SHU MEI:

Kia estas via nomo, virinoj?

"DELIKATECO, via nomo estas virino!" Tiuj vortoj de Sxekspiro (1564-1616) estas bone konataj en Cxinio. Sed, oni ne scias, kiam ekfuroris en Cxinio la vorto "kapablulino" destinita por priskribi la virinojn spritajn, talentajn kaj sukcesajn en la kariero. Sed bone koninte ilin, mi trovis, ke ili, same kiel ordinaraj virinoj, havis siajn gxojon kaj malgxojon en la vivo.

Li Xiaojing (Li Sxjauxgxing) kun vizagxo de juna knabino kaj naiva mieno estas gaja kaj milda. Laux sxia aspekto, eble neniu kredis, ke sxi ludas gravan rolon en la konstru-materiala rondo de Pekino. Dank' al sxi, en Pekino aperis komerca strato de konstruaj materialoj.

Li Xiaojing konfesis, ke cxe sia debuto en la komerca rondo, sxi estis tiel nesperta, ke sxi jam elspezis sian tutan sxparmonon (10 mil juanoj) sen subskribi kontrakton. El tio rezultis, ke oni ordonis al sxi malinstali la budon en difinita tempo. Foje-refoje sxi transportis la varojn al sia logxejo. Vidante, ke sxia juna filino gaje ludas inter amasoj da cemento kaj aliaj konstru-materialoj, sxi dronis en tristo.

Antaux ol finigxis la konstruado de komerca domo cxe strato, sxi ja prunteprenis 50 mil juanojn kaj antauxpagis la sumon por gxin lui. Laux kontrakto, unu jaron poste sxi devis kvitigxi kun la luiganto je miliono da juanoj por la jaro. Tion decidinte, sxi neniom retirigxis, cxar sxi estis certa, ke pro furorigxo de domdekoracio kaj apero de modernaj konstruaj materialoj, sendube prosperos en Pekino la merkato de konstruaj materialoj, kaj najbare de la sxtata establo de konstruaj materialoj, la komerca domo certe altiros al si grandan atenton de la publiko. Dank' al siaj diligenta administrado kaj honesta servo, unu jaron poste sxi akiris sian meritan lokon en la komercado. Tri jarojn poste la konstru-materiala merkato floris en Pekino. Pro la bona situo sxia komerco sencxese progresis en kruela konkurenco.

"Multaj virinoj, kiuj sukcesis en sia kariero, spertis divorcon aux malsukceson de la amafero," diris Li Xiaojing kun amara rideto. Siatempe sxi celis konstru-materialan merkaton de Pekino, sed sxia edzo gxin neglektis, tial ili ekokupis sin pri siaj propraj aferoj kun interkonsento, ke ili instalos sian "neston" tie, kie unu el ili sukcesos la unua en sia kariero. En tiuj jaroj ili malofte kunestis pro siaj propraj aferoj. Proksimigxis datreveno de sxia naskigxtago, sed sxi ricevis neniun donacon de la edzo, nek gratulan telefonajxon. Sxi do telefonis al li. Cxe la telefono sxi ne plu funkciis kiel fiera mastrino, sed tenera edzino: "Hodiaux estas datreveno de mia naskigxtago. Cxu vi ne volas adresi al mi kelkajn mildajn vortojn por esprimi vian amon al mi?" Post longa silento auxdigxis finfine el la telefono liaj malvarmaj vortoj: "Pardonon, mi havas novan kunulinon." Je tio, firmvola Li Xiaojing ploris tutnokte. La vortoj de sxia edzo foje-refoje resonis cxe sxiaj oreloj. Li sentis grandan premforton vivante kune kun sxi kaj li neniam kredis, ke sxi estas pli kapabla kaj lerta en komercado ol li. Sxi eksedzinigxis, sed sxi restas ankoraux la sama, tiel serena kaj decidema kiel antauxe. Sed neniu scias, ke kiam sxi estis sola hejme, sxi longe sidis konfuzite kaj sin demandis, por kio sxi klopodas tuttage.

Gao Yingwei, gxenerala direktorino de granda magazeno, kies jara profito superis cent milionojn da juanoj, estis auxskultanta raportadon pri laborplanoj de diversaj departementoj. Kiam sxi elmetis siajn opiniojn, cxiuj sxiaj subuloj respektoplene faris noton. Multaj sxiaj kolegoj ne atendis, ke sxi, antauxa vendistino, povas sukcese gvidi la magazenon al unu el la plej profito-donaj magazenoj en Pekino. Intertempe, sxi, kiel diplomigxinto el mezlernejo, atingis magistrecon de industri-komerca administrado. Multaj cxinoj trovis la geedzecon neekvilibra, se la edzino estas gxenerala direktorino kaj la edzo — ordinara vendisto. Sed Gao diris, ke sxia plej granda "rikolto" estas sxia edzo, s-ro Jia. Kaj li ridetis: "Cxar laux la tradicia koncepto cxinoj opinias, ke viroj devas sin okupi pri eksteraj aferoj kaj virinoj — pri la hejmaj, do multaj viroj ne povas toleri, ke ilia edzino estas pli kapabla ol ili mem. Fakte, mi faras mastrumadon hejme ne por la gxenerala direktorino, sed por mia edzino, kiu diligente laboras tuttage." Kiam li diris tion, lia edzino silente iris al balkono por mangxigi birdojn. Antauxe Gao ne sxatis birdojn pro ilia bekado. Sed sxia edzo emas bredi ilin, do, iom post iom, ankaux sxi povas kompreni iliajn kantojn. En libera tempo ili ofte sin apogis unu al la alia kaj silente auxskultis la birdan kantadon.

En la kompanio oni ofte forgesis, ke Zhang Shuqin estas virino, cxar sxiaj okuloj brilaj kaj vortoj decidemaj montras viran bravecon. Sxi multe kontribuis al tiu telekomunika kompanio fondita de sxi, sxia edzo kaj iliaj amikoj. Nun en la kompanio laboras pli ol mil oficistoj kaj laboristoj. Sxi opiniis, ke en merkato neniu aparte prizorgas virinojn. Sxi iam instalis telekomunikajn ekipajxojn sur montosupro en frosta vento. Ne povante plu elteni la froston, sxi trinkis iom da alkoholajxo; sxi iam bicikladis en nekonata urbo por sercxi kunlaborantojn. "Mi ne timis malfacilojn nek lacegon," sxi diris, "la plej granda atako por mi estas, ke iuj kunlaborantoj subite retiris siajn akciojn, kio metis mian kompanion en grandan embarason, kaj ke miaj bonaj amikoj perfide altiris al si multajn miajn klientojn." Oni ne scias, kiom da fojoj sxi ebriigxis por profunde dormi sen pensi pri aferoj de la sekvanta tago.

Sxi diris, ke post kelkjara klopodo en la komerca konkurenco, sxi farigxis firmvola, tamen sxi cxiam gardas en sia koro teneran spacon por siaj edzo kaj filo. Debutante en merkato, sxi devis mem fari multajn aferojn, sxi do ne havis tempon prizorgi sian filon, kiu, obeema, ofte revenis hejmen kun sxiaj koleginoj, nomante ilin patrino. Poste, li ecx sekvis la virinon, kiu afable traktis lin, kaj nomis sxin patrino. Vidinte tion, Zhang estis turmentata de cxagreno. Sxia edzo kaj sxi antauxe studis en la sama universitato. Libro-studema, li retirigxis en teknikan departementon post travivado de malfaciloj en komerca konkurenco. Vidante, ke la edzino foje-refoje sukcesis kaj malsukcesis, li ege simpatiis kun sxi. Li diris nur, premante sxiajn manojn: "Ecx se estas abismo antaux vi, mi certe min jxetos kune kun vi." Sxi diris kun emocio, ke sxi ne povus sin teni gxis hodiaux sen subteno de sxia edzo. Finfine sxi sukcesis, sed sxajnis, ke sxi ne tiel gxojis. Rigardante tra fenestro de la auxto, ke pasantoj libere promenas surstrate, sxi rememoris la pasintecon: Sxi senzorge promenis kune kun la edzo kaj filo en homa fluo...

Li Xiaojing, Gao Yingwei kaj Zhang Shuqin estas amikoj. Kelkfoje ili kunigxis kaj babilis libere. Krom komercaj aferoj, tiuj virinoj nomataj "kapablulinoj" bezonas spacon, kie ili povas libere babili kiel ordinaraj virinoj pri hejmaj aferoj: la edzo kaj infano. Interese, tiuj virinoj ne sxatas "delikatecon", la vorton de Sxekspiro, nek volas porti la nomon "kapablulino". Ili diris, ke tiu nomo estas malagrabla, sed ili ne povas gxuste klarigi la kialon. Sxajnas, ke hodiaux oni havas malfacilon doni konvenan nomon al virinoj.