Adiauxo al la Silka Vojo

Ekde 1995 ni kvin-foje sendis raportistojn al Shaanxi (Sxensxji), Gansu, Interna Mongolio kaj Xinjiang (Sxingxjang) por vizito. Dum tiuj tri jaroj niaj raportistoj lauxeble konigis la Silkan Vojon al niaj legantoj.

Niajn raportistojn multe inspiris la naturo kaj historiaj restajxoj ambauxflanke de la Silka Vojo. La vizito donis al ili neforgeseblan rememoron, tamen ne eviteblas, ke ili, spertante penigan vojagxon, faris observadon ne tiom profundan nek tiom ampleksan al iuj partoj de la Silka Vojo, kio sendube lasis al ili grandan bedauxron... Cxe adiauxo al la Silka Vojo niaj raportistoj ankoraux havas multon por diri al niaj legantoj.

La Red.

Zheng Zhenjie:

SOPIRO AL GxIA STARTPUNKTO

Mi estas unu el la EPCx-raportistoj, kiuj la unuaj vojagxis laux la Silka Vojo. Atinginte Xi'an, startpunkton de la Silka Vojo, mi tuj estis kaptita de la antikva kultura etoso, kiu troveblas cxie, en delikataj silkaj restajxoj en muzeo, en antikvaj libroj, en kaligrafajxoj, pentrajxoj kaj porcelanajxoj konservataj de lokanoj kaj ecx en dialekto iom kruda je la unua auxdo...

Certe, Xi'an famas pro sia antikveco. Kaj Lantian-homoj vivantaj antaux miliono da jaroj kaj Banpo-homoj antaux sesmil jaroj cxiuj lasis tie siajn vivo-signon kaj sagxo-ateston. Post ili, 13 cxinaj dinastioj prenis gxin kiel cxefurbon, pro kio Xi'an abundas je antikvaj mauxzoleoj. Kaj hazarde oni eltrovis tie multajn arkeologiajn trezorojn: Fosante puton, kamparanoj malkovris argilajn soldatojn kaj cxevalojn de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio (246-209 a.K.); konstruante auxtovojon, oni elterigis 40 mil argilajn soldatojn kaj cxevalojn de Han-dinastio (206 a.K. 220 p.K.); riparante budhisman pagodon de la templo Famen, oni malkovris sekretan palacon subteran, en kiu konservigxis restajxo de du fingroj de Sxakjamunio kaj miloj da trezoroj de sep imperiestroj de Tang-dinastio (618-907) omagxe al la Budho... La mauxzoleoj de dekoj da imperiestroj kaj tiuj de kvarmil altrangaj sxtatoficistoj kaj oficiroj ankoraux ne estas prifositaj. Se oni prifosos la mauxzoleon de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio kaj la komunan mauxzoleon de imperiestro Li Zhi de Tang-dinastio kaj lia edzino Wu Zetian, la unua cxina imperiestrino, tio certe faros grandan sensacion.

Iu alilanda turisto, kiu bone konas Cxinion, diris: "Por koni la dekjaran Cxinion, vizitu Shenzhen; por koni la centjaran, vizitu Sxanhajon; por koni la miljaran, vizitu Pekinon; kaj por koni la dekmiljaran, vizitu Xi'an."

Mi deziras, ke iutage mi denove vizitu la startpunkton de la Silka Vojo kune kun niaj legantoj.

Han Hong:

SPERTO EN LA VOJAGxO

Foje, antaux ol mi forveturis, mia patrino malsanigxis, sed sxi ne postulis, ke mi restu cxe sxi, do kun maltrankvilo mi iris sur la Silkan Vojon. Dum tiuj tri jaroj mi foje-refoje vojagxis laux la Silka Vojo, sed cxiufoje kun koro premata, cxar mi timis, ke mi ne povos fari bonajn fotojn. Jes, mi iam estis turmentata de malsukceso, ekz., mi ne bone fotis la grandan budhostatuon en Zhangye kaj ne havis alian sxancon gxin foti. Mi volis plori, cxar pro tio mi devis peti pardonon de la legantoj kaj mia patrino. Tamen mia penado estis rekompencita per sukceso: la foto pri kamparana korto plena de rugxaj kapsikoj sur la kovrilo de EPCx, n-ro 10, 1996, estis premiita, kio ege gxojigis min kaj kuragxigis min dauxre vojagxi laux la Silka Vojo. Poste mi veturis al suda Xinjiang. Tie la verda vinbero-valo kaj subtera kanalo ligita kun putoj multe inspiris kaj emociis min. Fakte, mi multe spertis dum mia vojagxo laux la Silka Vojo. La terura frosto cxe Wushao-monto kaj varmego cxe Flamo-monto estas neforgeseblaj por mi. Veturante tra la Koridora Regiono Okcidente de la Flava Rivero, nia auxto paneis. Ni uzis du horojn por gxin ripari. Poste, dum la tuta tago gxi serioze balancigxis sur malglata vojo kaj gxin atakis sufoka flava polvo. Ambauxflanke de la vojo trovigxis neniu restoracio. Tiutage mi multe suferis malsaton kaj soifon.

En la gubernio Ejne, kiam mi fotis la ruinon de la urbo Heicheng (Heicheng signifas nigran urbon), subite levigxis "nigra ventego". Tiu sablosxtormo estis tiel furioza, ke gxi povus forporti homojn kaj bestojn en palpebruma dauxro. Je levigxo de la ventego mi vidis sablomonton movigxi sur la ruino. Kiam mi enauxtigxis, nia sperta sxoforo tuj forveturigis la auxton el la katastrofa zono. Poste li diris al ni ankoraux kun timo, ke oni ne scias, kial levigxas nigra ventego en la urbo Heicheng cxiufoje, kiam tien venas homoj. La regno Heishui, kiu prosperis en nordokcidenta Cxinio, ja estis forglutita de nigra ventego dum unu nokto.

Sur la revena vojo de Turpan al Urumqi mi iris kun koro facila kaj gaja, cxar mi jam finis la laboron. Subite mi ekpensis, ke tiu tago estas mia naskigxtago, sed gxi estis forgesita unufoje sur Qilian-montaro kaj alifoje en Mogao-sxtonkavernaro. Je tio mia kolego Pang tuj donis al mi botelon da minerala akvo kaj unu rostitan kukon. Sxi humure diris: "Jen vino kaj festtorto. Gajan naskigxtagon al vi!"

Liu Sigong:

NEFORGESEBLAJ POPLOJ

Veturante tra la dezerto Taklimakan por viziti gxian petrolurbon, mi vidis poplojn (Popular diversifolia). Sub la cxielo lazura ili firme staras unuope aux arope, kun granda vivipovo en "maro de morto".

Kiel fotisto, mi vojagxis preskaux en cxiuj partoj de Cxinio kaj vidis diversajn arbojn, sed neniu el ili tiel profunde impresas min kiel tiuj poploj. Lokanoj diris al mi, ke ili apartenas al la plej antikva specio de poploj. En Xinjiang oni elterigis iliajn fosiliojn kun historio de pli ol 65 milionoj da jaroj. En dezerto ili povas vivi, cxar ju pli ili kreskas sur alkala kaj seka sabla tero, des pli ili radikas profunde sub la tero. Per siaj dika trunko, densaj brancxoj kaj folioj ili sxirmas la teron kontraux sablovento. Sed bedauxrinde, nun tie kreskas malmultaj poplaroj. Lauxdire ili estas raraj en la mondo.

Oni diris, ke poploj povas vivi mil jarojn, ne falas mil jarojn post la morto kaj ne putras mil jarojn post la falo. Nun en Taklimakan obstine vivas poploj en koridoro je pli ol cent km. longa. Ili servas kiel sxirmilo en "maro de morto". Antikve, komercistoj vojagxantaj laux la Silka Vojo pasis tra la poplaro, kiu sxirmis ilin kontraux varmo kaj sablosxtormo. Lacigxinte, ili ripozis, sin apogante sur trunkoj de poploj; malsatigxinte, ili bruligis poplan lignon por rosti viandon; kaj krome ili ankaux mangxigis siajn kamelojn per poplaj folioj...

Rigardante tiujn poplojn, mi kun emocio levis la fotoaparaton.

Li Liang:

RIDETO DE TAGxIKOJ

En Taxkorgan min profunde impresis la rideto de tagxikoj pli ol tieaj historiaj restajxoj kaj naturaj pejzagxoj.

Mi ne troige diras, ke vi povas amikigxi kun iu ajn tagxiko en kelkaj minutoj, se vi estas sincera al li. En Tiznafu, kiam mi volis foti pejzagxojn, mi hazarde kaptis per mia fotoaparato aron da element-lernejanoj kun librosako sur la dorso. Sxajnis, ke ili jam rimarkis min. Returnigxinte, ili, kun sincera rideto, staris antaux mi en vico. Mi gxoje fotis ilin. Sed, kiam mi celis per mia fotoaparato antikvajn logxdomojn en malproksimo, ili revenis antaux mian fotoaparaton kaj denove staris en vico kaj kun rideto sur la vizagxo. Senhezite mi fotadis ilin. Poste mi svingis al ili la manon kaj ili gaje foriris. Kaj tiam mi eksxatis tiun nacion. En la sekvantaj tagoj en Taxkorgan tia rideto cxiam vidigxis sur la vizagxo de cxiuj aliaj tagxikoj, kiujn mi renkontis. Tiu malgranda urbo estas nericxa, sed havas plej sinceran rideton de la homaro.

Tagxikoj pensigis min pri la Silka Vojo plena de amikeco, pri loka fotisto Heng Yaping kaj lia Xinjiang-a Aviada Kompanio. Dank' al ilia helpo, ni sukcese finis nian vojagxon laux la Silka Vojo en Cxinio.

Pang Naiying:

LA SILKA VOJO ETENDIGxANTA

Post vojagxo laux la Silka Vojo mi ofte vizitas la matenan bazaron najbare de mia hejmo. Sxajnas al mi, ke gxi tre similas al bazaro en Kashi. En nia bazaro movoplena vendigxas cxio. Tie trovigxas ankaux budoj de kotonaj sxtofoj.

Fakte, cxinoj ekportis vestojn el kotona teksxajxo antaux malpli ol mil jaroj. Antaux tio, ili faris vestojn el silko, lano kaj lino. Dank' al la Silka Vojo, oni eksportis silkon de Cxinio al la Okcidento kaj importis en Cxinion kotonon kaj kotonan teksajxon de Centra Azio. Interese, siatempe okcidentanoj supozis laux kulturado de kotono, ke silko kreskas sur arbo aux sur la tero; kaj cxinoj opiniis laux produktado de silko, ke kotono venas de delikataj fadenoj el kokono de ia frukto. Trovante, ke kulturado de kotono estas multe pli facila ol tiu de morusarboj kaj bredado de silkrauxpoj, ili rapide ellernis kaj disvastigis kotonkulturadon kaj kotonteksadon. Hodiaux Xinjiang estas la plej granda kotonkultura bazo de Cxinio. La prestinkturado de kotonteksajxo de Kashi okupas la unuan lokon en la loka tradicia metiindustrio. Mi sxatas kotonteksajxon kun presitaj florajxoj produktitan en Kashi, cxar gxi distingxigxas per aparta nacia koloro.

Mi ne atendis, ke tia sxtofo trovigxas ankaux en la matena bazaro de Pekino. Maljuna vendisto diris al mi, ke li vojagxis al Kantono en suda Cxinio kaj Xinjiang en okcidenta Cxinio. Li vojagxis tien, kie produktigxas bonkvalita kaj bela sxtofo. Li iam acxetis Lopnur-linon, el kiu Lopnur-anoj faris vestojn siatempe. Menciante la Silkan Vojon, li diris, ke gxi ne havas finon, gxi etendigxas pli foren kaj por faciligi la vojagxon oni uzas trajnon kaj aviadilon. La maljunulo fieris, ke multaj el liaj klientoj estas raportistoj de televida stacio, instruistoj kaj studentoj de artaj institutoj. Iu knabino, kiu estis preta lerni en Svislando, acxetis de li pecojn da sxtofo teksita el kotono kaj lino kiel donacon por sia alilanda instruisto. Reveninte Pekinon, sxi denove vizitis la bazaron, kun alilandaj studentoj, lernantaj en Cxinio...

Mi pensas en mi, ke en la mondo eble estas tre malmultaj, kiuj neniam portis veston el silko aux kotona teksajxo. La maljunulo pravas: la Silka Vojo etendigxas, brancxigxas, kaj kondukas al cxiuj partoj de la mondo.