Junuloj en dezerto

de SI GONG kaj YA PING:

En okcidenta Cxinio situas la vasta Xinjiang-a Ujgura Auxtonoma Regiono, kie sternigxas senlima dezerto kaj vivas malmulte da homoj. Tamen en Qiemo-gubernio, sude de la dezerto Taklimakan, trovigxas la plej malgranda flughaveno de Cxinio, kie laboras 26 junuloj por la cxina civila aviado.

En Qiemo logxas 50 mil ujguroj. La maloportuna trafiko kaj malbonaj naturaj kondicxoj malhelpis la ekonomian evoluon de la loko. La registaro konstruis flughavenon tie. En junio 1979 la flughaveno ekfunkciis, kaj tien venis junuloj. Ili diligente laboras por garantii la navigadon, plibonigante la labor- kaj vivmedion. En la lastaj 20 jaroj ili plantis dekmilojn da poploj kaj multajn herbojn. Nun la poploj bone defendas la flughavenon kontraux vento kaj sablo.

Kiam oni flugas super la dezerto, oni vidas oazon — gxi estas Qiemo-flughaveno.