Urbanoj kaj iliaj profesioj

de JI PING

REFORMADO de ekonomia sistemo en Cxinio kauxzas diversajn sxangxigxojn en la socia vivo. Ekz. pri profesio-elekto, antauxe oni sxatis labori en sxtataj institucioj kaj entreprenoj, kaj nun multaj havas novan elekton. Oni tre atentas la enspezon kaj efektivigxon de sia valoro.

KUMULANTOJ

Antauxe preskaux neniu cxino pensis havi du okupojn samtempe, cxar tiam la kutimo estis diligente plenumi propran taskon. Kumulantoj aperis en la 80-aj jaroj. Ili estas fakuloj, kiuj havas cxefan postenon kaj libertempan okupon samtempe.

Inter miaj konatoj estas multaj tiaj kumulantoj. Ekz. cxefredaktoro estas ankaux invitita profesoro en universitato; ingxeniero de sxtata entrepreno estas dungita de privata fabriko kiel teknika konsilanto; universitata instruisto laboras ankaux kiel advokato… Ili havas alian okupon aux por pli multe enspezi, aux pro intereso pri sia fako, aux por helpi amikojn. Gxenerale ili faras sian duan laboron en libera tempo. Tio levas iliajn enspezon kaj socian pozicion. Ili povas ankaux pli multe kontribui al la socio.

Frauxlino Chen estas invitita parolistino en iu radio-stacio de Pekino. Mi renkontis sxin, post kiam sxi gvidis muzikan programon vespere. Sxi diris, ke sxi sin ligis al tiu dua okupo unue pro intereso, due por praktiki siajn fakajn sciojn. Sxi studis muzikon en universitato. Diplomitigxinte, sxi eklaboris en elementa lernejo kiel instruistino pri la angla lingvo. Sxi sxatas instruadon, kaj instruistoj havas suficxe da libertempo, ekz. someraj kaj vintraj ferioj, do sxi ne havas intencon tuj forlasi la laboron en la lernejo, tamen sxi deziras labori pri muziko. Sxia dua okupo en radio-stacio donas al sxi eblecon prepari sin por estonta laboro.

NOVA FENOMENO

Pri elekto de posteno oni ofte diras "du-direkta elekto", kiu signifas, ke la posteno kaj persono elektas sin reciproke. Rapide sxangxigxas la konceptoj pri elekto de posteno kaj laboranto. Tiel aperas nova fenomeno kaj oni havas pli da sxanco elekti postenon.

Restoracioj kaj magazenoj kutimas dungi junajn servistinojn. Nun en multaj urboj servas ankaux mezagxaj virinoj. La dungantoj opinias, ke la mezagxaj servistinoj estas pli maturaj, diligentaj kaj fidindaj ol la junaj. En iu restoracio ecx servas nur junuloj. La mastro intencas allogi klientojn per tia speciala maniero.

Simila fenomeno vidigxas ankaux en aliaj rondoj. Ekz. en sekcio de publikaj rilatoj de kompanioj, antauxe laboris cxefe belulinoj, nun videblas ankaux viroj, kiuj per siaj matureco kaj ricxaj travivajxoj fruktodone laboras. Malmultigxas la postenoj, kiuj postulas nur virojn aux virinojn.

LABORI EN KAMPARO

800 milionoj da cxinoj logxas en la kamparo. Pro diferenco de la ekonomiaj kondicxoj inter la urboj kaj kamparo, multaj kamparanoj deziras havi okupon en urbo. En cxinaj urboj laboras multe da kamparanoj. En la lastaj jaroj iuj diplomitoj de universitato kaj teknikistoj eklaboris en vilagxaj entreprenoj. En iu fama vesto-kompanio, kiu situas for de urbo, laboras pli ol 600 universitataj diplomitoj.

Iuj urbaj senlaboruloj el sxtataj entreprenoj eklaboras en kamparo. Ili acxetas agrikulturilojn, ekspluatas virgan teron kaj bredas brutojn — igxas "urbanoj en kamparo". Kompare kun la kamparanoj, ili havas pli da kapitalo kaj pli altan klerecon kaj bone konas la merkaton. Ili multe profitas de terkulturado. Ankaux aliaj urbanoj iras al kamparo dum laborplena sezono.

"UNU FAMILIO, DU SISTEMOJ"

Matene, Jiang Ming estas tre okupita. En matena bazaro li acxetas legomojn kaj revenas hejmen por prepari mangxon por siaj edzino kaj infano. Antaux ol iri al la oficejo, li devas akompani la infanon al la infangxardeno. Kial cxion faras li, sed ne la edzino? Cxar sxi laboras en fremdlanda kompanio (en Cxinio). Sxi havas altan salajron kaj malmulte da libera tempo. Jiang estas sxtata oficisto kaj havas suficxe da tempo.

En la nuna Cxinio estas du sistemoj — aktivigxas la merkata ekonomio kaj samtempe restas la planizita. Do aperas tia fenomeno: iuj familianoj, ekz. Jiang, laboras en sxtataj institucioj aux entreprenoj kun fiksita salajro kaj la sxtato pagas por iliaj kuracado kaj logxado; aliaj familianoj, ekz. la edzino de Jiang, laboras en kompanioj, aux igxis privataj entreprenistoj, kiuj havas penigan laboron, sed multan enspezon. En tia familio oni gxuas la favoron de ambaux sistemoj. Multaj junaj geedzoj sxatas tion. Jen "unu familio, du sistemoj".

Nana vendas vestojn en bazaro. Antauxe sxi laboris en fabriko. Pro malalta salajro sxi intencis eliri. Sxia edzo, laboranto de sxtata entrepreno, demandis: "Se vi malsanigxos, kiu pagos por via kuracado?"

Tiam Nana pensis, ke certe iam la sxtato ne plu pagos por la kuracado kaj logxado de laboristoj, kaj estas pli bone, ke sxi frue trovos alian okupon. Post longa cerbumado sxi eklaboris kiel privata vendistino. Sxi sukcesis — la familio multe enspezas, sxi havas nedifinitajn laborhorojn, sxia edzo tre kontentas, kaj sxiaj antauxaj kolegoj tre envias sxin.

Geedzoj Jiang antauxe estas sxtatoficistoj. La edzino posedas la anglan lingvon kaj fakajn sciojn, tial sxi trovis alian okupon. Nun sxi enspezas 4-5-oble pli multe ol Jiang.

Tio estas nur momenta fenomeno. En reformado ofte aperas io nova. Pasintjare multaj eliris el sxtataj institucioj kaj entreprenoj, kaj cxi-jare multaj revenas.