturado, la dua bredas brutojn en Hailar de Interna Mongolio, kaj la tria vivas en Aoluguya en Hulun Boir. Oni nomas ilin "evenkoj de Aoluguya". Ili vivtenas sin per bredado de boacoj. Cxiu, kiu vizitis Aoluguya, diras, ke gxi estas sankta pitoreskejo kun verdaj montoj kaj klara rivero. Gxi situas cxe la norda piedo de la Granda Xing'an-montaro kaj cxe la rivero Jiliu, brancxo de Ergune.

Antauxe tieaj evenkoj sin okupis pri cxasado. Boacoj multe helpis ilin en cxasado kaj transportado.

Iom post iom evenkoj igxis tre lertaj en bredado de boacoj. Boaco estis sovagxa cervo cxe Bajkalo. Gxi estas milda kaj ne timas homojn. Gxi lerte kuras en arbaro, marcxo kaj sovagxa kampo kaj sxatas kontakti homojn. Tiam evenkoj cxasis gxin por mangxi. Estas popolrakonto: 8 cxasistoj kaptis 6 boacidojn sur monto. Iliaj edzinoj kaj infanoj tre sxatis tiujn bestetojn kaj bredis ilin hejme. Poste oni trovis, ke boacoj lertas en transportado, kaj komencis dresi ilin. Oni metis sonorilon sur la kolon de boaco, do gxi "oficiale" eniris la vivon de evenkoj. Popolkanto priskribas la vivon de evenkoj:

Tendaro en arbaro,
kiel ondoj en maro,
cxashundo bojas cxe la pordo,
al fremduloj henas cxevalo.
En la poto viandodoro disportigxas,
feloj vulpa, linka, kapreola pendas,
dresita cervo remacxas kusxante,
en la tendaro infanoj petole gxojigxas.

La "dresita cervo" en la kanto estas gxuste boaco, kiu alportis gxojon al la evenkoj. La boaca korno similas al tiu de cervo, kapo al tiu de cxevalo, korpo al tiu de azeno kaj piedoj al tiuj de bovo. Tial oni nomas boacon ankaux "monstro". Gxi altas unu metron, longas du metrojn, ne timas froston kaj sxatas mangxi muskon. Somere gxi mangxas ankaux fungojn kaj foliojn. Gxenerale gxi ne bezonas prizorgon kaj bredadon. Nokte oni povas lasi gxin sercxi mangxajxon en monto, kaj cxe tagigxo gxi mem revenas dormi. Gxiaj grandaj piedoj tre tauxgas por longe marsxi en marcxo, negxkampo kaj arbaro. En homa translogxigxo gxi transportas pezajxojn kaj postulas nur iom da salo. Gxia vivo dauxras cx. 20 jarojn. Cxiujare la boacino naskas unu idon, iafoje du. Gxia lakto estas trinkebla por homoj. Oni faras veston kaj sxuojn el gxia ledo. Evenkoj bredas boacon cxefe por ricevi gxiajn kornojn, kiuj estas tre valora materialo de medikamento. Ne nur la masklaj, sed ankaux la femalaj boacoj havas kornojn, kiuj donas profiton al evenkoj.

Evenkoj tre sxatas boacon kaj malofte mortigas gxin. Ili aparte prizorgas la gravedajn kaj junajn boacojn — ne lasi ilin porti pezajxon; ne trinkigi sxvitantan boacinon, por ke gxi ne abortu kaj malsanigxu; ne karesi la boacidon dum gxia mamsucxa periodo, alie gxia patrino ne akceptos gxin; ne bruligi putran lignon, betulan sxelon kaj pinan lignon, cxar tio venenos la boacidon. Evenkoj neniam pelas boacon per bastono aux vipo. Ili ecx donas nomon al cxiu boaco, kaj tiu tuj venos post voko kaj povas longtempe memori sian nomon. 216 boacoj de Aoluguya estis donacitaj al zooj de Pekino, Sxanhajo kaj aliaj urboj. Foje iu evenkino vidis boacon bredatan de sxi antaux tri jaroj, sxi vokis gxian nomon, kaj gxi tuj kuris al sxi, etendis sian kapon ekster la barilon kaj blekis.

En Aoluguya, bredi boacojn estas familia entrepreno. Cxiu familio havas 20-30 aux 300-400 boacojn kaj la nombro montras ricxecon de la familio. En cxiu grupo da boacoj estas unu "dia boaco", tute blanka, dum multaj ceteraj estas nigraj aux mikskoloraj. Tia blanka boaco estas tre rara. Laux evenkoj, "dia boaco" alportas felicxon kaj pacon. Ili ne rajdas sur gxi, ne sxargxas gxin kaj okazigas solenan funebran ceremonion tuj post gxia morto — trovi en arbaro kvadraton kun po unu arbo cxe la kvar randoj, el brancxoj fari platan liton, meti sur gxin la boacon, kovri gxin per folioj, por ke gxi poste sekigxu.

Laux evenkoj, morto de la "dia boaco" auxguras dekadencon de la familio; nur kiam naskigxos nova "dia boaco", la familio reprosperigxos. Por protekti la boacojn kontraux lupoj kaj epidemio, evenkoj kultas urso-dion kaj Along-dion same kiel iliaj prapatroj. La idolo de urso-dio konsistas el feloj de maskla kaj femala ursidoj. Evenkoj opinias, ke urso-dio protektas la boacojn, kaj se estas urso-dio, lupoj ne kuragxas veni. Nun lupoj malmultigxas, do oni malmulte kultas urso-dion. La idolo de Along-dio estas kurba bastono simila al ringo. Oni metas gxin sur la kolon de malsana boaco kaj demetas gxin nur kiam la boaco resanigxas.

En la lastaj jaroj, pro kontaktoj kun la ekstera mondo, evenkoj multe lernis de moderna civilizacio. Post multaj provoj ili reformis bredadon de boacoj. Ili konstruis stalon kaj nutras boacojn per folioj de betulo kaj preparita mangxajxo anstataux musko kaj fungo. Por eviti degeneron kaj plibonigi la kvaliton de la boaco-raso, ili planas importi boacojn kaj fridigitan boacan spermon el Rusio. Kunlabore kun aliaj provincoj, Aoluguya starigis entreprenon, kiu prilaboras medikamenton el juna boac-korno. Tio donas profiton al la evenkoj, kiuj antauxe ne sciis prilabori gxin.

En ekonomia progreso evenkoj samtempe bone protektas la medion. Post bredado de boacoj ie en iom da tempo, ili sercxas alian lokon por protekti la naturan medion. Kun tia koncepto evenkoj harmonie vivas kun la naturo. La afablaj kaj diligentaj evenkoj komprenas, ke ili ne disigeblas de Aoluguya kaj boacoj. Ili scias ankaux, ke la boacoj ne disigeblas de ili.