LI LIANG:

Bovlingo en Cxinio

"Iru ludi bovlingon," antaux 3-4 jaroj tion diris certe urbaj junuloj, kiuj opiniis, ke en bovlingo-ludo ili estas ne nur sxajne modaj, sed ankaux sxajne elegantaj en la okuloj de la amatinoj, kvankam iliaj ludmovoj ne estis belaj. Nun tion diris plejparte mezagxuloj. Ili ne cxiam indiferentas al fresxajxoj; cetere por ili la kosto de bovlingo-ludo estas ne tre multa. Kaj por junuloj, pri bovlingo ili trovas pli modan esprimon: Iru sxviti — nun ili interesigxas pri tio, kiel fari pli forte turnigxanta la globo-jxeton.

Komence de tiu cxi jarcento bovlingo eniris en Cxinion. Tiam en Sxanhajo, Tianjin kaj Pekino estis kelkaj bovlingo-ludejoj kun simplaj ekipajxoj kaj servistoj speciale por kolekti la globojn kaj starigi la "botelojn". Post la 50-aj jaroj bovlingo preskaux malaperis en Cxinio, ecx malmuntitaj estis la ekipajxoj.

En 1981, kunlaborante kun usona kompanio Jinjiang(Gxingxjang)-hotelo de Sxanhajo produktis ses auxtomatajn globtunelojn. Tio signis reaperon de bovlingo en Cxinio. Nelonge poste kelkaj globtuneloj sternigxis en Pekino, pli kaj pli multaj homoj ekkonis bovlingon, kiu, tiam ligita plejparte kun brila rango aux alilandanoj, estis rigardata kiel sporto por "nobeloj".

Kvankam cxinaj profesiaj ludantoj foje gajnis medalojn en internacia konkurso, tamen nur post 1996 bovlingo disvastigxis de "nobeloj" al ordinaraj popolanoj, dank' al plimultigxo de globtuneloj. Gxis la fino de 1997 en Cxinio trovigxis dudek mil globtuneloj. Fakuloj deklaris, ke tio estas la unua tajdo de bovlingo en Cxinio.

3-4 jarojn antauxe, nur malmultaj homoj ludis bovlingon pli por gxui la envion de tiuj modcxasantoj ol por gxui la sporton mem. Kun tempopaso meze salajrataj junuloj, ecx mezlernejanoj, partoprenis la ludon. Nur tiam, kiam iliaj gepatroj hazarde vizitis bovlingo-ludejon, ili komencis efektive senti la esencon de bovlingo: amuzo saniga kaj eleganta, gxojo ricevebla post detruado. Krome la diversaj avantagxoj enlistigitaj de sportologoj interesis pli multajn homojn. En la ora tempo, kia semajnofina vespero, ofte estas ege multaj ludantoj en la bovlingo-ludejoj. Tiuokaze la ludantoj, kiuj sin preparas por ludsxuoj kaj globoj, devas mendi ludlokon antaux du tagoj.

Prosperigxo de bovlingo-ludo vidigis profitigan sxancon al la komercistoj pri rilataj ekipajxoj. En cxinaj urboj 90% de la globtuneloj devenis de aliaj landoj. Pri tio fakuloj klarigis, ke produktado kaj disvolvo de bovlinga ekipajxo, kiuj bezonas altan sciencon kaj teknikon, ankoraux estas malaltnivelaj en Cxinio. Kaj cxinoj klopodas evoluigi la nacian produktan industrion pri bovlingo.

Tamen la prospero de bovlingo ne povas kasxi tian fakton, t.e., en Cxinio nur iomete da homoj finance fortaj povas ofte viziti bovlingo-ludejon, cxar por multaj salajruloj bovlingo-ludo ankoraux estas multekosta. Popularigi la sporton certe bezonas longan tempon. Iuj ecx opinias, ke popularigxo de bovlingo en Cxinio eble realigxos post 2010.