Fuzhou-- 2200-jara urbo

de SU MIN kaj LU JIANG

FUZHOU estas cxefurbo de Fujian-provinco cxe sudorienta marbordo de Cxinio. Oriente de gxi estas Taiwan-markolo. Minjiang-rivero fluas tra la urbo kaj eniras la Orientan Cxinan Maron.

Fama pro siaj historiaj objektoj, Fuzhou estas turisma loko. Tie naskigxis kaj eterne ripozas nacia heroo Lin Zexu (1785-1850, politikisto en Qing-dinastio, kiu konfiskis kaj forbruligis opion de okcidentaj komercistacxoj. Poste okazis la Opia Milito). Tamburo-monto havas multajn vidindajxojn, kiaj grandioza antikva templo, Lingyuan-kaverno, surskriboj de antikvaj intelektuloj. La Okcidenta Lago de Fuzhou cxarmas kiel la fama Okcidenta Lago en Hangzhou. En maro cxe Fuzhou staras efloreska granito simila al giganta Budho. Tie kusxas ankaux termika fonto. Famaj estas gxiaj tradiciaj metiartajxoj, kiaj lak-metiartajxoj kaj skulptajxoj el sxtono de Shoushan-monto. Min-pladoj kun la Fuzhou-aj kiel reprezentanto estas unu el la 8 famaj specoj de cxinaj pladoj.

Min-pladoj estas nomataj ankaux tiuj de Fujian, cxar antaux pli ol 2 000 jaroj, la lokanoj estis nomataj Minyue. Do la lokon oni nomas Min aux Minyue. Tiam Fujian estis virga kaj sovagxa kompare kun la meza kaj malsupra basenoj de la Flava Rivero, tamen la nordo de Fujian estis pli frue ekspluatita. Antaux 3 000 jaroj, Fujian eniris la epokon de la bronzo same kiel la centra regiono de Cxinio. En la periodo Militantaj Regnoj (475 a.K.- 221 a.K.), la kulturo de la centra regiono kaj la regnoj Wu kaj Yue (nunaj Jiangsu- kaj Zhejiang-provincoj) enkondukigxis en Minyue. En 202 a.K. la unua imperiestro de Han-dinastio nomumis Wuzhu regnestro de Minyue kaj fondis gxian cxefurbon en Ye (nuna Yeshan-monto en Fuzhou). Tio markis naskigxon de la urbo Fuzhou antaux 2 200 jaroj.

La urbo Ye konstruigxis cxe la monto. Gxi estis kvadrata kaj malgranda kun pordoj en la oriento, okcidento kaj sudo. En la urbo logxis cxefe regxa familio, oficistoj kaj soldatoj. Gxi famigxis pro sia fand-entrepreno. Cxirkaux la 4-a kaj 5-a jarcentoj, okazis militoj en la centra Cxinio, tamen en Minyue regis paco. Multaj homoj translogxigxis tien por terkulturado, tio intimigis la kulturon de Minyue al tiu de aliaj lokoj. Rapide evoluis la socio kaj ekonomio, kaj pligrandigxis la urbaj kvartaloj. En la 8-a jarcento oni ekuzis la nomon Fuzhou anstataux Ye, kiu ampleksis ankaux cxirkauxajn tri belajn montojn. Tiel Fuzhou ekhavis la trajton "urbo en la montoj, montoj en la urbo". Meze de la 11-a jarcento, por batali kontraux trosekeco kaj inundo, Fuzhou-anoj multe plantis banjanojn. Post 20 jaroj tie cxie verdigxis kaj Fuzhou ricevis la nomon "urbo de banjanoj". Cxiufoje, post pligrandigo de la urbo, oni konstruis novan cxirkauxfosajxon. Post la dinastioj Tang (618-907) kaj Song (960-1279), tiuj fosajxoj kaj Minjiang-rivero interligigxis, kaj Fuzhou ektrovis sin en la sino de kanaloj kaj riveroj. En la 13-a jc. pro prosperigxo de mara transportado kaj komercado, la urbo etendigxis suden. En 1302 oni konstruis la unuan ponton super Minjiang-rivero. La sxtona ponto kun bele gravuritaj balustradoj longas 570 metrojn. Itala vojagxisto Marko Polo en sia noto priskribis la belecon kaj ricxecon de Fuzhou: "Fluas tra la urbo rivero, ambauxborde de gxi staras belaj domoj. Multaj sxipoj portas varojn, cxefe sukeron. Cxi tie estas multaj belaj gxardenoj. Bonodoras fruktarboj."

Dank' al la geografia situo Fuzhou prosperigxis kaj farigxis grava haveno de transmara negoco post la 13-a jc. Cxina teo eksportigxis cxefe tra Fuzhou. De tiam multaj Fuzhou-anoj translogxigxis al Taiwan, sudorienta Azio, Euxropo kaj Ameriko. Post la Opia Milito en 1840-1842, Fuzhou farigxis unu el la kvin malfermitaj komercaj havenurboj. La urbaj kvartaloj rapide dilatigxis laux Minjiang-rivero. Cxe la suda bordo estas kvartalo de konsulejoj de 10 okcidentaj landoj. En 1866, starigxis en Mawei, ekstera haveno de Fuzhou, Administra Buroo de Sxiptransportado. Gxi estis unu el la gravaj lokoj de frua teknika intersxangxo de Cxinio kaj la Okcidento.

En la historio Fuzhou 5-foje pligrandigxis, malgraux tio en 1949, kiam fondigxis la nova Cxinio, la urbo havis areon de nur pli ol 10 kvadrataj kilometroj. Nun gxi areas pli ol mil kvadratajn kilometrojn (la urbaj kvartaloj kovras 100 kvadratajn kilometrojn), kie vivas pli ol miliono da logxantoj.

Komence de la 80-aj jaroj, en Fuzhou ne estis altaj domoj. Multaj logxis en lignaj dometoj. En frosta Printempa Festo (la cxina novjara tago), oni gluis paperon sur la lignaj muroj kun multaj fendoj por teni la temperaturon. Tial oni sxercis "Fuzhou, papera urbo". En 1984, Fuzhou farigxis unu el la unuaj malfermitaj urboj cxemaraj en Cxinio. Dank' al la ekspluatado kaj konstruado gxia fizionomio multe sxangxigxis.

Pri eksterlanda investo Fuzhou havas avantagxon eksterlande logxas 2.5 milionoj da Fuzhou-anoj, inter kiuj ne mankas ricxaj komercistoj. Pro nostalgio ili multe investis tieajn entreprenojn. Nun tie cxiujare okazas Internacia Monato por inviti investantojn al kelkaj gravaj projektoj, kiaj reformado de malnovaj urbaj kvartaloj kaj entreprenoj, konstruo de bazaj instalajxoj. Centoj da oldaj logxkvartaloj estis renovigitaj, konstruigxis logxdomoj por kelkcent miloj da homoj kaj dekkelkaj sxoseoj, starigxis cx. cent domegoj, super Minjiang-rivero aperis kvar pontoj. La urbaj trafiko kaj telekomunikado multe plibonigxas.

Mawei nun estas unu el la distriktoj de Fuzhou. En 1884 tie okazis mara milito inter Cxinio kaj Francio. Antaux dekkelkaj jaroj, tie estis dezertaj plagxo kaj marcxo. En 1985, Mawei farigxis ekspluata distrikto de ekonomio kaj tekniko. Nun Mawei-haveno ligigxas kun la tuta mondo. Gxi estas ne nur sxtatnivela ekspluata distrikto, sed ankaux investejo de komercistoj el Taiwan, alt-teknika gxardeno kaj senimpostejo. La ekonomia evoluo de Fuzhou multe dependas de Mawei. En Fuzhou la similaj ekspluataj distriktoj estas dekkelkaj, al kiuj investis komercistoj el pli ol 50 landoj kaj regionoj. Laux kontrakto ili devas investi sume 13.1 miliardojn da usonaj dolaroj. Nun 2 500 entreprenoj jam ekfunkciis. Formigxas la ekonomia zono cxe enmarigxo de Minjiang-rivero, kaj Fuzhou envicigxis en la rapide evoluantaj lokoj de eksterakomerca ekonomio.

En modernigo de la urbo, la loka registaro dedicxas grandan atenton al la urba konstruo en la tuto, distrikta administrado, protektado de antikvaj stratoj, gxardenoj kaj logxdomoj. Oni jam konstruis dekojn da parkoj. En la estonteco Fuzhou estos gxardeneska, havena kaj komerca urbo.