Tibor Sekelj--filo de la naturo

de PAVLE MLADENOVIC* (Jugoslavio)

MI sxatas legi vojagxpriskribojn kaj pristudi vivojn kaj verkojn de esploristoj. Proksimume unu jaron antauxe, mian atenton aparte allogis Tibor Sekelj, cxar mi eklegis liajn librojn.

Kiu estis Tibor Sekelj, senlaca esploristo, verkisto kaj logxanto de la mondo? Li naskigxis en 1912 en la vilagxo Spisxka Subota, sur la teritorio de Slovakio, apartenanta tiutempe al Auxstri-Hungario. Jam en la infanagxo li revis pri la foraj landoj kaj pristudis mapojn. Iufoje la gepatroj lin trovis funde de la gxardeno, kie li fosadis truon kun intenco foriri tra la tero al Ameriko. Pli poste, kun la gepatroj, li translogxigxis al Banato, kie li pasigis sian infanecon kaj finis mezlernejan studon en Niksxic kaj juran fakultaton en Zagreb. Jam en la mezlernejo li eksxatis montgrimpadon kaj piedirante li transiris la tutan Montenegron. En 1939 li foriris al Argentino, kie li ellernis la hispanan lingvon kaj farigxis jxurnalisto. Li konatigxis kun Linko, grava monda alpinisto, kun kiu li konkeris Akonkagvon (cxirkaux 7 000 m.) en 1944. Tiuokaze, multaj membroj de ekspedicio pereis. Nur Sekelj savis sin kun ankoraux duopoj kaj pri tio pli poste li verkis belegan libron "Tempesto super Akonkagvo".

La libron li verkis en du versioj kaj ili ambaux estis disvenditaj. Pli poste, eldonistaj domoj financadis al li ekspediciojn, kaj li mem laux kontrakto verkis la libron pri ekspedicio.

La sekvanta esplorado estis direktita al ne suficxe konataj regionoj de brazilaj praarbaroj. Tio okazis en 1948/49. En tiu vojagxo li trafis kanibalan tribon Tupari, kun kiu li vivis 4 monatojn.

Paralele kun esploradoj, Sekelj sin okupis pri arkeologio kaj antropologio. En Gvatemalo li pristudis la civilizacion de majaoj en Meksikio kaj inkaoj en Peruo. Li malkovris antikvan belan urbon, surbaze de legendoj pri gxi, kiun konstruis malpli civilizitaj indianoj. Kiam li iris al Amazonio, profitante pli fruan sperton, li sukcesis kun ekspedicio transiri la Riveron de Morto kaj trairis teritorion de batalema gento Sxavano kaj kolektis multe da utilaj geografiaj donitajxoj pri tiu regiono.

En la kvindekaj jaroj Sekelj revenis al Jugoslavio, eklogxis en Beogrado kaj post kelkaj jaroj sin turnis al esplorado de Azio. Kvar jarojn li pasigis en Hindujo. Cxie, kie li restadis, li fondis Esperanto-societojn. Li migris ankaux tra Afriko. Li suprenrampis Kilimangxaron, la plej altan pinton de Afriko. Dum sia vivo li okupigxis pri diversaj agadoj. Li estis esploristo, verkisto, arkeologo, pentristo, skulptisto, regxisoro kaj jxurnalisto. Li uzis dudek lingvojn, el kiuj dek li bone parolis. En 1972 li cxesis sin okupi pri terenaj esploradoj kaj ekoficis en Muzeo de Subotica. Por sia laboro kaj esplorado li gajnis multnombrajn rekompencojn kaj li estis membro de la prestigxa Brita Geografia Societo.

Liaj plej signifaj verkoj estas "Tempesto super Akonkagvo", "Tra la lando de indianoj" kaj "La konkero de la montoj".

Tibor Sekelj estis vere la filo de la naturo. Li vivis por sciencoj kaj esploradis nekonatan naturon.

_______________________

* La auxtoro estas 12-jara lernanto. Li legis multajn literaturajn verkojn kaj estis intervjuita de raportistoj de jxurnaloj, gazetoj kaj televizio. Tiu cxi artikolo estis publikigita en lerneja revuo kaj esperantigita de s-ano Jovan Nešic el la serba.